Tarascon (Bouches-du-Rhône)

(Alidirektita el Tarascon)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Tarascon-sur-Ariège.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tarascon (stacidomo).

Tarascon (jen france kaj okcitane, esperante Taraskono) estas urbo kaj komunumo de suda Francio. Ĝi situas en la departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2021 en la komunumo vivis 15 423 loĝantoj. Nuntempe la urbo estas rigardata kiel pordo al la Alpilles, la kalka montaro de la suda Provence.

Tarascon
komunumo
Kastelo de la Reĝo René
Kastelo de la Reĝo René
Kastelo de la Reĝo René
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Riverbuŝoj de Rodano
Arondismento Arles
Kantono Châteaurenard
INSEE kodo 13108 [+]
Poŝtkodo 13150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 423  (2021) [+]
Loĝdenso 209 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 48′ N, 4° 40′ O (mapo)43.8054.6594444444444Koordinatoj: 43° 48′ N, 4° 40′ O (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Areo 73,97 km² (7 397 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tarascon (Bouches-du-Rhône)
Tarascon (Bouches-du-Rhône)
DEC
Tarascon
Tarascon
Situo de Tarascon
Tarascon (Francio)
Tarascon (Francio)
DEC
Tarascon
Tarascon
Situo de Tarascon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tarascon [+]
vdr
La kastelo apud la rivero Rodano
Kastelo de Taraskono (Château du Roy René)

La urbo estis fondita en la jaro 48 de la romianoj. Sudoriente en la kvartalo Saint-Gabriel troviĝas la romia Ernaginum, kie estis la plej granda gaŭloromia vojkruĉiĝo: La Via Domitia antaŭ la transiro de la Rodano renkontis kun Via Aurelia, kiu gvidis orienten al Salon-de-Provence kaj suden al Arles.

Laŭdire la nomo de la urbo estis Nerluc, kiu signifas nigra loko. La nomo supozeble devenis de la densaj arbaroj ĉirkaŭ la loko.

Aliro redakti

  • trajne: Tarascon (oficiala nomo de la stacidomo por SNCF: Tarascon-sur-Rhône) troviĝas sur du regionaj linioj: unu de Perpignan al Avignon-Centre. Alvenante per TGV estas trajnoj kaj busoj de stacidomo Avignon TGV aŭ trajno de Nîmes, alia de Toulouse al Marseille-Saint-Charles tra Arles
  • buse: estas diversaj regionaj linioj
  • aŭtomobile: per la aŭtoŝoseoj A7: Avignon (23 km), eliro 23, A9: Remoulins (18 km), eliro 23, A9: Nîmes, eliroj 24 & 25 aŭ A54: Arles (17 km).
  • aviadile: La plej proksimaj flughavenoj estas Nîmes/Garons - 25 km, Avignon/Caumont - 25 km, Marseille - 80 km
  • Informoj en kvar lingvoj[rompita ligilo]
 
Preĝejo de Sankta Marta

La drako Tarasque kaj Marta redakti

Oni diras, ke la nomo de la urbo rilatas al la drako, kiu vivis apud la bordo de la rivero Rodano. La drako ĝenis la ŝipveturadon kaj formanĝis veturantojn.

La savo venis de Marta, kiu laŭdire estas fratino kaj de Maria Magdalena kaj Lazaro. Ili fuĝis post la morto de Jesuo Kristo per eta boato kaj atingis la bordon de la Provence. Tie ĉiuj tri estas rigardataj kiel esence gravaj sanktaj personoj.

Marta sukcesis kvietigi la drankon per sankta akvo kaj ŝi montris la krucon al ĝi. Nun ŝi povis gvidi la drakon kiel hundo per rimeno al la loĝantaro, kiu mortigis ĝin. Kelkaj diras per ŝtonoj, aliaj per lancoj.

Marta restis en la urbo kaj fondis monaĥejon por inoj. Ŝi mortis en la jaro 81 kaj la loko iĝis celo de pilgrimado. La loka preĝejo Collégiale Royale Sainte Marthe, kiu estas konstruita sur ŝia domo kaj kie laŭdire estas la tombo, estas unu el la plej belaj preĝejoj de Provence.

 
Marta kun la drako
 
kovrilpaĝo de Esperanta eldono de Tartarino de Taraskono; 1955

Tartarin de Tarascon redakti

Tartarin de Tarascon aŭ esperante Tartarino de Taraskono estas famaj rolulo kaj respektive romano de la franca verkisto Alphonse Daudet. Tartarino estas vantema ĉasisto kiu veturas al Afriko por ĉasi leonon, kio ebligas lin travivi aventurojn. La rolulo kaj la romano (plus du sekvaĵoj) famigis ne nur la verkiston, sed ankaŭ la urbon, kie nuntempe estas domo dediĉita al la verkisto kaj oni celebras per festo la rolulon de Tartarino.

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo château du roi René (Konstruita inter 1401 kaj 1449 sur ejo de antaŭe detruita fortikaĵo)
  • Preĝejo Collégiale Royale Sainte Marthe
  • La Maison de Tartarin (Muzeo pri la historio de Tartarin de Tarascon)
  • La Musee Soulaiado (Muzeo pri manufakturo de tukoj).


 
la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti