Tiziano TERZANI (naskiĝis la 14-an de septembro 1938 en Florenco, mortis la 28-an de julio 2004 en Orsogna) estis itala raportisto, ĵurnalisto, verkisto kaj plurjara korespondanto de Der Spiegel en Azio.

Tiziano Terzani
Persona informo
Tiziano Terzani
Naskiĝo 14-an de septembro 1938 (1938-09-14)
en Florenco
Morto 28-an de julio 2004 (2004-07-28) (65-jaraĝa)
en Orsigna
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de PizoScuola Normale Superiore di Pisa • Supera Lernejo Sankta Anno • Universitato Stanford vd
Familio
Edz(in)o Angela Terzani vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • pacaktivisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Tiziano Terzani finis leĝon en Pizo kaj Leeds, studis ĉinologion en nov-jorka Universitato Kolumbio. Li publikigis en Corriere della Sera, L'Expresso kaj La Republica. En Vjetnamio rigardis falon de Sajgono, kion priskribis en Pelle di leopardo. Diario vietnamita di un corrispondente di guerra 1972–1973 (1973) kaj Giai Phong! La liberazione di Saigon (1976). En 1980 estis unu el la unuaj okcidentaj ĵurnalistoj en Pekino. Post kvar jaroj estis arestita, reedukata kaj forpelita de Ĉinio. Tiun ĉi periodon li prezentis en La porta proibita (1984). En la 90-aj jaroj estis atestanto de la falo de Sovetunio, kion raportis en Buonanotte, signor Lenin (1992). La plej ofte estas tradukataj liaj leteroj kontraŭ la milito Lettere contro la guerra (2002) verkitaj baze de vojaĝoj tra Afganio, Pakistano kaj Barato post la 11-a de septembro 2001. Oni konsideras ilin reago pri kontraŭislamaj konceptoj de Oriana Fallaci. Unu letero estas direktita al ŝi. "Nenio okazas hazarde" estas libro pri la lasta vojaĝo de malsana je kancero aŭtoro. Migrante tra Ameriko, Barato kaj Ĉinio li serĉas rimedojn de kuracado kaj spirita harmonio. La fine è il mio inizio de 2006 (t.e. "Fino estas mia komenco") estas libro verkita en formo de konversacio kun lia filo Folco. Surbaze de tiu libro ekestis en 2010 filmo kun svisa aktoro Bruno Ganz ĉefrole. Terzani kaj Ryszard Kapuściński posedis la saman vizion de ĵurnalismo.

Libroj eldonitaj itale redakti

  • 1973: Pelle di leopardo. Diario vietnamita di un corrispondente di guerra 1972-19731976: Giai Phong! La liberazione di Saigon
  • 1984: La porta proibita
  • 1992: Buonanotte, signor Lenin
  • 1995: Un indovino mi disse
  • 1998: In Asia
  • 2002: Lettere contro la guerra
  • 2004: Un altro giro di giostra
  • 2006: La fine è il mio inizio
  • 2008: Fantasmi

Enpoligo redakti

Eksteraj ligiloj redakti