Archibald MacLeish

usona poeto kaj bibliotekisto

Archibald MACLEISH (naskiĝis la 7-an de majo 1892, en Glencoe, Kantono Cook, Ilinojso, mortis la 20-an de aprilo 1982, en Bostono, Masaĉuseco) estis usona poeto kaj verkisto en la modernisma stilo de poezio.

Archibald MacLeish
Persona informo
Archibald MacLeish
Naskiĝo 7-an de majo 1892 (1892-05-07)
en Glencoe
Morto 20-an de aprilo 1982 (1982-04-20) (89-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Yale
jura altlernejo Harvard
Hotchkiss School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Andrew MacLeish (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Martha Hillard MacLeish (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ada MacLeish (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo bibliotekisto
universitata instruisto
poeto-juristo
verkisto
poeto
dramaturgo
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Fall of the City vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Archibald MacLeish estas konsiderita unu el la plej grandaj poetoj de la Unua Mondmilito, kune kun la anglaj poetoj Siegfried Sassoon, Rupert Brooke kaj Wilfred Owen.

Li studis la anglan en Universitato Yale kaj poste juron en Universitato Harvard. Dum la Unua Mondmilito li aliĝis al militservo kaj membriĝis en la Usona Ekspedicia Trupo, kiu iris batali en Eŭropo. Unue kiel ambulancisto kaj poste asistanto en medicina bataliono, kaj tiam, direkte al la fino de la milito, li funkciis kiel kapitano en la artileria trupo. Sur la teruraj batalkampoj de Flandrio li travivis la subestajn travivaĵojn de perdo kaj funebro pro la junaj vivoj mallongigitaj. Tiuj travivaĵoj funkciis kiel la bazo por lia kontraŭmilita poezio [1]. Dum la 1920-aj jaroj, li vivis en Parizo. Li sekvis la grandajn usonaj verkistojn de sia generacio, ankaŭ konataj kiel la "perdita generacio". En Parizo li renkontis kaj amikiĝis kun Ernest Hemingway, Gertrude Stein, Scott Fitzgerald, kaj aliaj.

Je lia reveno al Usono, li kontribuis kiel verkisto al la revuo Fortune de 1929 ĝis 1938. Dum kvin jaroj, MacLeish ankaŭ estis ĉefbibliotekisto de la Biblioteko de Kongreso, postenmo kiujn li akceptis ĉe la instigado de prezidanto Franklin D. Roosevelt [2]. De 1949 ĝis 1962, li estis profesoro pri retoriko kaj parolado en Universitato Harvard. Li ankaŭ ricevis tri Premiojn Pulitzer por siaj verkoj.

Dum lia tempo en Parizo, MacLeish estis forte influita per la poezio de T. S. Eliot kaj Ezra Pound kaj estas tial ofte asignita al la tradicio de la "Waste Land" poetoj [3].

Kelkaj kritikistoj tamen neas al lia verko ajnan originalecon. Tamen lia poemo Ars Poetica (komparu ĝin kun la samnoma poemo de Krzysztof Kamil Baczyński) enhavas unu el la plej rigoraj - se ne ĝuste subtilaj - formuliĝoj de la modernisma poetiko : "Poemo ne devus signifi / sed esti."

En sia poemo You, Andrew Marvell, kun kies titolo li alparolas ĉi tiun 17-a jarcentan metafizikan poeton laŭnome, li referencas al la fama poemo de Marvell To his coy mistress. Kiel Blanke indikas en sia interpreto, MacLeish ĉi tie "eniras la fluon de tempo kiel la amanto de Marvell, nekapabla trovi lokon kie li estas sekura de la perdo de spaco kaj tempo kiel la 17-a-jarcentaj metafizikistoj povas por MacLeish, "la ago de amo kiel tia, sed nur ĝia imagiva senmortigo, transcendas tempon.” [4]

MacLeish ankaŭ skribis kelkajn radioteatraĵojn.

Verkaro

redakti

Poeziaj kolektoj

redakti
  • Class Poem (1915)
  • Songs for a Summer's Day (1915)
  • Tower of Ivory (1917)
  • The Happy Marriage (1924)
  • The Pot of Earth (1925)
  • Nobodaddy (1926)
  • The Hamlet of A. Macleish (1928)
  • Streets in the Moon (1928)
  • Einstein (1929)
  • New Found Land (1930)
  • Conquistador (1932)
  • Elpenor (1933)
  • Frescoes for Mr. Rockefeller's City (1933)
  • Poems, 1924–1933 (1935)
  • Public Speech (1936)
  • The Land of the Free (1938)
  • Actfive and Other Poems (1948)
  • Collected Poems (1952)
  • Songs for Eve (1954)
  • The Collected Poems of Archibald MacLeish (1962)
  • The Wild Old Wicked Man and Other Poems (1968)
  • The Human Season, Selected Poems 1926–1972 (1972)
  • New and Collected Poems, 1917–1976 (1976)
  • Jews in America (1936)
  • America Was Promises (1939)
  • The Irresponsibles: A Declaration (1940)
  • The American Cause (1941)
  • A Time to Speak (1941)
  • American Opinion and the War: the Rede Lecture (1942)
  • A Time to Act: Selected Addresses (1943)
  • Freedom Is the Right to Choose (1951)
  • Art Education and the Creative Process (1954)
  • Poetry and Experience (1961)
  • The Dialogues of Archibald MacLeish and Mark Van Doren (1964)
  • The Eleanor Roosevelt Story (1965)
  • A Continuing Journey (1968)
  • Champion of a Cause: Essays and Addresses on Librarianship (1971)
  • Poetry and Opinion: the Pisan Cantos of Ezra Pound (1974)
  • Riders on the Earth: Essays & Recollections (1978)
  • Letters of Archibald MacLeish, 1907–1982 (1983)
  • Union Pacific (ballet) (1934)
  • Panic (1935)
  • The Fall of the City (1937)
  • Air Raid (1938)
  • Colloquy for the States (1943)
  • The American Story: Ten Broadcasts (1944)
  • The Trojan Horse (1952)
  • This Music Crept By Me on the Waters (1953)
  • J.B. (1958)
  • Three Short Plays: The Secret of Freedom. Air Raid. The Fall of the City. (1961)
  • An Evening's Journey to Conway (1967)
  • Herakles (1967)
  • Scratch (1971)
  • The Great American Fourth of July Parade (1975)
  • Six Plays (1980)

Referencoj

redakti
  1. . Lives of the Poet. The New York Times (August 10, 1986). Alirita December 26, 2007.
  2. Archibald MacLeish, 9th Librarian of Congress 1939-1944. Library of Congress. Alirita 19. juli 2016.
  3. Gustav Blanke: Archibald MacLeish · You, Andrew Marvell. In: Klaus Lubbers (Hrsg.): Die amerikanische Lyrik – Von der Kolonialzeit bis zur Gegenwart. Bagel Verlag, Düsseldorf 1974, ISBN 3-513-02215-8, S. 275.
  4. Gustav Blanke: Archibald MacLeish · You, Andrew Marvell. In: Klaus Lubbers (Hrsg.): Die amerikanische Lyrik – Von der Kolonialzeit bis zur Gegenwart. Bagel Verlag, Düsseldorf 1974, ISBN 3-513-02215-8, S. 277.

Eksteraj ligiloj

redakti