Hugo Chávez

prezidento de Venezuelo (1999-2013)

Hugo Rafael CHÁVEZ FRÍAS [ugorafa'el 'ĉavesfrias] (naskiĝis la 28-an de julio 1954 en Sabaneta, mortis la 5-an de marto 2013), estis venezuela politikisto. Ekde 1998 li estis la prezidento de Venezuelo. Li estis reelektita trifoje (2000, 2006 kaj 2012).

Hugo Chávez
Chávez tenas malgrandan libreton de Venezuela Konstitucio dum la Monda Socia Forumo en Porto-Alegro (Brazilo), 2005
Chávez tenas malgrandan libreton de Venezuela Konstitucio dum la Monda Socia Forumo en Porto-Alegro (Brazilo), 2005
Persona informo
Hugo Rafael Chávez Frías
Naskonomo Hugo Rafael Chávez Frías
Naskiĝo 28-an de julio 1954
en Sabaneta, Barinas,  Venezuelo
Morto 5-an de marto 2013
en Hospital Militar de Caracas, San Juan
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Tombo Historical museum in Caracas vd
Religio Romkatolikismo
Lingvoj hispana vd
Loĝloko La Casona vd
Ŝtataneco Venezuelo vd
Alma mater Military Academy of the Bolivarian Army vd
Partio MVR (1997 – 2008)
PSUV (2008 – 2013)
Subskribo Hugo Chávez
Familio
Patro Hugo de los Reyes Chávez vd
Patrino Elena Frías de Chávez vd
Gefratoj Adán Chávez • Argenis Chávez • Aníbal Chávez vd
Edz(in)o Nancy Colmenares (div.)
Marisabel Rodríguez (div.)
Infanoj Rosa Virginia
María Gabriela
Hugo rafael
Rosinés
Parencoj Asdrúbal Chávez vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Aktiva dum 1971-2013
En TTT Oficiala retejo vd
prezidento de Venezuelo
Dum 2-a de februaro 19992013
Vicprezidento Isaías Rodríguez
Adina Bastidas
Diosdado Cabello
José Vicente Rangel
Jorge Rodríguez
Ramón Carrizales
Elías Jaua
Nicolás Maduro
Antaŭulo Rafael Caldera
Sekvanto Diosdado Cabello (intertempe)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Je la 8-a de novembro 2012, dum televida alparolo anoncanta ke li veturos ree al Kubo por urĝa operacio pro la reokazo de kancero, Chávez nomis Nicolás Maduro'n kiel posteulo "se io ajn okazus al mi." Diosdado Cabello, intertempa prezidento post la morto de Chávez ĝis nova balotado, deklaris sian subtenon de la decido.

Biografio redakti

Li estas filo de Hugo de los Reyes Chávez kaj Elena Frías de Chávez. Malriĉaj instruistoj. Li estis ĉefe edukita de lia avino. Li enskribiĝis al militista kariero, por havi ŝancon ludi basbalon, kiun li tre ŝatis. Post altaj militistaj studoj li atingis rangon de subkolonelo.

Post la "Caracazo" (manifestacioj en la urbo Caracaso, kies subpremo de la tiama prezidanto estis tre perforta kaj kaŭzis multajn mortojn en la malriĉa popolo) li komencis grupi kelkajn amikajn oficirojn en sekretan politikan societon.

Je la 4-a de februaro 1992 ili provis puĉon kontraŭ la tiama prezidento. La puĉo fiaskis, kaj li estis juĝata kaj kondamnita al malliberigo.

Post eksigo de la prezidento kaj elekto de alia, la nova prezidento amnestiis lin, kaj li eliris el malliberejo, li estis tiam akirinta grandan popularecon kaj lia eliro el karcero estis salutita de popolaj manifestacioj.

Li tiam kreis laŭleĝan politikan partion kaj komencis agiti.

Li estis elektita unuafoje kiel prezidento la 6-an de novembro 1998. Prezentita per kunligo de plimalpli maldekstraj partioj kondukita de la MVR (Movado por 5-a Respubliko), Chávez venkis gajninte 56% de la voĉdonoj, la plej granda balota plimulto en Venezuelo dum la lastaj 40 jaroj. Samtempe la du tradiciaj partioj "Demokrata Agado" kaj "Copei", kiuj ĝis tiam dividis la povon, disfalis: la duo kune ricevis nur 9%.

Lia unua celo estis krei novan konstitucion. Elektiĝis Konstitucia asembleo, kie estis majoritato de liaj adeptoj. La nova konstitucio de Venezuelo, nomita "Bolivara Konstitucio' estis submetita al referendumo, kaj aprobita de 75% de la voĉdonoj. Do poste okazis denova porprezidenta baloto, kaj je la 30-a de julio 2000 li estis denove elektita, per 60% de la voĉdonoj.

La 15-an de aŭgusto 2004, okazis popol-voĉdonado pri li. La opozicio volis forigi lin i.a. pro lia laŭ ili simpatio al Fidel Castro, sed ĉ. 58% voĉdonis por Chavez, tiel opozicio fiaskis. La opozicion apogis mone kaj spirite Usono, interne ĉefe la pli riĉaj homoj, la ĉavezmanojn apogis ĉefe la pli malriĉa parto de la loĝantaro, kaj la neblankuloj. Usono agnoskis la rezulton la 17-an de aŭgusto, sed ne gratulis la venkinton.

En decembro de 2006 li gajnis duan proprezidentan baloton per 63% kontraŭ 37% la sia kontraŭulo Manuel Rosales.

En 2007 li planis ŝanĝi la konstitucion de la lando. Post diskuto kaj aldoniĝoj al lia prezentita projekto, tiu ĉi estis prezentita al referendumo. La projekto estis rifuzita de la voĉdonantaro per 51% NE kontraŭ 49% JES. La konstitucio restas do la tiu de 1999. Interalie unu konsekvenco estas, ke lia nuntempa mandato kiel prezidento estas la lasta.

Lia politika agado redakti

Malfacilas meti lin en ian tradician modelon, per la personeco, la agostilo, la idearo, Chávez estas reganto maltipa. El modesta socia deveno, tre religia, li admonas profundan transformadon de la socio kadre de la funkciado kaj skrupula respekto de estantaj institucioj, kiel armilon li svingas dum kunvenoj la Bolivaran Konstitucion. Li ofte citas Kriston kaj Simonon Bolivaron, lian aŭspiciantan heroon.

Ideologie redakti

Sian politikan agadon li enkapsulas sub la nomo "Revolucio bolivarana", kromnomita de kelkaj adeptoj: la Revolución Bonita (la beleta revolucio).

  • Kiel rilatas Simón Bolívar kaj la ideoj bolivaranismaj:
  • Evoluo de lia penso: memdire li volis unue nur adapti la ekzistantan socian sistemon kaj krei "kapitalismon kun homa vizaĝo" (aludo al la celo de kelkaj kumunistoj dum jaroj 1960-aj krei "komunismon kun homa vizaĝo"). Fine li venis al konkludo, ke tio ne eblas, ke oni devas entute krei ian socialismon. Sed ne laŭ la modeloj fiaskintaj de la 20-a jarcento, do li lanĉis ekde fino de 2004 sian koncepton de "socialismo de la 21-a jarcento", kiu estas pli inspirita de kristanismo (kion li mem ofte agnoskas) ol de marksismo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti