Tadeusz Ludwik Hołówko, pseŭdonomo Kirgizo (naskiĝis la 17-an de septembro 1889 en Semej, Rusa Imperio (nun Kazaĥio), mortis la 29-an de aŭgusto 1931 en Truskavec, Lviva provinco) estis pola politikisto, ŝtata aganto de la Dua Pola Respubliko, publicisto, aktivisto de la prometeisma movado.

Tadeusz Hołówko
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1889 (1889-09-17)
en Semej
Morto 29-an de aŭgusto 1931 (1931-08-29) (41-jaraĝa)
en Truskavec
Tombo Protestanta-reformacia tombejo en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Okupo
Okupo politikistopublikigisto
vdr

Vivo redakti

Novembre 1918 estis vicministro de propagando en la registaro de Ignacy Daszyński.

Proksima kunlaboranto de Józef Piłsudski, kunkreinto de Pola Milita Organizaĵo (POW), aktivisto de la Partio de Nacia Sendependo (Stronnictwo Niezawisłości Narodowej) kaj Pola Partio Socialista. Kunfondinto, viceprezidanto kaj ideologo de la Senpartia Bloko de Kunlaboro kun Registaro (BBWR). De 1930 kiel membro de la partio estis deputito al Sejmo. Li postulis pligrandigon de kompetenteco de la prezidento kaj de la plenuma povo malfavore al Parlamento.

Adepto de pola-ukraina interkonsento, pledanto por dialogo kun ukrainaj naciaj fortoj, ligita al prometeisma movado. Pereis en Truskavec murdita de ukrainaj naciistoj (Dmitro Daniliŝin kaj Vasil Bilas) de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj. La decidon pri atenco entreprenis trio: Ivan Gabruseviĉ-Roman Ŝuĥeviĉ-Zenon Kossak.

La morto de Tadeusz Hołówko kaŭzis socian ŝokon kaj estis kondamnita de la pola kaj ukraina socioj.

Li estis distingita interalie de la estona Kruc-Ordeno kun Aglo de la 2-a klaso (1931).

Aŭtoro de teoriaj disertaĵoj kaj politikaj libroj, i.a. O demokracji, polityce i moralności życia publicznego (Pri demokratio, politiko kaj moraleco de la publika vivo) kaj Kwestia narodowościowa w Polsce (Nacia demando en Pollando; 1922), kaj ankaŭ de rememoroj: Przez kraj czerwonego caratu (Tra la lando de ruĝa carismo, Przez dwa fronty (Trans du frontoj).

Li devenis de pola bienposendanta familio, pro partopreno en la Januara ribelo, ekzilita Siberion. Enterigita en la varsovia evangeliisma-reformista tombejo.

Bibliografio redakti

  • Iwo Werschler, Z dziejów obozu belwederskiego. Tadeusz Hołówko – życie i działalność (El la agado de prezidenta partiaro. Tadeusz Hołówko - vivo kaj agado) , Varsovio 1984, Wyd. Wydawnictwo Naukowe PWN, ISBN 83-01-04528-0
  • Lucyna Kulińska, Działalność terrorystyczna i sabotażowa nacjonalistycznych organizacji ukraińskich w Polsce w latach 1922-1939 (Terorisma kaj sabota agado de ukrainaj naciismaj organizaĵoj en Pollando en la jaroj 1922-1939), Krakovo 2009.
  • Grzegorz Motyka, Ukraińska partyzantka 1942–1960 (Ukraina partizana movado), Warszawa 2006.