Bocvano

lando en suda Afriko, sen marbordo, apud Respubliko Sud-Afriko, Namibio, Zimbabvo, kaj Zambio
(Alidirektita el Botswana)

Bocvano, signifante "lando de cvanoj," oficiale la Respubliko Botsvano (angle Republic of Botswana, cvane Lafatshe la Botswana), estas stabila lando en la centro de suda Afriko. Ĝi iĝis sendependa ŝtato en 1966, ĝis tiam estis sub Brita protektorato (iama nomo Beĉuanalando).

Respubliko Bocvano
Republic of Botswana
Lafatshe la Botswana

Flago de Bocvano

Blazono de Bocvano

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Fatshe leno la rona
Estu Beata, ĉi tiu Lando Nobla
Nacia devizo: Pula
Pluvo
suverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Gaberono
Oficiala(j) lingvo(j) angla
cvana
Uzata(j) lingvo(j) Cvana

Angla

Plej ofta(j) religio(j) kristanismo
Areo 581 730 km²[1]
- % de akvo 2,6 %
Loĝantaro 2 291 661 (2017, estis 2155784 en 2014)[2]
Loĝdenso 3,71 loĝ./km²
Loĝantoj cvanoj
kalangoj
Vivolongo 50,16 jaroj
Horzono +2
Interreta domajno bw
Landokodo BW
Telefona kodo 267
Plej alta punkto Otse Hill
Plej malalta punkto Limpopo
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Mokgweetsi Masisi
Ĉefministro Mokgweetsi Masisi
Nacia tago 30-a de septembro
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 30-a de septembro 1966
Ekonomio
Valuto bocvana pulao (BWP)
MEP laŭ 2007
– suma $18,72 mlrd
– pokapa $ 14.700
vdr

Nun ĉi tiu estas unu el la politike kaj ekonomie plej stabilaj landoj de Afriko. Ne ekzistas malriĉecon kaj malsaton do multe ol en multaj aliaj landoj en Afriko. La nigra plejo kaj la blanka malplimulto havas relative afablajn rilatojn. Ĝi havas la plej grandan diamanteksportanton en la mondo kaj la plej rapide kreskantan ekonomion en Afriko.[3]

Historio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Politiko redakti

Interna politiko redakti

Ekde sendependeco en 1966 la landon regas la Bocvana Demokrata Partio. Dum la balotado en 2004 ĝi gajnis 44 de la 57 seĝoj. La aliaj seĝoj estis gajnitaj de la ĉefaj kontraŭstaraj partioj Bocvana Nacia Fronto kaj la Bocvana Partio de la Kongreso. De 2007 la Bocvanan Demokratan Partion estras Ian Khama, filo de la unua bocvana prezidento.[3]

Ekstera politiko redakti

Bocvano apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Referencoj redakti

  1. The World Factbook
  2. "Botswana". The World Factbook. Central Intelligence Agency. 2014. Retrieved 16 April 2014.
  3. 3,0 3,1 Bocvano voĉdonas en nacia balotado Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine esperante

Vidu ankaŭ redakti