i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, NachtReisender!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 03:08, 4 feb. 2021 (UTC)Reply

Malnova HTML-kodo redakti

Saluton, NachtReisender. Mi ĵus vidis, ke vi uzas la du malnovajn HTML-etikedojn <big> kaj <center>. Ili ne apartenas al HTML5. Anstataŭ la unua pli taŭgas <span style="font-size:1.5em;">... </span> kaj anstataŭ la dua eble la ŝablono {{centre}}. Krome la uzado de CSS ebligas pli fajnan alĝustigon de la skribogrando ol la malnova <big>. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:17, 11 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Arko de Libereco de la ukraina popolo redakti

Saluton, NachtReisender. Mi ĵus korektis la parametron regiono-ISO en Arko de Libereco de la ukraina popolo al la valoro UA. Hazarde tio estas identa kun la aŭtokodo de Ukrainio. Krome tiaj kodoj por tuta lando ĉiam estas duliteraj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:46, 29 maj. 2022 (UTC)Reply

Kremenĉuk redakti

Saluton NachtReisender! Mi informas vin ke mi malfaris viajn alinomadojn de artikoloj 'Kremenĉuk (stacidomo)' kaj 'Kremenĉuk'. Koncerne la stacidomon, nomoj de stacidomoj en Ukrainio estas transliteritaj el la originalaj cirilaj nomoj. Koncerne la urbon, ne okazis voĉdono pri nomŝanĝo. Tiurilate Bv legi helppaĝon 'Helpo:Alinomi paĝon'. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 02:36, 28 jun. 2022 (UTC)Reply

Komunikiĝi redakti

@NachtReisender, en via vikipedia profilpaĝo mi rimarkis ke oni uzis la verbon komuniki... Alifono (diskuto) 15:28, 18 jul. 2022 (UTC)Reply

Pli konkretaj referencoj redakti

Saluton Nachtreisender. La konflikto pri la memproklamitaj popolaj respublikoj en la oriento de Ukrainio iom mallaŭtiĝis, sed baze ja ne estas solvita. Mi daŭre pensas ke plej bonas alporti pli konkretajn referencojn. Koncerne la vorton Luhansko kun o-finaĵo en esperantaj vortaroj, vi menciis ke tiu literumo aperas en la presita Granda Esperanta-ukraina vortaro de 2010. Ĉu vi havas la vortaron?? Se jes, vi povas aldoni referencon, ne nur en la teksto pri la memproklamita popola respubliko, sed ankaŭ en la ukraina provinco kaj la urbo mem - plej bone kun indiko de paĝo (bonvenas ankaŭ iu konkretigo kiel "maldekstra kolumno"). Flanke, ĉu vi eble ŝatus traduki la ukrainan paĝon Великий есперантсько-український словник pri la vortaro al Esperanto? Aliflanke mi ankoraŭ havis demandon, kiuj estas tiuj "multaj politologoj", antaŭe "sendependaj observantoj". Ĉu eblus plikonkretigi tion? ThomasPusch (diskuto) 10:52, 20 jul. 2022 (UTC)Reply

Saluton, Thomas! Ĉefe mi volus danki vin pro via laŭvola helpo en solvado de ĉi tiu konflikto. Tiun vortaron vere estis eldonita, sed bedaŭrinde estas facilege trovi paperforman kopion. Mi persone uzas la PDF-version de paperforma kopio, al kiu mankas iuj elementoj de la papera versio (ekzemple, numeroj de paĝoj), sed ĉiuj ĉefaj elementoj estas sur siaj lokoj. Sed mi aldonos ligilon al la vortaro en la artikolo pri la Luhanska regiono. Poste mi provos demandi mian amikinon, kion tiu ĉi vortaro povus havi en la papera versio, pri la informo rilata al paĝaj numeroj ktp. Kaj mi plezure tradukos la artikolon pri tiu ĉi vortaro! Pri afero kun "multaj politologoj": eble, la formulo "multaj aŭtoritataj mondaj amaskomunikiloj karakterizas ilin kiel..." vi ŝatus pli? —NachtReisender (diskuto) 19:45, 20 jul. 2022 (UTC)Reply
Ne temas pri tio kion mi ŝatas, sed por kritikistoj pli konkretaj referencoj (kiel mi skribis titole) pli bonas ol paŭsalaj asertoj. En tio bedaŭrinde la formulo "multaj aŭtoritataj..." ne pli bonas ol la antaŭaj vortumoj. Supozeble ankaŭ la kolego RG72, kiu mem ŝanĝis la vortumon al "multaj politologoj", ne dubas pri la fakto, sed unu aŭ du referencoj el tiuj "multaj" - se eblas trovi - pli utilus ol la aserto mem. Cetere mi petis ankoraŭ alian administranton trovi vidpunkton pri la teksto pri Vernadskij, ĉar mi suspektas ke RG72 post miaj ampleksigaj redaktoj de hieraŭ jam povus nomi min partia (kvankam mi daŭre ne estas, nur daŭre certas ke ne ĉiuj loĝantoj de Beogrado, Lvivo aŭ Zagrebo fine de la 19-a jarcento estis aŭstroj, ne ĉiuj loĝantoj de Helsinko, Rigo, Kaŭno aŭ Taŝkento rusoj, kaj ne ĉiuj loĝantoj de Mumbajo, Singapuro, Daresalamo kaj Kairo angloj). Sed pli bonas argumenti diskutpaĝe, kaj tiam alvoki neŭtralulojn, kiel vi principe faris, ol pingponge ŝanĝi-reŝanĝi-ŝanĝi-reŝanĝi vortumon. ThomasPusch (diskuto) 11:13, 22 jul. 2022 (UTC)Reply

Proponoj por Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:35, 13 aŭg. 2022 (UTC)Reply