Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj

Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj (CETS 148) estas ĉarto de Konsilio de Eŭropo adoptita en 1992.

Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj
ĉartotraktato
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 5-a de novembro 1992
vdr

Ĉi tiu traktato celas protekti kaj disvastigi la regionajn kaj minoritatajn lingvojn de Eŭropo. Ĝi estis akceptita, unuflanke, por daŭrigi kaj evoluigi la kulturajn tradiciojn de Eŭropo, kaj aliflanke, por respekti la rajton uzi regionan aŭ minoritatan lingvon private kaj publike.

Unue, ĝi deklaras celojn kaj principojn kiujn landoj provas apliki al ĉiuj regionaj kaj minoritataj lingvoj parolataj ene de sia teritorio: respektante la geografian regionon de ĉiu lingvo; la bezonon por promociado; la faciligon aŭ kuraĝigon pri la uzo de regionaj kaj minoritataj lingvoj parolataj kaj skribataj, publike kaj private (per taŭgaj instruaj kaj studaj metodoj, per transnaciaj interŝanĝoj por lingvoj uzataj en identaj aŭ similaj formoj en aliaj ŝtatoj).

Plue, la ĉarto montras kelkajn manierojn por subteni regionajn aŭ minoritatajn lingvojn publike. Ĉi tiuj manieroj kovras la jenajn fakojn: edukado, juro, administraj aŭtoritatoj, publikaj servoj, novaĵoj, kulturaj aktivaĵoj, ekonomikaj kaj sociaj aktivaĵoj kaj transregionaj interŝanĝoj. Ĉiu lando penas apliki minimume 35 paragrafojn aŭ subparagrafojn elektitajn en la ĉarto, inkluzive de devigaj metodoj elektitaj de "hard core". Plue, ĉiu lando devas specifi en ĝia oficiala dokumento de ratifikado, akceptadoaprobado ĉiun regionan aŭ minoritatan lingvon (aŭ oficialan lingvon kiu estas malpli vaste uzata en la tuta aŭ parta teritorio), al kiu la alineoj elektitaj aplikiĝas.

Plenumo de tiu ĉarto estas kontrolata per komitato de fakuloj, kiuj regule ekzamenos raportojn prezentitajn de la landoj.

Esperanto redakti

La ĉarto traktas ankaŭ "ne teritorie ligitajn lingvojn" (difino en artikolo 1). Tia lingvo, kvankam speciala, estas Esperanto. Tamen Esperanto ne estas inkluzivita en la koncernaj lingvoj, ĉar laŭ la difino la ĉarto koncernas tiajn lingvojn nur, se ili estas "tradicie" uzataj. Kvankam la ĉarto ne donas iun ajn kriterion aŭ difinon por ke lingvo estu minoritata aŭ regiona lingvo, la klasifiko restas en la manoj de la naciaj ŝtatoj[1].

Europa Ĉarto pri Regionaj kaj Malplimultaj Lingvoj estas traduko en Esperanto la Konvencio de la Eŭropa Konsilio pri Regionaj kaj Malplimultaj Lingvoj. Ĝi aperis en Jura Tribuno Internacia, 1995, N-ro 2, p. 74-90. Córdoba: Esperanta Jura Asocio.

La Konsilio de Eŭropo kaj lingvoj de malplimultoj, en: Tolero al Minoritatoj, 1995, Maribor: Inter-kulturo, p. 131-133.

Subskribintaj landoj redakti

  Armenio ratifo: 25/1/2002

  Aŭstrio ratifo: 28/6/2001

  Britio ratifo: 27/3/2001

  Ĉeĥio ratifo: 15/10/2006

  Danio ratifo: 8/9/2000

  Finnlando ratifo: 9/11/1994

  Germanio ratifo: 16/9/1998

  Hispanio ratifo: 9/4/2001

  Hungario ratifo: 26/4/1995

  Kipro ratifo: 26/8/2002

  Kroatio ratifo: 5/11/1997

  Liĥtenŝtejno ratifo: 18/11/1997

  • Nenia regiona aŭ minoritata lingvo

  Luksemburgo ratifo: 22/6/2005

  • Konfirmota

  Montenegro ratifo: 15/2/2006

  Nederlando ratifo: 2/5/1996

  Norvegio ratifo: 10/11/1993

  Serbio ratifo: 15/2/2006

  Slovakio ratifo: 5/9/2001

  Slovenio ratifo: 4/10/2000

  Svedio ratifo: 9/2/2000

   Svislando ratifo: 23/12/1997

  Ukrainio ratifo: 19/9/2005

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Plena teksto de la Ĉarto en multaj lingvoj