Nagykovácsi [nadjkovAĉi], germane Kowatsch [kovatŝ] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Budakeszi. La loknomo signifas: granda-forĝista. Dum la mezepoko reĝaj forĝistoj loĝis tie.

Nagykovácsi
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2094
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 789  (2023) [+]
Loĝdenso 318 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 35′ N, 18° 53′ O (mapo)47.5818.88Koordinatoj: 47° 35′ N, 18° 53′ O (mapo) [+]
Alto 139 m [+]
Areo 27,67 km² (2 767 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Nagykovácsi (Hungario)
Nagykovácsi (Hungario)
DEC
Nagykovácsi
Nagykovácsi
Situo de Nagykovácsi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nagykovácsi [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Nagykovácsi situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj havanta unusolan sakovojon el Budapeŝto. En la grandvilaĝo la budapeŝta loka aŭtobuso trafikas. La komunumo estas ĉirkaŭita de montoj, arbaroj.

 
Kirko en Nagykovácsi

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, el la ferepoko, de la romianoj. La vilaĝo senhomiĝis dum la turka erao. Poste alvenis ŝvaboj. En 1946 la ŝvaboj estis forpelitaj al Germanio, dume alvenis forpelitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. En 1956 okazis granda batalo. Post fino de la revolucio hungaroj rifuĝis tien, ĉar la loko (precipe la kastelo) estis defendebla. La Ruĝa Armeo atakis la vilaĝon ankaŭ per flugmaŝinoj. Fine la hungaroj trarompis la sieĝoringon kaj grandparte ili atingis Aŭstrion.

Vidindaĵoj estas Kastelo de Nagykovácsi kaj romkatolika Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Nagykovácsi). Nuntempe la grandvilaĝo dikiĝas, ĉar oni aĉetas parcelojn sur la deklivoj.