Worms

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Atentu: temas pri loĝloko en Germanio, kaj ne pri la Tutmonda Registro pri Maraj Specioj (angle World Register of Marine Species; mallongigo : WoRMS)


Worms

emblemo

Luterurbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Rhineland-Palatinate • Q1984641Libera regna urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 84 646  (2022) [+]
Loĝdenso 778 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 38′ N, 8° 22′ O (mapo)49.6319444444448.3652777777778Koordinatoj: 49° 38′ N, 8° 22′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 108,73 km² (10 873 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Worms (Rejnland-Palatinato)
Worms (Rejnland-Palatinato)
DEC
Worms
Worms
Situo de Worms
Worms (Germanio)
Worms (Germanio)
DEC
Worms
Worms
Situo de Worms

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Worms (Rhineland-Palatinate) [+]
vdr

Worms estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de sudokcidenta Germanio. Ĝi situas borde de la rivero Rejno kaj havas proksime 81 250 loĝantojn (de 2004). La urbo apartenas al la ekonomiaj regiono Rejno-Majno kaj regiono Rhein-Neckar. Historie temas pri libera imperia urbo kaj pri centro de episkopujo.

Worms estas konata interalie pro la Kanto de la Nibelungoj, germana eposo el la 13-a jarcento.

La ĉefaj turismaj allogaĵoj estas la Katedralo Sankta Petro el la 11-a kaj 12-a jarcento, la iama juda kvartalo kun la sinagogo (detruita en 1938 kaj rekonstruita en 1961) kaj la Muzeo de la Nibelungoj.

Historio

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Imperia dieto en Worms (1495).

La imperia dieto en Worms de la jaro 1495 metis la fundamentan ŝtonon por vasta imperia reformo. Kvankam multaj partoj el la tie deciditaj reformoj ne estis daŭremaj, tiuj ĉi tamen malmodeste destinis la pluan evoluon de la imperio. Ili devis ŝanĝi la strukturon kaj la konstitucian ordon de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, por solvi la ekkonitajn problemojn de la imperia regado.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dieto de Worms.

Alia fama imperia dieto en Worms estis tiu de la jaro 1521, en kiu Marteno Lutero defendis siajn tezojn, grava evento de la protestanta Reformacio.

Partneraj urboj

Famuloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildo-galerio