Ciklameno

plantgenro
(Alidirektita el Cyclamen)

Ciklameno (Cyclamen) estas plantgenro en la subfamilio de la Mirsinoideoj (Myrsinoideae) ene de la familio de la Primolacoj (Primulaceae). Tiu genro konsistas ĉ. 22 specioj, el kiu la plej multaj hejmiĝas en la mediteranea regiono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ciklameno

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Primolacoj Primulaceae
Subfamilio: Myrsinoideae
Genro: Ciklameno Cyclamen
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nur unu specio, la eŭropa ciklameno (Cyclamen purpurascens) hejmas en la Alpoj. La konata potplanto estas la ĉambra ciklameno (Cyclamen persicum), kiu hejmas en Malgranda Azio, de kie ĝi venis en la 17a jarcento al Eŭropo.[1]

Priskribo redakti

Cyclamen-specio estas multjaraj herbaj plantoj, kiuj formas bulboj kiel rezervorganoj. La tigaj folioj estas simplaj kaj ofte havas helajn desegnojn sur la supra surfaco.

Ciklamenojn havas unuopajn florojn sur tigoj, kiuj pendas malsupre. La petalo estas fleksitaj supren. Ilia koloro estas blanka, rozea, ruĝa ĝis purpura.

La kapsulfruktoj turniĝas en la grundon dum la maturiĝo. La kapsuloj malfermiĝas nur, kiam ili estas en la grundo.

 
karto de la disvastigo de Cyclamen-specioj: 1. Cyclamen balearicum, 2. Cyclamen repandum, 3. Cyclamen purpurascens, 4. Cyclamen hederifolium, 5. Cyclamen peloponnesiacum, 6. Cyclamen creticum, 7. Cyclamen graecum, 8. Cyclamen coum, 9. Cyclamen colchicum, 10. Cyclamen parviflorum, Cyclamen abchasicum, 11. Cyclamen elegans, 12. Cyclamen alpinum, Cyclamen intaminatum, Cyclamen cilicium, Cyclamen mirabile, Cyclamen pseudibericum, 13. Cyclamen cyprium, 14. Cyclamen libanoticum, 15. Cyclamen persicum, 16. Cyclamen rohlfsianum, 17. Cyclamen africanum. Plia specio, Cyclamen somalense, hejmiĝas en norda Somalio.
 
Cyclamen purpurascens, ilustraĵo
 
Cyclamen repandum

Sistematiko kaj disvastigo redakti

La Cyclamen-specioj havas arealojn ĉirkaŭ Mediteraneo: Eŭropo, Nordafriko kaj Malgrandazio. La genro Cyclamen konsistas el ĉ. 22 specioj. Jen la subgenroj kun specioj kaj subspecioj, sinonimoj kaj hejmregiono:[2][3]

 
ĉambro-ciklameno Cyclamen-persicum-hibrido

Ornamplantoj redakti

Kelkaj specioj kiel la printempe floranta ciklameno (Cyclamen coum) kaj la aŭtune floranta hederfolia ciklameno (Cyclamen hederifolium) estas vintrorezista en meza Eŭropo. Ambaŭ estas plantitaj en ombraj lokoj en ĝardenoj.[7] La plej konata ciklameno estas la kultivaroj de Cyclamen-persicum-hibridoj. Ili ne toleras froston kaj estas kultivataj kiel ĉambroplanto en malvarmetaj ejoj.

Referencoj redakti

  1. Vidu “Ciklameno" en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. Detala priskribo de la verko: Flaŭro.
  2. Ciklameno en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. (engl.)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Christopher Grey-Wilson: Cyclamen: a guide for gardeners, horticulturists and botanists. 2. Auflage. BT Batsford, London 2002, ISBN 0-7134-8760-7.
  4. Brian Mathew: Genus Cyclamen in Science, Cultivation, Art and Culture. Kew Publishing, Royal Botanic Gardens, Kew 2013, ISBN 978-1-84246-472-4.
  5. Ŝablono:BibISBN
  6. James A. Compton, Alastair Culham: New combinations in Cyclamen subgenus Psilanthum. In: Cyclamen, Journal of the Cyclamen Society. Band 27, Nr. 2, 2003, S. 70–72.
  7. Bernd Hertle, Peter Kiermeier, Marion Nickig: Gartenblumen. Das große GU PraxisHandbuch. Gräfe und Unzer, München 2008, ISBN 978-3-8338-0704-6, 248 (Ŝablono:Google Buch).

Literaturo redakti

  • Chris Yesson, Alastair Culham: A phyloclimatic study of Cyclamen. In: BMC evolutionary biology. Band 6, Nr. 72, 2006, S. 1–23,

Eksteraj ligiloj redakti