Taĉiv ukraine Тячів, (tjaĉiv) ruse Тячeв, hungare Técső, (tEĉO) slovake Tačová, rumane Teceu Mare estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Taĉiv, kies distriktejo estas.

Taĉiv
Tiachiv Panorama (5668-5670).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90500 [+]
Retpaĝaro tyachiv.org [+]
Demografio
Loĝantaro 9 019  (2019) [+]
Loĝdenso 334 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 1′ N, 23° 34′ O (mapo)48.01138888888923.572222222222Koordinatoj: 48° 1′ N, 23° 34′ O (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Taĉiv
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tiachiv [+]
Information icon.svg
vdr

Bazaj informojRedakti

 
Kirko en Taĉiv

SituoRedakti

Taĉiv situas en valo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ fervojo Ĥust (Ukrainio)-Máramarossziget.

 
Transkarpata provinco en Ukrainio
 
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio

HistorioRedakti

En 895 la hungaraj triboj en la proksimeco trairis Karpatojn kaj okupis la basenon. La loko estis menciita unue en 1211. Tiutempe en Taĉiv loĝis saloministoj. La komunumo urbiĝis en 1329 kune kun privilegioj. Ĝi apartenis al kvinopaj kronaj urboj de la regiono. Post la mezepoko Hungario disfalis, tiu urbo apartenis al princlando Transilvanio. La urbo etendiĝis ankaŭ al maldekstra bordo de Tiso.

En 1910 Taĉiv havis 5910 da loĝantoj (4482 hungaroj, 855 rutenoj, 434 germanoj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Técső, kies distriktejo estis. Inter 1920-1938 la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio, sed la maldekstra urboparto apartenis al Rumanio laŭ la nomo Taceu Mic (= Malgranda Taĉiv). En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon ’’’Karpata Ukrainio’’’. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Taĉiv/Técső. Ekde 1945 Taĉiv apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Taĉiv 11000 da homoj, (ukrainoj kaj rutenoj 83 %, ciganoj 12 %, hungaroj 3 %, rusoj 1 %). En 1961 Taĉiv denove iĝis urbo.

Vidindaĵoj estas la kalvinana preĝejo el la 13-a j.c. kaj domo de hungara pentristo Simon Hollósy.

FamulojRedakti

En la iama Técső naskiĝis hungara arkitekto Jenő Padányi Gulyás.

ĜemelurbojRedakti