Pablo Emilio Gargallo Catalán (Maella (Zaragozo), 5-a de januaro de 1881 - Reus (Taragono), 28-a de decembro de 1934). Skulptisto kaj pentristo hispana. Konsiderata unu de la plej gravaj kaj renovigaj skulptistoj de la 20a jarcento.

Pablo Gargallo
Persona informo
Naskonomo Pablo Emilio Gargallo Catalán
Naskiĝo 5-an de januaro 1881 (1881-01-05)
en Maella, Matarraña
Morto 28-an de decembro 1934 (1934-12-28) (53-jaraĝa)
en Reus
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Montjuïc Cemetery
Lingvoj hispanakatalunaaragona
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Escola de la Llotja
Subskribo Pablo Gargallo
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • dizajnisto de juveloj
vdr
La profeto, en la Muzeo Pablo Gargallo de Zaragozo.

Naskiĝis en Maella (Zaragozo), kaj translokiĝis kun sia familio al Barcelono en 1888, kie komencos sian artan edukon. En Barcelono, li estis disĉiplo de Eusebi Arnau, por kiu li laboris en lia ateliero. Li rilatis kun la artistoj de la grupo Els Quatre Gats (la kvar katoj), kiaj PicassoIsidro Nonell. Li kunlaboris kun Lluís Domènech i Montaner.

Pasis parton de sia vivo en la kvartalo Montparnasse de Parizo. En 1903 li loĝis en la komunumejo de artistoj Le Bateau-Lavoir kun Max Jacob, Juan Gris kaj Picasso, kies kapon li mudlis en skulptaĵo. En 1915 li edziĝis al Magali Tartanson. En 1934 li suferis subitan neŭmonion kaj li mortiĝis en Reus, (Taragono), kien li estis ironta por inaŭguri ekspozicion de sia verko.