John Addington Symonds

John Addington SYMONDS (n. la 5-an de oktobro 1840 - m. la 19-an de aprilo 1893) estis angla poeto kaj literatur-recenzisto. Kultura historiisto, li estis konata pro sia laboro pri la Renesanco, kaj ankaŭ pro multnombraj biografioj de verkistoj kaj artistoj. Kvankam li geedziĝis kaj havis familion, li estis frua rekomendanto de vira amo (samseksema), kiun li kredis povus inkludi samkiel egalajn rilatojn, aludante ĝin kiel l'amour de l'impossible (amo al neebleco). Li ankaŭ verkis multe da poezio inspirita de siaj samseksemaj aferoj.

John Addington Symonds
Persona informo
John Addington Symonds
Naskiĝo 5-an de oktobro 1840 (1840-10-05)
en Bristolo
Morto 19-an de aprilo 1893 (1893-04-19) (52-jaraĝa)
en Romo
Tombo Tombejo nekatolika (Romo) vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Lernejo HarrowUniversitato de Oksfordo vd
Familio
Patro John Addington Symonds vd
Patrino Harriet Sykes vd
Gefratoj Mary Isabella Symonds • Edith Symonds • Charlotte Green vd
Edz(in)o Janet Catherine North vd
Infanoj Katharine Furse • Margaret Symonds vd
Profesio
Okupo poeto • arthistoriisto • verkisto • literaturkritikisto • aŭtorohistoriistotradukisto vd
Laborkampo poezioliteratura kritikokulturhistorio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr