Yu Yangyi (ĉine 余泱漪, naskiĝis la  8-an de junio 1994(nun 1994-06-08)) estas ĉina ŝaka grandmajstro. Li kvalifikiĝis por la Grandmajstra titolo je la 14 jaroj, 11 monatoj kaj 23 tagoj en 2009. En decembro 2014 li venkis en la unua Qatar Masters Malferman Turniro, en kiu estis inter aliaj Vladimir Kramnik kaj Anish Giri. Finde de 2020 li estis la 32a plej bona ludanto de la mondo laŭ la novembra FIDE rangolisto.

Yu Yangyi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1994 (1994-06-08) (29-jaraĝa)
en Huangŝi
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Li estis membro de la ĉina teamo, kiu gajnis oran medalon ĉe la 41-a Ŝakolimpiko en 2014 kaj ĉe la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo de 2015. En la Olimpiko (2014) li ankaŭ gajnis la individuan oran medalon sur la tria tabulo, danke al sia efikeco de 2912, la plej bona de la tuta okazaĵo.

Ekster la ŝakmondo Yu studas ekonomiajn sportojn en la Pekina Sporta Universitato.

Kariero redakti

De la 24-an de oktobro ĝis la 2-an de novembro 2003 Yu partoprenis en la Monda Juna Ŝaka Ĉampionumo (kategorio Sub-10) en Halkidiki, Grekio.[1] Li gajnis per 8½/11 kaj kundividis la duan pozicion. Dum la Monda Juna Ŝaka Ĉampionumo (Sub-10) 2004 en Kreto, Grekio. Li atingis la unuan pozicion kun Jules Moussard, Raymond Song kaj Hou Yifan per poentaro de 9/11.

Komence de februaro 2007 ĉe la Aeroflot Open grupo C en Moskvo, Rusio. Li atingis 7½/9 per kiuj li finis dua. De la 4-11-an de aŭgusto 2007 ĉe la Skandinava Ŝakturniro en Täby Park Hotelo, Stokholmo, Svedio li atingis 6½/9 por la 10a loko. En la Aeroflot Open grupo B en Moskvo februare 2008 li atingis 7/9 por la tria pozicio. Dum en la venonta jaro ĉe la Aeroflot Open sed en la Grupo A2 (kaj fulma turniro) en Moskvo Yu atingis 5½/9 por la 20a pozicio.

Dum la 12-24-an de majo 2009 ĉe la Azia Ĉampionumo en Subic, Filipinoj Yu atingis la trian lokon kiam li havis poentaron de 6/9 kaj efikecon de 2700. Pro tiu rezuto li gajnis sian unuan grandmajtran (GM) normon kaj kvalifikis por sia unua Mondpokalo 2009 en Ĥanti-Mansijsk, Rusio. Fine de majo 2009 li partoprenas en la Subic Internacia Malferma Turniro en Subic Bay Free Port. Li finis kun 6/9 (+3=6-0) kaj efikeco de 2653 por la 9a pozicio kaj gajnis duan GM normon.

La 4-an de septembro 2009 dum la 6a Dato Arthur Tan Malaysia Ŝaka Ĉampionumo en Kuala-Lumpuro li atingis poentaron de 6½/9. En la sama monato dum la Zhejiang Lishui Xingqiu Malferma Turniro, li atingis la duan pozicion malantaŭ Lê Quang Liêm kun 6½/9. Dum oktobro ĉe la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo okazita en Puerto Madryn, Argentino li kundividis la 7an lokon per poentaro de 8½/13 (+7=3-3) kaj efikeco de 2618.

Dum la Ŝaka Mondpokalo okazita en novembro 2009 en Rusio, li atingis la trian raŭndon post venko en la unua raŭndo (1½-½) kontraŭ Sergei Movsesian kaj Mateusz Bartel en la dua raŭndo.

Dum februaro 2011 ĉe la Aeroflot Malferma Turniro en Moskvo, Rusio li kundivids la 4-10an pozicion kun Rustam Kasimĝanov, Gata Kamskij, Rauf Mamedov, Ivan Cheparinov, Denis Khismatullin kaj Maxim Rodshtein. Dum majo li venkis ĉe Danzhou per 7/9 (+5=4-0) kaj efikeco de 2880.

Septebre ĉe la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo 2013 li atingis la unuan pozicion kun 11/13 (+9=4-0) kun Alexander post li per 10½/13 (+8 5-0). Pro la venko en la Monda juniora ĉampionumo, li aŭtomate kvalifikas por la Ŝaka Mondopokalon 2015. Yu konkuris en la Ĉina Ŝaka Ĉampionumo 2014 kaj finis unua per poentaro de 7/11 (+3=8-0) kundividita pozicio kun Ding Liren 7/11 (+4=6-1). Li havis imponajn venkojn super samlandanoj Liu Qingnan, Wei Yi kaj Zeng Chonsheng.

Dum aprilo 2014 li konkuris en la Azia Ĉampionuo kaj finis unua per 7/9 (+5=4-0) antaŭ Ni Hua, Rustam Kasimĝanov kaj Adhiban B. pro la venko li gajnis premion de 6 000 dolarojn. En aprilo 2014 li havis klasikan Elo-nombron de 2667, rapidan Elo de 2668 kaj fulman Elo de 2753. Yu venkis en la Kataraj Majstroj 2014 per 7½/9 (+6=3-0), venkante la iaman mondĉampionon Vladimir Kramnik kaj la plej bone taksitan Anish Giri.

Junie 2015 Yu gajnis la 50an Capablanca Memorturniro en Havano, Kubo per 7/10 (+5=4-1), li venkis la plej bone taksitan Leinier Domínguez dufoje por fina efikeco de 2860. Dum decembro 2015 Yu atingis la duan lokon en la dua Kataraj Majstroj-Malferma Turniro per poentaro de 7/9 (+5-0=4), en kiu li venkis Wesley So en la fina raŭndo sed Magnus Carlsen havis pli bonan poentmalegaligon.

Rimarkindaj ludoj redakti

Referencoj redakti

  1. The Week in Chess 469 (angle). Chess.co.uk. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2020-10-13.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti