Ĵores Alfjorov

(Alidirektita el Zhores Alferov)

Ĵores Ivanoviĉ ALFJOROV (ruse Жорес Иванович Алфёров; naskiĝis la 15-an de marto 1930 en Vitebsk, Belorusio, mortis 1-an de marto 2019 Sankt-Peterburgo, Rusio) estas sovetia kaj rusia fizikisto, nobelpremiito 2000 pro la ellaboro de duonkonduktantaj heterostrukturoj kaj kreo de rapidaj opto- kaj mikro-elektronaj komponentoj. Liaj esploroj ludis grandan rolon en la informadiko. Li estas deputito de la Dumao de Rusia Federacio, estis iniciatinto de la establo de la premio Globala energio (kies fondintoj estas Gazprom, RAO "Unuigita Energetika Sistemo" (RAO UES), Jukos kaj kompanio Surgutneftgaz (2005)). Ĝis 2006 li gvidis Internacian komitaton pri premiado je la premio «Globala energio».

Ĵores Alfjorov
Nobel-premiito
Persona informo
Жоре́с Ива́нович Алфёров
Жарэ́с Іва́навіч Алфёраў
Naskiĝo 15-an de marto 1930 (1930-03-15)
en Vicebsko
Morto 1-an de marto 2019 (2019-03-01) (88-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hipertensia krizo vd
Tombo Cemetery in Komarovo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusaitala vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Sanktpeterburga Elektroteknika Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Tamara Darskaya vd
Profesio
Okupo fizikistopolitikistoinventisto • membro de la ŝtata Dumao vd
Laborkampo duonkonduktaĵa fiziko • fizikoduonkonduktantopolitiko vd
Aktiva en Moskvo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bibligrafio redakti

Ĵores Alfjorov naskiĝis en belorusa-hebrea familio de Ivan Kaproviĉ Alfjorov kaj Anna Vladimirovna Rozenblum, kiu devenis de la loko Ĉaŝniki. La nomon li ricevis honore al Jean Jaurès, fondinto de la ĵurnalo «L'Humanité» kaj gvidanto de la socialista partio. La antaŭmilitajn jarojn li pasigis en Stalingrado (Volgogrado), Novosibirsk, Barnaul kaj Leningrada provinco. Dum la milito la familio translokiĝis en Sverdlovskan provincon kaj post la fino de la milito venis al Minsk.

Alfjorov havas pli ol 500 sciencajn verkojn, 3 monografiojn kaj ĉirkaŭ 50 inventaĵojn.

Politike li estas komunisto kaj en la balotoj 2007 por la Ŝtata Dumao de la Federacia Kunveno de la 5-a kunvoko estas la dua numero en la federacia listo de la Komunista Partio de Rusia Federacio.