Witold Jabłoński

Witold Andrzej Jabłoński (naskiĝis la 10-an de januaro 1901 en Pniewo, apud Łomża, mortis la 23-an de julio 1957 en Pekino), pola ĉinologo, historiisto pri kulturo, religiosciencisto kaj orientalisto, profesoro de Varsovia Universitato.

Witold Jabłoński
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1901 (1901-01-10)
Morto 23-an de julio 1957 (1957-07-23) (56-jaraĝa)
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Dinastio Q63532185 vd
Edz(in)o Antonina Obrębska-Jabłońska vd
Profesio
Okupo ĉinologo • universitata instruisto vd
Laborkampo ĉinologiokulturhistoriobildartohistoriohistorio de religiojhistorio de filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Witold Jabłoński estis filo de Józef (bienulo kaj publicisto) kaj Maria Wosińska. Li edukiĝis en gimnazio de E. Konopczyński en Varsovio (ĝis 1919), poste ekstudis filologion en Varsovia Universitato; en la jaroj 1920-1921 servis volontule en Pola Soldataro (pola-bolŝevika milito), en 1921 agis en Pola Plebiscita Komitato en Supra Silezio. Reveninte al sia altlernejo finis en 1924 studojn, sed ankoraŭ daŭrigis sian edukon pri orientalistiko en Francio (universitato en Parizo, Ecole des Hautes Etudes Chinoises, Ecole Nationale des Langues Orientales Vivantes, Kolegio de Francio, 1924-1930); en 1927 en Pariza universitato akiris gradon licencie des lettres. En la jaroj 1930-1932 estis konsilanto en la Komisiono de Ligo de Nacioj por eduk-reformo en Ĉinio; en la jaroj 1931-1932 lekciis la francan lingvon kaj historion de la franca literaturo en Universitato Tsinghua en Pekino, en 1932 vojaĝis tra centra kaj okcidenta Ĉinio. En 1933 doktoriĝis en Varsovia Universitato surbaze de laboraĵo Le sentiment personnel et le conformisme dans le Li Ki iĝante lektoro de la ĉina lingvo en Jagelona Universitato; samtempe estis pli maljuna asistanto en Orientalistika Seminario de Varsovia Universitato, kaj post habilitiĝo (1935, surbaze de laboraĵo Les "siao-ha(i-eu)l-yu" de Pekin. Un essai sur la poesie populaire en Chine) iĝis docento de la Seminario.

Bibliografio redakti

  • Biogramy uczonych polskich (Koncizaj vivkuroj de polaj sciencistoj), 1-a parto: Nauki społeczne (Sociaj sciencoj), kajero 1: A-J, Vroclavo 1983