Vikipedio:Arkivo de Artikoloj de la semajno/2009

Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

Artikoloj de la semajno : Arkivoj Arkivoj redakti

En ĉi tiuj arkivoj oni povas trovi ĉiujn proponojn diskutojn kaj decidojn pri Artikoloj de la semajno.

Laŭ jaroj redakti

20052006200720082009201020112012


Indekso redakti

La indekso alfabete ordigita ebligas rekte aliri al kiu ajn diskuto pri artikolo de la semajno en kiu ajn jaro ĝi okazis. Iuj artikoloj estis proponitaj en pli ol unu jaro.



.

Caspar David Friedrich redakti

Tradukita de la anglalingva elstara artikolo kaj proponita de Thomas Guibal 10:23, 9. Jan 2009 (UTC)

  • Por:
  • #   Por: Bona traduko de vere elstara artikolo. Marcos 11:36, 10. Jan 2009 (UTC)
  • #   Por: Punktor 18:06, 10. Jan 2009 (UTC)
  • #   Por: Gratulon, Thomas! --Longharulo 21:08, 10. Jan 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Felix Mendelssohn Bartholdy redakti

La 3-an de februaro estos la 200-jara naskiĝtago de la komponisto Felix Mendelssohn Bartholdy, ido el klera juddevena kaj parte kristianiĝinta familio kaj multtalentita homo. Li ludis gravan rolon en la muziko de la romantismo. Ĉi tiu artikolo estas traduko de leginda artikolo el la germanlingva vikipedio. Proponite de --Longharulo 19:17, 15. Jan 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Yekrats 03:23, 19. Jan 2009 (UTC)
  2.   Por: Marcos 11:12, 19. Jan 2009 (UTC)
  3.   Por: Punktor 14:11, 22. Jan 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Ekspedicio Shackleton-Rowett redakti

Tradukita el la anglalingva elstara artikolo. Proponita de Thomas Guibal 19:42, 26. Jan 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Marcos 22:34, 26. Jan 2009 (UTC)
  2.   Por: Yekrats 22:52, 26. Jan 2009 (UTC)
  3.   Por: Bea 16:02, 27. Jan 2009 (UTC)
  4.   Por: Kerio 16:18, 27. Jan 2009 (UTC)
  5.   Por: Punktor 16:47, 27. Jan 2009 (UTC) (PS Bedaŭrinde mi ne sukcesas esperantigi svg-mapojn - Inkscape tute ne funkcias ĉe mia komputilo. Eble spertulo povus solvi tiun ĉi problemon, ĉar mi pensas, ke mi ne estas sola kun tiu afero.)
  6.   Por: --Longharulo 11:54, 29. Jan 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Ruhr redakti

Proponita de Yekrats 22:36, 19. Jan 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: --Longharulo 07:49, 21. Jan 2009 (UTC)
  2.   Por: Punktor 17:46, 21. Jan 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

La Celestina redakti

Proponita de --Tonyo 15:27, 24. Jan 2009 (UTC)

  • Por: #   Por: --Longharulo 16:19, 9. Feb 2009 (UTC)
  1.   Por: - Punktor 16:30, 10. Feb 2009 (UTC) PS Kvankam mi kontraŭas la uzadon de romiaj ciferoj en Esperanto (en mia gepatra lingvo mi tre ŝatas ilin).
  2.   Por: Thomas Guibal 16:28, 11. Feb 2009 (UTC)
  3.   Por: Bona kaj kvalita artikolo! Alaŭdo ۩ 19:40, 14. Feb 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:
Ankoraŭ mankas fontindikoj. Krom tio, ĝi jam estas tre bona. Marcos 22:34, 26. Jan 2009 (UTC)
Se ĉi tiu artikolo elektiĝos kiel ADLS sen ke antaŭe aldoniĝos fontindikoj, ĝi estu markata nur kiel "leginda artikolo", ne kiel "elstara". Marcos 16:45, 9. Feb 2009 (UTC)
Mi ĵus aldonis la bibliografion de la originala, hispanlingva artikolo. La elstara hispana artikolo tamen havas nur bibliografion, ne piednotojn. Mi ne certas, ĉu Kani povos aldoni pliajn fontojn aŭ ne. Thomas Guibal 18:03, 9. Feb 2009 (UTC)
Nu bone, eble tio jam sufiĉas. En la anglalingva versio de la artikolo estas tri piednotaj fontindikoj pri unuopaj faktoj. Tamen unu el ili enhavas nefukciantan ligilon. La aliaj du estas fontindikoj por faktoj, kiuj ŝajne ĝis nun ne menciiĝas en la Esperanta versio. Se oni mencios tiujn faktojn en la Esperanta versio, kaj mencias la koncernajn fontindikojn por ili, mi certe voĉdonos por la ADLS-igo kaj elstarigo de la artikolo. Marcos 20:32, 9. Feb 2009 (UTC)
Mi aldonis la du paragrafojn kun la du asociitaj piednotoj. Mi cetere iom plupolurados la tekston antaŭ ties ADLS-iĝo, ĉar kelkaj frazoj restas laŭ mi malklaraj. Thomas Guibal 16:28, 11. Feb 2009 (UTC)

Metropolis redakti

Proponita de -- Yekrats 03:23, 19. Jan 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Interesa kaj neoridnara artikolo, eble ne nepre elstara (vd. komentojn ĉi-sube!). Alaŭdo ۩ 19:39, 14. Feb 2009 (UTC)
  2.   Por: --Longharulo 14:36, 15. Feb 2009 (UTC)
  3.   Por: Punktor 15:12, 15. Feb 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:
Ĉi tiu artikolo certe ne povas esti markita kiel elstara artikolo, tamen ja kiel leginda artikolo. Do se ĝi elektiĝos kiel artikolo de la semajno, tiam ĝi tamen ne aŭtomate ricevu la statuson "elstara". Marcos 11:09, 19. Jan 2009 (UTC)
Jes, ĝi ne estas elstara, sed verŝajne sufiĉa bonkvalita por AdlS. -- Yekrats 22:36, 19. Jan 2009 (UTC)
La temo estas vere interesa, kaj la filmo - kiel bona malbona utopio - rekte rilatas al nia socio, kvankam kompreneble la prezentmaniero estas iomete ekstermoda. Ĉi pria artikolo estas sufiĉe bona por leginda artikolo, sed mi deziregus, ke anglalingvano traduku grandajn partojn el la tiulingva vikipedia artikolo, kiu estas ege pli ampleksa kaj havas ekz. belan bildkomparon: la turo el Metropolis kaj la Babela Turo. --Longharulo 15:06, 10. Feb 2009 (UTC)

Ritaj murdoj de Toa Payoh redakti

Tradukita el la anglalingva elstara artikolo kaj proponita de Thomas Guibal 09:19, 15. Feb 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Amuze -- nur kelkajn tagojn antaŭe, kiam ĝi fariĝis artikolo de la tago en la anglalingva vikipedio, mi plene legis ĝin kaj pensis pri traduko! :) Alaŭdo ۩ 19:23, 15. Feb 2009 (UTC)
  2.   Por: La kvalito de´l artikolo estas vere grandioza. Punktor 11:26, 15. Feb 2009 (UTC)
  3.   Por: --Longharulo 14:38, 15. Feb 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Detenas:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 1-a ĝis 8-a de marto 2009.

Laterano redakti

Proponita de Thomas Guibal 06:34, 11. Feb 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Punktor 15:35, 11. Feb 2009 (UTC)
  2.   Por: Interesa artikolo kun bonaj ŝancoj eĉ por la statuso de la elstara. Alaŭdo ۩ 20:15, 15. Feb 2009 (UTC)
  3.   Por: Mi samopinias. ThomasPusch 19:41, 24. Feb 2009 (UTC)
  4.   Por: Bea 17:08, 2. Mar 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 8-a ĝis 15-a de marto 2009.

Giovanni Villani redakti

Tradukita el la anglalingva elstara artikolo. Proponita de Thomas Guibal 10:23, 8. Mar 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Punktor 12:09, 8. Mar 2009 (UTC)
  2.   Por: Bea 11:54, 11. Mar 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 15-a ĝis 22-a de marto 2009.

Atenco kontraŭ Franz Ferdinand d'Este redakti

Fare de Kerio. Proponita de Thomas Guibal 08:43, 15. Mar 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Punktor 17:58, 12. Apr 2009 (UTC) - PS: Pri la opinio de Tonyo: En Aŭstrio li estas vaste konata kiel "Arkiduko Franz Ferdinand" (per lernolibroj, filmoj, gazetoj,...). La nomo "Franz Ferdinand d'Este" estas ĉi tie nur "historiista". Sed mi ne konas la situacion en aliaj landoj.
  2.   Por: Thomas Guibal 16:40, 20. Apr 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

La artikolo ankoraŭ bezonas provlegadon. Mi tion faros dum la venonta semajno. Thomas Guibal 08:45, 15. Mar 2009 (UTC)

Kiel mi diris en la diskutpaĝo, mi sugestas ke oni ne uzu la nomon Franz Ferdinand d'Este en la titolo, ĉar tiu estas tre malmulte uzata internacie (fakte, mi ne komprenis pri kiu atenco temis). Mi sugestas: "Atenco kontraŭ Arkiduko Franz Ferdinand" aŭ eĉ "Atenco kontraŭ Arkiduko Francisko Ferdinando". Pli simple estas tiu uzata en plimulto de aliaj Vikipedioj "Atenco de Sarajevo", sed mi ne scias ĉu tiu havas malĝustajn nuancojn en balkaniaj landoj. --Tonyo 16:10, 24. Mar 2009 (UTC)

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 20-a de aprilo ĝis 26-a de aprilo 2009.

Purimo redakti

Proponita de Kerio 15:14, 13. Apr 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Punktor 15:57, 13. Apr 2009 (UTC)
  2.   Por: Thomas Guibal 16:40, 20. Apr 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:
Mi proponus "maskerado" anstataŭ "karnavalo" en alineoj Purimo#Legado de Megilo kaj Purimo#Karnavalo, ĉar mi kredas, ke karnavalo enhavas kristanan ideon, tradicion kaj nur rilatas al tiaj ĉi festoj (almenaŭ teorie, praktike ne). Sed mi ne volas ŝanĝi sen diskuto/aprobo. Bv. vidi ankau angla versio/masquerading Punktor 15:57, 13. Apr 2009 (UTC)
Tio ne estos problemo ŝanĝi, sed ni atendos la opiniojn de aliaj, ĉu bone? Kerio 16:34, 13. Apr 2009 (UTC)
Bonege, dankon - Punktor 16:38, 13. Apr 2009 (UTC)
Laŭ mi la vorto "karnevalo" ĉi-kaze estu anstataŭigata per la vorto "maskofesto". Marcos 09:19, 14. Apr 2009 (UTC)
Se sencas ŝanĝo de "karnavalo" mi ankaŭ estus por "maskofesto" ĉar tiu ĉi vorto trafas bone la ideon, estas facile komprenebla kaj ne enhavas la duan, figuran sencon de "maskerado". Punktor 17:56, 14. Apr 2009 (UTC) PS: Interese, ke U. Matthias k. D.M. Weidmann uzas en la nova vortaro Kleines Wörterbuch "maskiĝado" anstataŭ la PIVan "maskerado".
Nu, ili simple eluzas la rimedojn de Esperanta vortfarado anstataŭ tuj veni kun novradiko kiel faras PIV. La PIV-a radiko "masker-" havas la aldonan malavantaĝon ke ĝi povus esti misinterpretata kiel "mask·er-". Marcos 20:08, 20. Apr 2009 (UTC)
Mi opinias, ke "novaj vortoj" (Zamenhofe) ofte necesas; sed la vortoj "maskiĝado" kaj "maskofesto" bone montras la krean fortecon de Esperanto. Punktor 14:48, 21. Apr 2009 (UTC)

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 27-a de aprilo ĝis 3-a de majo 2009.

Louis Lambert redakti

Tradukita de la anglalingva elstara artikolo. Proponita de Thomas Guibal 16:51, 20. Apr 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Marcos 20:25, 20. Apr 2009 (UTC)
  2.   Por: Punktor 14:36, 21. Apr 2009 (UTC)
  3.   Por: Fiskot 07:07, 3. Maj 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Ĉu eblas ke bonvolemulo franclingva aldonas prononchelpilojn ? (ekz. Les Proscrits, ... ) Dankon, Punktor 14:36, 21. Apr 2009 (UTC)

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 3-a ĝis la 10-a de majo 2009.

Erevano redakti

Farita de Andy. Proponita de Thomas Guibal 16:43, 5. Maj 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Yekrats 18:16, 5. Maj 2009 (UTC)
  2.   Por: Zuazua 18:33, 5. Maj 2009 (UTC)
  3.   Por: --PaulP - Disk. 18:45, 5. Maj 2009 (UTC)
  4.   Por: Longharulo 18:50, 9. Maj 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 17-a ĝis la 24-a de majo 2009.

Marksismo redakti

  • Anonco: Mi petis mian amikon kaj konvinkitan makrsiston Jurij Finkel (konata per siaj pluraj tradukoj de klasikaj sovetaj verkoj al E) verki tiun artikolon, kaj tiu unue faris tion en la rusa lingvo kaj post priparolo kun aliaj fakuloj tradukis ĝin en E-on. Mi iom poluris la lingvon de la artikolo por fari ĝin pli neŭtrala por Viki kaj plene vikiigis ĝin. Verŝajne la artikolo havas ankoraŭ ioman kliniĝon al pro-marksismo, tamen mi volas atentigi homojn, ke temas vere pri la tute origine verkita artikolo por nia vikipedio, kiu estas nek traduko, nek kompilaĵo el aliaj artikolo. Amike, Alaŭdo ۩ 19:21, 15. Feb 2009 (UTC)
  • #   Por: : Kompreneble aldonaĵo de kritikaj vidpunktoj dezirindus same kiel modernaj marksismaj teorioj pri la la rolo de imperiismo por la sinkonservado de kapitalismo; tamen la artikolo estas sufiĉe ampleksa rilate la esenca teorio, kaj tio helpas ordinaran vikipedio-uzanton Longharulo 07:40, 19. Mar 2009 (UTC)
  1.   Por: --PaulP - Disk. 18:47, 5. Maj 2009 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Sendecide:
  1.   Sindetena: Mi opinias, ke la artikolo estas leginda, bonege skribita, ege altvalora kaj legenda. Sed (al mi) mankas la priskribo de vidpunktoj kritikaj, ĉu dekstraj ĉu maldekstraj; kiel ekz. en germane, angle, itale. Punktor 20:06, 20. Feb 2009 (UTC)
  2.   Sindetena: Ja mankas sekcio pri kritikaj vidpunktoj. Mi ADLS-igas la artikolon sed momente igas ĝin nur "leginda", antaŭ plua redaktado de la artikolo. Thomas Guibal 11:45, 26. Maj 2009 (UTC)
  • Komentoj:
  • Konkludo:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 25-a ĝis la 31-a de majo 2009.

Joseph Haydn redakti

Joseph Haydn mortis la 31-an de majo 1809, do antaŭ 200 jaroj. La legindan artikolon en la germana vikipedio pri tiu ĉi grava komponisto mi tradukis nialingven same kiel la flankajn artikolojn (Ekz. pri verkoj)--Longharulo 18:56, 9. Maj 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Marcos 21:50, 17. Maj 2009 (UTC)
  2.   Por: Andy 01:50, 19. Maj 2009 (UTC)
  3.   Por: --Tonyo 18:15, 25. Maj 2009 (UTC)
  • Sindetene:
  1.   Sindetena: Sendube Longharulo faris gigantan kaj utilegan laboron, sed ĵusa trastudo de la artikolo montris al mi, ke mi fake ne kapablas prijuĝi ĝian kvaliton – mi ne estas muzikisto. Mi vidas sur la paĝo de Longharulo, ke li studis muzikon, do mi fidas liajn tiurilatajn kapablojn, sed ĉar mi trovis en la – vere ampleksa – artikolo ne malmultajn ne tute klarajn lokojn, mi hezitas rekomendi ĝin kiel artikolon de la semajno.
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:
    • Estus bone ke la nomumo koincidu kun la semajno de la centjariĝo. Ni eĉ povas reklami en diversaj lokoj pri tiu cirkonstanco. Poste povas esti elektitaj la ceteraj artikoloj. --Tonyo 18:15, 25. Maj 2009 (UTC)

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 31-a de majo ĝis la 7-a de junio 2009.

Armenio redakti

Proponita de Andy. 17. Maj 2009

  • Por:
  1.   Por: Marcos 21:50, 17. Maj 2009 (UTC)
  2.   Por: Longharulo 05:29, 2. Jun 2009 (UTC)
  3.   Por: Yekrats 19:04, 12. Jun 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 13-a ĝis la 20-a de junio 2009.

Eksperimento pri birdo en aerpumpilo redakti

Tradukita de la anglalingva elstara artikolo kaj proponita de Thomas Guibal 17:58, 26. Maj 2009 (UTC)

  • Por: #   Por: Interese! -- Yekrats 18:17, 12. Jun 2009 (UTC)
  1.   Por: --Longharulo 12:10, 13. Jun 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 20-a ĝis la 27-a de junio 2009.

Kartvelio redakti

Proponita de Andy. 17. Maj 2009

  • Por:
  1.   Por: Yekrats 14:36, 4. Jul 2009 (UTC)
  2.   Por: Bona artikolo pri interesa kaj grava lando! Alaŭdo ۩ 18:05, 4. Jul 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 5-a ĝis la 11-a de julio 2009.

Murdo de Solomon P. Sharp redakti

Tradukita de la anglalingva elstara artikolo kaj proponita de Thomas Guibal 15:07, 29. Jun 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Yekrats 21:00, 1. Jul 2009 (UTC)
  2.   Por: Punktor 16:44, 6. Jul 2009 (UTC)
  3.   Por: Longharulo 19:55, 10. Jul 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2009.

Nova Suda Gronlando redakti

Tradukita de la anglalingva elstara artikolo kaj proponita de Thomas Guibal 07:25, 13. Jul 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Marcos 16:30, 13. Jul 2009 (UTC)
  2.   Por: --Longharulo 07:43, 17. Jul 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 18-a ĝis la 25-a de julio 2009.

Piano redakti

Tradukita el la germana vikipedio kaj proponita de --Longharulo 07:43, 17. Jul 2009 (UTC). Mi bluigis preskaŭ ĉiujn ligojn.

  • Por:
  1.   Por: Bona traduko de bona artikolo. Marcos 10:00, 30. Jul 2009 (UTC)
  2.   Por: Malgraŭ tio, ke la temo estas pli-malpli ĉiutaga, la artikolo estas faka, mi eksciis multajn novajn fakvortojn pri tiu instrumento dum mi legis ĝin. Alaŭdo ۩ 08:01, 2. Aŭg 2009 (UTC)
  3.   Por: Escepte mi volonte partoprenos en plibonigo de la artikolo pro ioma kono de la temo ĉar ĝi estis la profesia fako de mia patro. --Arno Lagrange @ 09:40, 2. Aŭg 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:
Mi ŝatus kelkajn referencojn en la artikolo. Pikolas 17:27, 3. Aŭg 2009 (UTC)

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2009.

Mary Wollstonecraft redakti

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 7-a ĝis 14-a de aprilo 2007, kaj denove de la 18-a ĝis 25-a de aŭgusto 2009.

Vajmara Respubliko redakti

Proponita de Marcos 15:23, 20. Aŭg 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Thomas Guibal 10:51, 22. Aŭg 2009 (UTC)
  2.   Por: --Ziko 12:51, 23. Aŭg 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 25-a de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro 2009.

Lucien Péraire redakti

Proponita de Punktor (#   Por: ) 17:01, 11. Apr 2009 (UTC). Inspiranta, ĉu ne ?

  • Por:
  1.   Por: --Dominik 17:31, 16. Apr 2009 (UTC)
  • Detenas:
  1.   Sindetena: Marcos 23:09, 17. Apr 2009 (UTC)
  • Kontraŭ:

#   Kontraŭ: --Dominik 09:22, 16. Apr 2009 (UTC) #   Kontraŭ: Marcos 17:35, 16. Apr 2009 (UTC)

  • Komentoj:
Interesa enhavo - tamen la lingvaĵo estas terura kaj plena de francismoj ("ke" anst. "kiu", ktp.) - polurado nepre necesas antaŭ ol akcepto kiel leginda artikolo --Dominik 09:22, 16. Apr 2009 (UTC)
Dankon, por la intereso. Mi estas la ĉefa kontribuanto, do mi ne voĉdonos. Mi nur volis diri, ke mi estus dankema se iu povus korekti miajn erarojn. Fakte, mi tre volis retakti artikolon pri li ĉar lia verko esti tre kortuŝa por mi. Dank'al lia verko, mia unua E-libro, mi daŭrigis mian esperantismon kaj renkontis aliaj Péraire-entuziasmuloj el Francio kaj Vjetnamio. Do, dankon Dominik, pro via komento. Ĉu vi povas helpi min plibonigi la artikolon? Jes, mi ŝatus, ke la artikolo estus "leginda", sed antaŭ, ĝi devus esti "legebla". NicoRay 15:22, 16. Apr 2009 (UTC)
Prave: facile legebla artikolo pli facile fariĝas leginda - mi ŝanĝis mian voĉdonon de "Kontraŭ" al "Por" post mi poluris la tutan artikolon. --Dominik 17:31, 16. Apr 2009 (UTC)
La plejmulto de la artikolo estas verkata listece. Marcos 17:35, 16. Apr 2009 (UTC)
Listo estas "serio da nomoj de personoj aŭ aferoj, diritaj aŭ skribitaj unu post alia" (laŭ Vikipedio). Mi ne vidas liston, nur listsignojn por strukturi la historion (kiel alineoj aŭ ĉapitroj en libro). La priskribo de la sinsekvo de la okazaĵoj konsistas el kompletaj frazoj kaj ne el listecaj faktoj. Punktor 18:31, 16. Apr 2009 (UTC)
Daŭre ne aparte plaĉas al mi la listeca prezento. Sed viaj argumentoj konvinkis min, ke la listeca strukturo ĉi-kaze ne estas tiel malbona kiel mi antaŭe pensis. Mi do nun ŝanĝis mian kontraŭan voĉdonon al deteno. Marcos 23:09, 17. Apr 2009 (UTC)

Iĝis leginda artikolo la 17-an de aprilo 2009.

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 6-a ĝis 19-a de septembro 2009.

Benno Elkan redakti

De ThomasPusch, tradukita plejparte el la germana.
Proponita de Thomas Guibal 13:30, 15. Aŭg 2009 (UTC)

  • Por: #   Por: --Crosstor 08:49, 18. Aŭg 2009 (UTC)
  1.   Por: --Ziko 22:14, 20. Aŭg 2009 (UTC) Vere plaĉas al mi, bona stilo, bona aspekto. Sed ĉu ne eblus ellasi la titol-nivelon kun "vivo", se krome ekzistas nur "referencoj" (mi preferus "piednotoj") sur tiu plej alta titol-nivelo?
  2.   Por: pino 20:56, 29. Aŭg 2009 (UTC)
  3.   Por: --Longharulo 12:42, 16. Sep 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj: Tre bona artikolo, nur en 4 lingvoj krom Eo eblas legi pri tio.

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 20-a de septembro 2009.

Alaska orimpetego redakti

  • Por:
  1.   Por: Thomas Guibal 16:41, 5. Okt 2009 (UTC)
  2.   Por: Mi legis ĝin hieraŭ. Zuazua 05:24, 11. Okt 2009 (UTC)
  3.   Por: --Crosstor 09:16, 11. Okt 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 11-a ĝis la 18-a de oktobro 2009.


Frédéric Chopin redakti

Proponita de Yekrats 18:50, 12. Jun 2009 (UTC).

  • Por:
  1.   Por: --Longharulo 12:10, 13. Jun 2009 (UTC)
  2.   Por: --Crosstor 09:21, 11. Okt 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Bonvolu riparu tion: Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Chopin, Frédéric" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon ", Fryderyk Chopin". Pikolas 17:24, 3. Aŭg 2009 (UTC)

  Farite AL @ 20:28, 3. Aŭg 2009 (UTC)

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 25-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2009.

Carsten Borchgrevink redakti

Tradukita el la anglalingva elstara artikolo kaj proponita de Thomas Guibal 13:44, 3. Nov 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Bea 14:39, 3. Nov 2009 (UTC)
  2.   Por: Yekrats 20:36, 3. Nov 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Elektiĝis artikolo de la semajno de la 8-a ĝis la 15-a de novembro 2009.

Proponita de Yekrats 01:34, 31. Aŭg 2009 (UTC)

  1.   Por: --Crosstor 09:18, 11. Okt 2009 (UTC)
  • Por:
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:Tiu artikolo jam ĉeestis en voĉdonado, mi jam tiam voĉdonis.--Crosstor 09:18, 11. Okt 2009 (UTC)

Fariĝis artikolo de la semajno inter la 15-a kaj la 22-a de novembro 2009.

Fariĝis artikolo de la semajno inter la 6-a kaj la 13-a de decembro 2009.

Proponita de Yekrats 16:14, 4. Jan 2010 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: --pino 20:46, 7. Jan 2010 (UTC)
  2.   Por: Thomas Guibal 13:36, 8. Jan 2010 (UTC)
  3.   Por: --kani 22:00, 8. Jan 2010 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj: Mi profitos la okazon por bluigi kelkajn ruĝaĵojn.--kani 22:00, 8. Jan 2010 (UTC)

Proponita de Andy 01:05, 7. Jan 2010 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Yekrats 15:29, 7. Jan 2010 (UTC)
  2.   Por: Jorge Pavón 0:08, 9. Jan 2010 (UTC)

#   Por: Dariorodriguez 21.48, 10. Jan 2010 (UTC (anonima voĉdono)

  1.   Por: jc
  2.   Por: --kani 23:04, 11. Jan 2010 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Vidu ankaŭ redakti

Por plua superrigardo vidu la jaran liston Vikipedio:Artikolo de la semajno/2009.