Zoë Saldaña
Zoë Saldaña (plena nomo: Zoë Yadira ZALDAÑA NAZARIO, naskiĝis 19-an de junio 1978 en New Jersey) estas usona aktorino kun domingaj familiaj radikoj.
Zoe Saldaña | ||
---|---|---|
![]() Zoë Saldaña en decembro 2007
| ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Zoë Yadira Saldaña Nazario | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1978 en New Jersey, Usono | |
Etno | afrik-usonano [#] | |
Lingvoj | angla lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Q19486793 [#] | |
Alma mater | Newtown High School [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Marco Perego [#] | |
Infanoj | 3 | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • produktoro • baleta dancisto • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • voĉaktoro [#] | |
Aktiva dum | 2000–nuntempo | |
Verkado | ||
Verkoj | Avatar ❦ Guardians of the Galaxy ❦ Star Trek [#] | |
En TTT | http://www.zoesaldana.com/ | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
VivoRedakti
Kiam Zoë Saldaña estis naŭ-jara, ŝia patro mortis en trafika akcidento. Poste la patrino kun sia familio, kiu antaŭe vivis en la urboparto Queens de Novjorko, revenis al la karibia ŝtato Domingo, de kie la familio pli frue estis elmigrinta al Usono. En Domingo ŝi studis baleton, ĵazon, latinamerikan kaj modernan dancadon. Post reveno al Usono, ŝi komencis studi aktoradon.
En Novjorko ŝi membris en la teatro FACES Theater Company, kiu prezentas kritikajn teatraĵojn pri sociaj temoj, kun la celo pensigi la junan publikon pri sociaj problemoj.
Dum la jaro 1999, Zoë havis sian unuan aktorinan rolon en la televida serio Law & Order. Post malĉefaj roloj en la kinejaj filmoj Terminal kaj Piratoj de la Karibio, ŝi ricevis la ĉefan rolon de la juna kosmolingvistino Nyota Uhura en la kineja filmo Star Trek de 2009. Samjare ŝi ankaŭ aktore videblas en la filmo Avatar de la reĝisoro James Cameron.
Listo de filmoj (elekto)Redakti
- 2001: Center Stage
- 2001: Get Over It
- 2001: Snipes
- 2002: Crossroads
- 2002: Drumline
- 2003: Pirates of the Caribbean: the Curse of la Black Pearl
- 2003: Temptation
- 2004: Terminal
- 2004: Haven
- 2004: Constellation
- 2004: Dirty Deeds
- 2005: Guess Who''
- 2005: La Maldiciôn del padre Cordona
- 2005: Lucy
- 2006: Ways of the Flesh
- 2006: Premium
- 2006: After Sex
- 2007: The Sceptic
- 2008: Vantage Point
- 2009: Star Trek