Carmen Martín Gaite

hispana verkistino (1925-2000)

Carmen Martín Gaite (Salamanko, 8a de decembro 1925Madrido, 23a de julio 2000) estis hispana verkistino, unu de la plej gravaj figuroj de la hispanlingva literaturo de la 20-a jarcento. Ŝi ricevis, inter aliaj, la Premion Princo de Asturio de Beletroj en 1988.

Carmen Martín Gaite
Persona informo
Naskonomo Carmen Martín Gaite
Naskiĝo 8-an de decembro 1925 (1925-12-08)
en Sevilo
Morto 22-an de julio 2000 (2000-07-22) (74-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Familio
Edz(in)o Rafael Sánchez Ferlosio vd
Infanoj Marta Sánchez Martín vd
Profesio
Okupo advokatoverkistoĵurnalistoscenaristotradukisto • eseisto • poeto • verkisto de porinfana literaturo • literaturkritikisto • television writer vd
Laborkampo eseoskribo • kreiva kaj profesia verkado • porjunula literaturo • television screenwriting • tradukoĵurnalismoliteratura kritiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Ŝi edukiĝis en Salamanko en familio klera, liberala kaj riĉa. La patrinflanka familio devenis el Galegio, kaj tio influos kelkajn el la ŝiaj verkoj. La patro evitis religian lernejon kaj li mem instruis siajn filojn hejme. Pro la Hispana Enlanda Milito ŝi ne povis iri al mezlernejo en Madrido, kiel povis fari ŝia fratino Ana, kaj devis studi en porvirina mezlernejo de Salamanko, kie etoso aperos en ŝia romano Entre visillos. Tie estis instruistoj ŝiaj profesoroj kiel Rafael Lapesa kaj Salvador Fernández Ramírez, estontaj membroj de la Real Academia Española, kiuj influis en sia dediĉo al literaturo.[1]

En 1943, ŝi ekstudis Filozofion kaj Beletrojn en la Universitato de Salamanko, kie estis profesoroj ŝiaj Francisco Maldonado, Antonio Tovar, Manuel García Blanco kaj Alonso Zamora Vicente. Ŝi koincidis kun Ignacio Aldecoa kaj Agustín García Calvo, kaj kunlaboris en la revuo Trabajos y días, kie aperis ŝiaj unuaj poeziaĵoj. Ŝi interesiĝis ankaŭ por teatro kaj aktorinis foje. Somere 1946, ŝi per stipendio povis studi en la Universitato de Koimbro, en kiu ŝi plifirmigis sian intereson por la galeg-portugala kulturo. Somere 1948, post gradiĝo, denove per stipendio ŝi studis en la Collège International de Cannes, kie ŝi perfektigis sian nivelon de franca, kaj interesiĝis en siatempa franca literaturo kaj kontaktis kun socio pli malferma ol tiu de la tiama frankisma diktaturo. Samjare, en Madrido ekpreparis doktorigan disertacion pri la galeg-portugalaj kantaroj dum la 13-a jarcento, sed ŝi ne kompletigos ĝin. En Madrido Ignacio Aldecoa enkondukis ŝin en la literatura etoso de anoj de la nomita Generacio de la 50, inter kiuj Medardo Fraile, Alfonso Sastre, Mayrata O'Wisiedo, Jesús Fernández Santos, Rafael Sánchez Ferlosio, Josefina Rodríguez Álvarez kaj Carlos Edmundo de Ory.

Baldaŭ ŝi abandonis la projekton de disertacio kaj dediĉis sin al verkado, kombine kun provizoraj laborpostenoj. En 1953 ŝi ekkunlaboris kun la literatura gazeto Revista Española, kaj oktobro ŝi edziniĝis al la verkisto Rafael Sánchez Ferlosio — filo de verkisto, falangisto kaj eksministro de Franco, Rafael Sánchez Mazas —, kiun ŝi ekkonis en 1950. Postnupte, ili pasigis monatojn en Romo, ĉe la patrinflankaj geavoj de Sánchez Ferlosio, kaj vizitis aliajn italajn urbojn kiel Napolo, Florenco kaj Venecio. Tiukadre ŝi kontaktis kun la tiama itala literaturo, kaj ĉefe Cesare Pavese, Italo Svevo kaj Natalia Ginzburg. En oktobro 1954 naskiĝis ŝia unua filo, Miguel, kiu mortis pro meningito maje sekvajare, estante nur sep-monat-aĝa. Ŝia filino Marta naskiĝis en 1956. Carmen Martín Gaite separiĝis de Sánchez Ferlosio dek kvar jarojn poste, en 1970, kaj ekvivis kun sia filino Marta Sánchez Martín, kiu mortis en 1985 estante nur 29-jaraĝa viktimo de AIDS, kio inspiris ŝian novelon Caperucita en Manhattan.

Printempe 1954 ŝi ricevis la Premion Café Gijón pro sia novelo El balneario. Ŝia plifirmigo kiel novelisto alvenis kun la Premio Nadal kiun ŝi ricevis en januaro 1957 pro sia unua romano, Entre visillos, en kiu ŝi disvolvas apartan inan rolulon nomitan "la chica rara" (la rarulino), kion foje oni aplikis al ŝi mem. La dua estis Ritmo lento, kiu iĝis finalisto de la premio Biblioteca Breve de Narrativa de 1962.[2]

En la 1960-aj jaroj, ŝi iom lasis la fikcion kaj, altirita per historio, dum pli ol dek jaroj ne publikigis novelon. Tiukadre ŝi verkis El proceso de Macanaz: historia de un empapelamiento (1970) pri la hispana politikisto de la 18-a jarcento, Melchor de Macanaz, kaj El conde de Guadalhorce, su época y su labor (1976). Krome ŝi finfine prezentis doktorigan disertacion Lenguaje y estilo amorosos en los textos del siglo XVIII español, la 11an de junio 1972, estante 46-jaraĝa, antaŭ tribunalo komponita de siaj iamaj profesoroj Rafael Lapesa kaj Alonso Zamora Vicente, kun José María Jover kaj Emilio Lorenzo.​ El ĝi oni publikigis en 1973 Usos amorosos del dieciocho en España.[3]

Verkoj redakti

Noveloj kaj romanoj redakti

  • Entre visillos (1958), Premio Nadal 1957
  • Ritmo lento (1963), finalisto de la Premio Biblioteca Breve 1962
  • Retahílas (1974)
  • Fragmentos de interior (1976)
  • El cuarto de atrás (1978), Premio Nacional de Narrativa (Hispanio)
  • Caperucita en Manhattan (1990)
  • Nubosidad variable (1992)
  • La reina de las nieves (1994)
  • Lo raro es vivir (1997)
  • Irse de casa (1998)
  • Los parentescos (2001), nefinita

Kompilaĵoj redakti

  • El balneario (1955). Kun «Los informes», «Un día de libertad» kaj «La chica de abajo».
  • Las ataduras (1960)
  • El castillo de las tres murallas (1981)
  • El pastel del diablo (1985)
  • Dos relatos fantásticos (1986)
  • Dos cuentos maravillosos (2009)

Rakontoj redakti

  • «Un día de libertad» (1953), en Revista Española.
  • «Retirada» (1995), en la antologio Cuentos de este siglo. 30 narradoras contemporáneas.
  • «De su ventana a la mía» (1996), en la antologio Madres e hijas.
  • «La chicas de abajo» (2009), en la antologio Cuentos de amigas.
 
Monumento al Carmen Martín Gaite (decembro 2000), verko de Narcisa Vicente; Plaza de los Bandos, Salamanko.

Eseo redakti

  • El proceso de Macanaz: historia de un empapelamiento (1970)
  • Usos amorosos del dieciocho en España (1973)
  • El conde de Guadalhorce, su época y su labor (1976)
  • Usos amorosos de la Postguerra española (1981)
  • El cuento de nunca acabar (notas sobre la narración, el amor y la mentira) (1983)
  • Desde la ventana: enfoque femenino de la literatura española (1987)
  • Vida cotidiana en tiempos de Goya (kun Natacha Seseña kaj Gonzalo Anes) (1996)

Poezio redakti

  • A rachas (1973)
  • Todo es un cuento roto en Nueva York (1986)
  • Después de todo. Poesía a rachas (1993).
  • Poemas (2001)

Leteraro redakti

Aliaj ĝenroj redakti

  • La búsqueda de interlocutor y otras búsquedas (1974), artikoloj
  • Agua pasada (Artículos, prólogos y discursos) (1993), mikso
  • Esperando el porvenir. Homenaje a Ignacio Aldecoa (1994), prelegoj
  • La hermana pequeña (1999), teatro
  • Cuadernos de todo (2002), taglibro
  • Coto cerrado de mi memoria, eld. de Charo Ruano, Consorcio de Salamanca, 2002
  • Pido la palabra (2002), prelegoj
  • Visión de Nueva York (2005), taglibro
  • Tirando del hilo : (artículos 1949-2000) (2006), artikoloj
  • El libro de la fiebre (2007)
  • La reina de las nieves". Imprescindibles RTVE (2020)

Referencoj redakti

  1. González Couso, David. «Carmen Martín Gaite y su geografía literaria». Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 27an de novembro 2015.
  2. Cremades, Raúl (25a de marto 2013). [critica.cl/literatura/tras-la-huella-literaria-de-carmen-martin-gaite-estudio-biografico-y-aproximacion-didactica «Tras la huella literaria de Carmen Martín Gaite. Estudio biográfico y aproximación didáctica.».] Crítica Cl. Konsultita la 28an de novembro 2015.
  3. Martín Gaite, Carmen (1987). «Usos amorosos del dieciocho en España». Anagrama. ISBN 84-339-0087-0.

Bibliografio redakti

  • «Un lugar llamado Carmen Martín Gaite», (2014) Siruela.
  • Fernández Hoyos, Sonia (2012), Los ensayos de Carmen Martín Gaite, Granada, Tragacanto. Vol 1: La lucidez de leer la Historia. Vol 2: La algarabía de leer el mundo.
  • González Couso, David (2010), Caperucita en Manhattan. Guía de Lectura. Navarra, Cénlit.
  • González Couso, David, (2009). «Carmen Martín Gaite y su geografía literaria». Espéculo. Revista de Estudios Literarios, Madrid, UCM.
  • Cruz Cámara, Nuria (2008). El laberinto intertextual de Carmen Martín Gaite. Newark, Juan de la Cuesta.
  • González Couso, David (2008, 2a eld. 2014). Los perfiles gallegos de Carmen Martín Gaite. Almería, Procompal Publicaciones. Epilogo de Ana María Martín Gaite.
  • González Couso, David (2008). Una propuesta de lectura para Caperucita en Manhattan. Granada, Procompal Publicaciones.
  • González Couso, David (2009), "Alas de libélula. El pastel del diablo, de Carmen Martín Gaite", Moenia. Revista lucense de Lingüística y Literatura.
  • Núñez de la Fuente, Sara: «Estatuas animadas y autómatas en la literatura juvenil de Carmen Martín Gaite y Óscar Esquivias» en Elos. Revista de Literatura Infantil e Xuvenil, n.º 2, 2015; pp. 39-61.
  • Saiz Álvarez, José Manuel kaj Herrero Herrero, Eustasio, eld. (2007). Luz en la quietud. Libro-homenaje a Carmen Martin Gaite. Colección Acqua Libros, 1, Madrid: Ediciones FIEC.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmen Martín Gaite en la hispana Vikipedio.