Wilhelm Liebknecht

Wilhelm Philipp Martin Christian Ludwig LIEBKNECHT [VIL:helm LIB:kneĥt] (naskiĝis la 29-an de marto 1826 en Gießen, mortis la 7-an de aŭgusto 1900 en Charlottenburg) estis germana revoluciulo, marksista teoriisto kaj socialdemokrato. Li estas konata kiel unu el la fondintoj de la germana socialdemokrata partio kaj la patro de Karl Liebknecht.

Wilhelm Liebknecht
Persona informo
Wilhelm Philipp Martin Christian Ludwig Liebknecht
Naskiĝo 29-an de marto 1826 (1826-03-29)
en Gießen, Upper Hesse,  Hesio-Darmstadt
Morto 7-an de aŭgusto 1900 (1900-08-07) (74-jaraĝa)
en Charlottenburg
Mortis per cerbovaskula malsano vd
Tombo The Socialists' Memorial vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Hesio-DarmstadtGermana Imperiestra Regno vd
Alma mater Universitato de GießenUniversitato de MarburgHumboldt-Universitato en Berlino vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio • Social Democratic Workers' Party of Germany • Saxon People's Party • Komunista Ligo vd
Familio
Patro Ludwig Christian Liebknecht vd
Infanoj Karl Liebknecht • Otto Liebknecht • Theodor Liebknecht vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto • pacaktivisto • revoluciulo • verkisto vd
Aktiva en BerlinoDresdenoLondono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Gießen la 29an de marto 1826 kiel filo de hesia oficisto. Post la morto de liaj gepatroj en 1832, li estis prizorgata de aliaj familianoj, kaj studis filologion, teologion kaj filozofion en Gießen, Berlino kaj Marburgo.

En februaro 1848 li partoprenis en la revuluciaj eventoj en Francio, kaj poste, en 1849, en la movado de Gustav von Struve. En 1850 li fuĝis al Svislando, kie li renkontiĝis kun Friedrich Engels.

Li mortis la 7-an de augusto 1900 en Charlottenburg. Pli ol 150 000 personoj ĉeestis lian funebron.

Verkoj tradukitaj al Esperanto redakti