Václav Klaus

(Alidirektita el Václav KLAUS)

Václav KLAUS [vaclaf klaŭs] (naskiĝis la 19-an de junio 1941 en Prago) estas ĉeĥa politikisto. Li estis ĉefministro 19931997 kaj la dua prezidanto de Ĉeĥio de 20032013.

Ing
Václav Klaus
Persona informo
Václav Klaus
Naskiĝo 19-a de junio 1941
en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Religio Eklezio ĉeĥoslovaka husana vd
Lingvoj ĉeĥaanglaitala vd
Loĝloko Kobylisy • Q116689737 vd
Ŝtataneco ĈeĥioProtektorato Bohemio kaj MoravioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Altlernejo ekonomia en Prago
Partio CDP
Subskribo Václav Klaus
Familio
Patro Václav Klaus vd
Patrino Marie Klausová vd
Edz(in)o Livia Klausová
Infanoj 2 filoj
Profesio
Alia nomo Dalimil vd
Okupo politikistoekonomikistoinstruisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
2-a Prezidento de Ĉeĥio
Dum 7-a de marto 2003 – marto 2013
Antaŭulo Václav Havel
Sekvanto Miloš Zeman
1-a ĉefministro de Ĉeĥio
Dum 2-a de julio 19922-a de januaro 1998
Antaŭulo Petr Pithart
(enkadre de federacio)
Sekvanto Josef Tošovský
Vicprezidanto de la federacia registaro kaj
ministro de financoj de ĈSFR
Dum 10-a de decembro 19892-a de julio 1992
Antaŭulo Jan Stejskal
Sekvanto Jan Klak (federacia)
Ivan Kočárník (por Ĉeĥio)
1-a Prezidanto de CDP
Dum 21-a de aprilo 199115-a de decembro 2002
Antaŭulo la oficejo ekestis
Sekvanto Mirek Topolánek
Ununura prezidanto de Civitana Forumo
Dum 13-a de oktobro 199023-a de februaro 1991
Antaŭulo la partio ekestis
Sekvanto Forumo pereis
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Opinioj pri la plivarmiĝo redakti

En 2007, Václav Klaus publikigis Blua, ne verda planedo, responde al la filmo de Al Gore (en:An Inconvenient Truth), en kiu li akuzas la « naturmediistojn » disvastigi ideologion « same danĝeran kiel la komunismon », kiu « minacas liberecon, demokration kaj prosperon ». Aparte li emfazas la riskojn kiujn reprezentas laŭ li la naturmediismo por la libereco de la homo. Tiel, invitita ĉe UN por la internacia konferenco pri la klimata ŝanĝo, li prononcis la 4-an de marto 2008 diskurson titolatan La ekologia alarmismo estas minaco por la libereco[1].

 
Václav Klaus estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Esperanto kaj Eŭropo redakti

La 16-an de junio 2008, post la malakcepto de la trakto de Lisbono fare de la irlandanoj, li deklaris en la ĉiutaga ĵurnalo Lidové noviny: « Ni lasu la popolojn, kiuj vivas sur la eŭropa kontinento, esti ĉeĥoj, italoj, danoj, ... kaj ni ne igu ilin eŭropanoj. Tio estas erara projekto. La diferenco inter la ĉeĥo, la polo, la italo, la dano kaj la Eŭropano estas la sama kiel inter la la ĉeĥa, la pola, la itala, la dana kaj Esperanto. La eŭropanismo egalas al Esperanto: artefarita lingvo, morta »[2].

Referencoj redakti

  1. L'alarmisme écologiste est une menace pour la liberté, Diskurso prononcita la 4-a de marto 2008 ĉe la internacia konferenco pri la klimata ŝanĝo en Novjorko
  2. La ĉeĥa prezidento Klaus oponas kontraŭ la eŭropanismon, 20 Minutes. Klaus: ”Esperanto estas morta lingvo”[rompita ligilo], Libera Folio