Kankro (konstelacio)

zodiaka konstelacio en norda ĉiela hemisfero
(Alidirektita el Cancer)

Kankro (latine: Cancer) estas konstelacio de la tera ĉielo kaj de la zodiako.

Kankro
konstelacio • zodiaka konstelacio 
Latina nomo Cancer
(genitiva Cancri)
Mallongigo Cnc
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
LinkoĜemelojMalgranda HundoHidroLeonoMalgranda Leono 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 7h 48m 30s ... 9h 15m 0s
Deklinacio 7° 0' 0" ... 33° 30' 0"
Areo 506 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 31
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 3,5
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -83° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -57° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Marto
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Steloj redakti

Ne estas en tiu konstelacio rimarkinde videblaj steloj: la plej brilaj estas de magnitudo 3 aŭ pli.

Etimologio redakti

La praa sanskrita nomo de ĉi tiu konstelacio estis karka kaj karkata, en la kanara lingvo karkatakakataka, en la tamila lingvo karkatan kaj en la sinhala lingvo kathaca. La poste sekvintaj hindanoj konis ĝin kiel kulira, de la greka Κολουρος (kolojros), vorto originita de Proclus.

Aratus nomis ĝin Καρκινος (karkinos), kion sekvis ankaŭ Hiparko kaj Ptolemeo, la carcinus de la alfonsinaj tabeloj enlatinite el la greka vorto. Eratostenes desvastigis ĝin kiel Καρκινος, Ονοι, και Φατνη: krabo, asino, kaj kribo.

Litoreus (loĝante ĉe marbordo) estas de Manilius kaj Ovid. Astacus kaj Cammars aperas ĉe kelkaj klasikaj aŭtoroj. Nepa estas el de finibus de Cicerono kaj la verkoj de Columella, Plaŭto kaj Varro - ĉiuj signifas krabon, langustonskorpion.

Mitologio redakti

 
Herkulo atakas la Hidron en la marĉoj

Laŭ la helena mitologio Zeŭso amoris kun Alkemo, kiu estis mortema virino. Alkemo naskis Heraklon. Ekde longa tempo Hera deziris venĝi sin kontraŭ sia edzo. Ŝi atendis la taŭgan momenton.

La plenkreskula Herkulo devis plenumi dekdu laborojn. Dum la dua laboro, li batalis kontraŭ la hidro en la marĉoj de Lerno, en Peloponezo. Malfacile aperis la afero ĉar, kiam li fortranĉis unu kapon, alia renaskiĝis. Hera komprenis, ke nun ŝi povas interveni. Ŝi sendis du gigantajn krabojn, kies pinĉiloj ĉirkaŭprenis liajn maleolojn. Sed Herkulo per unu piedbato rompis iliajn karapacojn, kaj daŭre atakis la hidron. Hera do malvenkis, sed pro ĝia kuraĝo, ŝi metis la krabon en la ĉielon.

Nuntempe la Kankro brilas kiel konstelacio proksime de la Hidro, kiu ondulas sube.

Astrologio redakti

Laŭ Okcidenta astrologio, Kankro estas zodiaka signo por naskitoj inter la 21-a de junio kaj la 22-a de julio.[1] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 21-a de julio kaj la 9-a de aŭgusto.[2]

Referencoj redakti

  1. Cancer Definition & Meaning. Alirita 2022-12-01.
  2. Constellations of the zodiac. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2011-01-26.