Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Vortludo. Por informoj pri la saĝtelefona ludo, vidu la artikolon Vortludo (saĝtelefona ludo).

Vortludo (foje vortĵunglado) estas parolaĵo, kiu ludas per vortoj celante montriĝi humura aŭ ruza.

Ĝenerale, ekzistas jenaj specoj de vortludoj: akrostiko, ambigramo, anagramo, drudelo, enigmo, izogramo, kalemburo, kontraŭknalo, kriptogramo, langrompilo, lipogramo, logogrifo, magia kvadrato, oksimoro, palindromo, paronimo, paronomazio, pleonasmo, rebuso, sekretlingvo, ŝarado, vort(a)ludo, vortondo.

Iuj estas hazardaj misdiroj, aliaj intence kreitaj por distro aŭ amuzo.

La popola uzado de literaturo kondukas interalie al vortoludoj. Tiele la popoleca Raymond Schwartz meditas pri vortoj tiele:

Citaĵo
 Estas vortoj, kies saĝo

daŭros dum jarcentoj mil,

kaj al kiuj plia aĝo

donos ankaŭ pli da bril'.[1] 

Ekzemploj redakti

Vortludoj en Esperanto redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 30an ĉapitron "Vortaj sportoj" al komentoj kaj diversaj ekzercoj pri vortoludoj.[2]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Raymond Schwartz, ... Kun siaspeca spico!, J. Régulo, La Laguna, 1971. paĝo 12.
  2. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 243-251.

Eksteraj ligiloj redakti