Vivo de Gandhi (libro)

Libro de Edmond Privat
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vivo de Gandhi estas biografio pri Mohandas Karamchand Gandhi verkita de Edmond Privat. La 160-paĝa libro estas eldonita en la jaro 1967 de Eldonejo Stafeto en La Laguna. Ĝi konstituas numeron 32 en la serio Beletraj Kajeroj de Stafeto. La studo estas tradukita anglen de Dorothy Threlfall en la jaro 1981 [1].

Vivo de Gandhi
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1967
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 160
vdr

Recenzoj

redakti
 
 STAFETO prezentas al ni gravan verkon de grava aŭtoro. En okcidentaj landoj kiel en la cetera mondo, oni multe aŭdis, legis kaj parolis pri Ghandi; sed tamen, kiu scias ĝuste, kia estis tiu Homo, kiu antaŭ ĉ. 50 jaroj movis milionojn da hindoj, gvidis ilin al difinita celo, konvinkis ilin agadi nur por la forto de la spirito?

Edmond Privat estis amiko de Ghandi, eĉ akompanis lin al Hindujo; tial malmultaj homoj povis pli precize priskribi lian vivon, lian doktrinon, lian kredon kaj lian morton. La esperantistoj havas la privilegion legi rekte el la mano de E. Privat tiun ĉi rakonton, veran, faktan, okazintan, sed tamen ŝajne nerealan pro la mensa alteco de Ghandi, kiu, konvinkite ke la forto naskas forton kaj la atakoj atakojn, forpuŝis ilin eĉ antaŭ la angla polico kiam tiu-ĉi disbatis kruele amason da homoj manifestaciantaj pace sur la stratoj. “Ne la forton!" diris Ghandi eĉ antaŭ la mil buĉitoj kaj trimil vunditoj de tiu mortotago. La verko konsistas el 63 nelongaj ĉapitroj kiujn oni glute legas pro la ĉiam pli avida interesiĝo: Kion do ankoraŭ faris tiu preskaŭ senkorpa homo? Kiam ĉie sur la Tero, la Forto kaj la Morto tiel vigle falĉas homojn, la verko “Vivo de Ghandi” devus esti la ĉiu taga pensiga preĝlibro de la regantoj. Mi citas la lastajn vortojn de E. Privat: "Kiel diris Einstein, ni devas nun elekti inter la vojo de Ghandi aŭ la fina detruo”. Mankas en la libro glosoj por ne tre konataj vortoj kiel baniao, guĝarato, vismano, ĝaina, siko, parsio, buro, zamindaro, patano, kaj kŝatrio. La lingvostilo de Privat estas konata kaj ŝatata pro sia klareco. Tamen, naŭze ŝokis min la sistema uzado de la nefundamenta, neoficiala kaj ne internacia i-sufikso por landnomoj. Kiam de sur la pinto de nia movado oni severe admonas nin al lingva unueco, oni mire trovas sur preskaŭ ĉiu paĝo de “Vivo de Ghandi” verkita de Privat kaj Eldonita de Stafeto ne nur la vortojn Anglio, Britio, patrio, Bengalio, Hindi, ktp. sed ankaŭ Sudafrikio kaj Kanadio! En la antaŭparolo de Eric Descoeudres mi trovas strangaĵon: "Se la faktoj pruvas, ke oni eraris en sia kredo, endas rekoni sian eraron”. Tie-ĉi, endas : oni devas... rekoni; kaj ne, devas esti... rekonata. Vivu la logiko! Mi preferus tiel: “Se la faktoj pruvas ke oni eraris en sia kredo, oni rekonu sian eraron”, sen la end kaj kun korekta sian. "Sen kulpi nejuston kaj sen suferigi aliulon.” La preprozicioj antaŭ infinitivo naskas kunmetitan vorton en la oreloj de aŭdanto ,kaj tiel, la intencita signifo nesuferigante, fariĝas sensuferigi : depreni la suferon, kio estas tute alia. Resume, la granda valoro de "Vivo de Ghandi" perfekte stompas la

nigrajn punktojn, kiujn mi indikis. 
— S. Gumá. Boletín n172 (mar 1969)
 
 Mi jam trafoliumis multajn lernolibrojn kaj aliajn librojn pri historio. En ĉiuj oni mencias kelkajn ekzemplojn de pasiva rezisto kaj de fasto de la "Mahatma" sed nenie oni montras la idean bazon de tiu agado. Ne mirinde ke nuntempaj studentoj scias pri Gandhi (en la plej favoraj kazoj) nur la eksteraĵojn. Tio faras ke oni fakte ne komprenas tiun movadon. Sekve, en Okcidento oni emas argumenti ke tia rezistado eble taŭgas por orientanoj sed certe ne por okcidentanoj. Tiu argumento en si mem jam montras nekonon de la sistemo de Gandhi. Ĝi ja esta ideologio (kiel ĉe ĉiuj vere profundaj kaj vere grandaj movadoj aŭ reformadoj). Ĝi havas bazon de ideoj. Tiun esencon ni trovas sur paĝoj 100 kaj ĉefe sur p. 136, 142, 146. Tiu esenco estas ke vivas en ĉiu homo spririto de vero. (Oni povas kromkredi ke tiu spirito estas kaŝita aŭ subpremita). La ĉefa tasko estas veki tiun spiriton. Tion oni povas fari nur per spiritaj (arm)iloj. De tie la metodo de rezisto kontraŭ ĉiu malmorala leĝo aŭ ago: sed kunigita kun nepra amikeca sinteno je la aganto de tiu malmorala fakto, kaj kun nepra obeo al moraleco en ĉiuj faroj. Tamen konstantan meditadon postulas tiu sinteno, por ke oni estu konsekvenca kaj logika en ĉio, ĉie, ĉiam. Se oni bone komprenas tion, oni komprenas plene tion kion Gandhi faris...kaj oni admiras ĝin. Kaj oni konscias ke nur ĝi estas la vojo (ekzistas nenia alia vojo) kiu povas konduki la homaron al paco kaj justeco. Mi devas konstati ke en preskaŭ neniu lernejo oni instruas la instruon de Gandhi. Tio estas tutsimple skandalo. Al kio servas la instruado de historio, se oni konatigas nur la strebadon de imperialismoj kun iliaj tiel nomataj "grandaj" figuroj? Eĉ respondeculoj pri tiu fako ŝajne ne komprenis ke la apero de la agado de Gandhi estas la plej grava okazintaĵo en la mondhistorio depost la apero kaj agado de Mohameto. Ankaŭ tute prave E. Privat montras la parencecon inter Gandhi kaj Zamenhof. Vi mem, leganto, serĉu parencecon inter Gandhi kaj Kristo.
Okpaĝa biografia indekso finas la libron; tiel ke ni scias kiuj estas la personoj menciitaj. Ankaŭ ilustraĵoj plivalorigas ĝin. Ekzistas de tiu trezora libreto nur 1 500 ekzempleroj. Rapidu aĉeti. Legu ĝin. Se vi konas studentojn esperantistojn, je okazo donacu al ili tiun libron. 
— 1967, Fernand Roose, Heroldo de Esperanto

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti