Zsa Zsa GABOR [Ĵa Ĵa Gabor] (naskiĝis Sári Gábor, la 6-an de februaro 1917 en Budapeŝto, mortis la 18-an de decembro 2016) estis hungardevena usona aktorino.

Zsa Zsa Gabor
Persona informo
Zsa Zsa Gábor
Naskonomo Gábor Sári
Naskiĝo 6-an de februaro 1917 (1917-02-06)
en Budapeŝto
Morto 18-an de decembro 2016 (2016-12-18) (99-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUsono vd
Familio
Patro Vilmos Gábor vd
Patrino Jolie Gabor vd
Gefratoj Magda GáborÉva Gábor vd
Edz(in)o Burhan Belge • Conrad Hilton • George Sanders • Herbert Hutner • Joshua S. Cosden, Jr. • Jack Ryan • Michael O'Hara • Frédéric Lichtenberg • Felipe de Alba vd
Infanoj Francesca Hilton • Marcus Eberhardt • Prinz Fabrice von Anhalt vd
Profesio
Okupo filmaktoro • mondumano • teatra aktoro • televida aktoro • partoprenanto de belec-konkurso • aktoro vd
Laborkampo filmoteatrotelevido vd
Aktiva dum 1932–1997 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Zsa Zsa Gabor en 1959
Zsa Zsa Gábor en Lili.

Zsa Zsa Gabor naskiĝis kiel GÁBOR Sári en Hungario el juda familio. Ŝiaj gepatroj estis GÁBOR Vilmos (hungara oficiro) kaj Jolie GÁBOR (naskiĝis kiel Jansci Tilleman, 1894-1997). Zsa Zsa kaj ŝiaj fratinoj Magda Gábor kaj Éva Gábor estis famaj koktelvirinoj pro sia beleco kaj ekstravaganta vivstilo.

Ŝi estis gajninto de la beleco-konkurso de Hungario por 1936, sed tiam ŝi estis neplenaĝa, do ŝi ne povis konkuri en la beleco-konkureso de fraŭlino Eŭropo. Poste ŝi fariĝis holivuda aktorino, famulo kaj edzino de Conrad Hilton. Ekde ŝia geedziĝo kun princo Frederick Fritz, la princo de Anhalt portis la titolon "Princino de Anhalt" (Sári Prinzessin von Anhalt).

Ŝia persona vivo estis fokuso de klaĉaĵoj dum jaroj, pro la fakto ke ŝi estis edziĝinta naŭ fojojn. Kvankam ŝi estis edziĝinta naŭ fojojn, ŝi havis nur unu filinon: aktorino Francesca Hilton de sia geedziĝo al Conrad Hilton. Ŝi ankaŭ adoptis kun sia lasta edzo orfan infanon - Marcus Van Anholt.

Zsa Zsa rolis en preskaŭ ĉ. 40 filmoj, ekz.: Moulin Rouge (1952), Lili (1953), Queen of Outer Space (1958) kaj Touch of Evil (1958). Ŝi ankaŭ aperis en ĉ. 80-foje en TV-ludoj, ĉefe en televidaj serioj. Zsa Zsa estas ekde 2004 ano de "B-Movie Hall Of Fame".

La 27-an de novembro 2002 Zsa Zsa Gabor suferis trafikan akcidenton, ekde tiam ŝi sidas en rulseĝo. La 6-an de julio 2005 ŝi suferis apopleksion.

Edzoj redakti

  1. 1937 - 1941 Burhan Belge (18991967), Gazeta ĉefo de la turka eksterafera ministerio. Li iĝis konata pli poste kiel verkisto kaj diplomato.
  2. 1942 - 1947 Conrad Nicholson Hilton (18871979), Hilton-heredulo, kun kiu ŝi havas komunan filinon, Constance Francesca Hilton.
  3. 1949 - 1954 George Sanders (19061972), kiu pli poste edziĝis eĉ al fratino de Zsa Zsa, Magda. Sanders estis aktoro kaj laŭdita karaktra ludanto, kiu en 1950 gajnis Oskar-premion kiel la plej bona flank-rolulo en la filmo Ĉio pri Eva.
  4. 1964 - 1966 Herbert Hunter, financ-konsilisto.
  5. 1966 - 1967 Joshua S. Cosden (juna), komercisto.
  6. 1975 - 1976 Jack Ryan (fakte John W. Ryan, 19261991), dezajnisto de Barbie- kaj Chatty Cathy-pupoj.
  7. 1977 - 1982 Michael O'Hara, advokato.
  8. 1986 - lasta Frédéric von Anhalt

Ŝia geedzeco kun Felipe de Alba (13-14-an de aprilo 1983) estis anulita.

Elektitaj filmoj redakti

  • A Very Brady Sequel (1996)
  • The Naked Truth (1992)
  • Johann Strauss - La reĝo sen krono (1987)
  • Frankenstein's Great Aunt Tillie (1984)
  • "As the World Turns" (1976), televida serio
  • Up the Front (1972)
  • Ninotchka (1960) (TV)
  • Contessa azzurra, La (1960)
  • Touch of Evil (1958)
  • Queen of Outer Space (1958)
  • The Man Who Wouldn't Talk (1958)
  • The Girl in the Kremlin (1957)
  • Death of a Scoundrel (1956)
  • Ball der Nationen (1954)
  • Lili (1953)
  • We're Not Married! (1952)
  • Lovely to Look at (1952)
  • Moulin Rouge (1952)

Eksteraj ligiloj redakti