Wilhelmine de Prusio, margrafino de Brandenburg-Bayreuth
Friederike Sophia Wilhelmina, Princino de Prusio (3-a de julio 1709 - 14-a de oktobro 1758), princino de Prusio kaj (progeedzeca) margrafino de Bayreuth, estis filino de Frederiko Vilhelmo la 1-a de Prusio kaj lia edzino Sofia Dorotea de Hanovro. Princino de la germana Reĝlando Prusio, estis talenta komponistino kaj liutisto.
Wilhelmine de Prusio, margrafino de Brandenburg-Bayreuth | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Wilhelmine von Preußen | ||
Naskonomo | Friederike Sophie Wilhelmine von Preußen | |
Naskiĝo | 3-an de julio 1709 en Berlino | |
Morto | 14-an de oktobro 1758 (49-jaraĝa) en Bayreuth | |
Tombo | Schlosskirche (en) vd | |
Lingvoj | franca • germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Hohencolernoj vd | |
Patro | Frederiko Vilhelmo la 1-a vd | |
Patrino | Sofio Doroteo de Hanovro vd | |
Gefratoj | Luiza Ulrika de Prusio, Anna Amalia de Prusio, Frederikino Luisino de Prusio, Princess Sophia Dorothea of Prussia (en) , Filipino Ĉarloto de Prusio, Aŭgusto Vilhelmo de Prusio, Frederiko la 2-a, Aŭgusto Ferdinando de Prusio, Henriko de Prusio kaj Frederiko Ludoviko de Prusio vd | |
Edz(in)o | Frederiko de Brandenburg-Bayreuth (1731, 1731–1758) vd | |
Infanoj | Elisabeth Friederike Sophie de Brandenburgio-Bayreuth vd | |
Profesio | ||
Okupo | aŭtobiografo liutisto komponisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiŜi naskiĝis en Berlino, kiel la plej aĝa filino de la Reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a de Prusio kaj Sofia Dorotea de Hanovro. Ŝi dividis malfeliĉan infanaĝon kun sia frato, la estonta Reĝo Frederiko la 2-a, nomita ‘La Granda’, kies amikino kaj konfidanto ŝi estis dum sia tuta vivo.
Estante la plej aĝa filino en sia familio, ŝi estis la frua celo de diskutoj pri politikaj geedzecoj. Ŝia patrino volis, ke Wilhelmine edziniĝu kun ŝia nevo Frederiko la Princo de Kimrio; dum la patro preferus iun membron de la nobela dinastio Habsburgo.
Post multe da parolado pri aliaj eblecoj, je sia 22-jaraĝo Wilhelmine fine edziniĝis al sia parenco, la princo Frederiko, margrafo de Brandenburg-Bayreuth. Frederiko jam estis fianĉigita kun la fratino de Wilhelmine, Sophie, sed en la lasta momento la aŭtoritata reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a decidis anstataŭigi ŝin per Wilhelmine. La fianĉo ne estis konsultita pri ĉi tiu decido, kaj Wilhelmine akceptis nur sub minacoj de sia patro. Feliĉe, la geedzoj bone rilatiĝis kaj kune atingis grandajn celojn (almenaŭ dum la amantino de Frederiko ne estis oficialigita en la kortego de Bayreuth).
Kiam Frederiko ricevis sian heredaĵon en 1735, la paro komencis grandajn konstruprojektojn, kiuj donis al la urbo Bayreuth la barokan arkitekturan stilon kiu estas fama eĉ hodiaŭ. Ili konstruis palacojn, operejon, teatron, fondis la Universitaton de Erlangen, kaj entreprenis aliajn ambiciajn projektojn, kiuj alportis ilin al la rando de bankroto. La frato de Wilhelmine, Frederiko la Granda helpis ilin donante subvencion, interŝanĝe kontraŭ trupoj kiujn li tiom urĝe bezonis por siaj konkeroj de novaj teritorioj.
Dum la regado de Frederiko kaj Wilhelmine, la urbo Bayreuth transformiĝis en unu el la ĉefaj intelektaj centroj de la epoko alportante pacon al la regiono kaj kulturon. Ili ĉirkaŭiĝis per malgranda kortego de artistoj kaj intelektuloj, kiu akiris prestiĝon per la fojaj vizitoj de elstaraj personecoj kiel Voltaire kaj Frederiko la Granda.
Wilhelmina havis nur unu filinon en 1732 - Elizabeth Frederica Sophia, margrafino de Brandenburg-Bayreuth, kiun Casanova priskribis kiel "la plej belan virinon en Germanio". Ŝi geedziĝis kun Karlo Eŭgeno, duko de Virtembergo, en 1748.
Verkado
redaktiWilhelmine estis talenta komponistino kaj granda defendanto de muziko kaj muzikistoj. Ŝi estis liutisto kiel sia frato kaj sia edzo; ŝi lernis muzikon kiel studentino sub la grava germana komponisto Silvius Leopold Weiss (1686 – 1750) kaj ŝi havis dungiton en sia kortego, nome Bernhard Joachim Hagen (1720- 1787), kiu ankaŭ estis grava germana komponisto, liutisto kaj violonisto.
Per la interŝanĝo de leteroj kun ŝia frato Frederiko oni scias pri ŝiaj multnombraj muzikaj verkoj, el kiuj malmulte konserviĝas.
Wilhelmine de Bayreuth verkis operon ‘Argenore’, kiu estis enscenigita en 1740 okaze de la naskiĝtago de ŝia edzo. Por tiu prezentaĵo ŝi alvokis italajn muzikistojn kaj kantistojn, kion ŝi ripetis en aliaj okazaĵoj. Tia opero estis por sep solistoj: tri sopranoj, mezosoprano, du aldoj kaj baritono. Dum la orkestro estis por fluto, du hobojoj, du trumpetoj kaj kordoj.
Ĝis hodiaŭ travivis verko de ĉambra muziko kaj la ‘Konĉerto por klaviceno en sol minora’. Parolante pri ĝi iuj analizistoj trovas similecan stilon al de Bach en la etendaĵo de frazoj. Tio ŝajnas evidente kiam la solisto ombras la orkestron kaj prenas la iniciaton. Dum en aliaj epizodoj aperas tute franca stilo.
La Sepjara Milito, kiu komenciĝis en 1756, markis la finon de la arta kaj intelekta vivo de Wilhelmine. Ŝia respondecemo al sia familio, la Hohenzollern-dinastio, igis ŝin forlasi muzikon kaj arton por dediĉi sin al diplomatio. De tiam ĝis sia morto Wilhelmine servis kiel ambasadorino al sia frato, la tiama Reĝo de Prusio.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 74 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Memoro
redaktiDum la dekjariĝo de ŝia morto, ŝia frato konstruis la Templon de Amikeco ĉe Palaco Sanssouci en ŝia memoro.
La memuaroj de la markizo "Memoires de ma vie", kies fidindeco estas dubinda, estis verkitaj en la franca inter 1748 kaj 1758, kaj estas konservitaj en la Reĝa Biblioteko en Berlino. Ili unue estis presitaj en 1810 en germana versio dokumentanta ŝian vivon ĝis 1733, kaj en franca versio kiu daŭris en priskribo ĝis 1742. Alia germana eldono estis publikigita en Lepsiko en 1908, kaj la unua angla eldono de la Memorlibro estis publikigita en Berlino en 1904.
En 1909 ŝia rolulo inspiris historian romanon nomatan "Milda Kavaliro de la Malnova Brandenburgio" de Charles Major.