Dávid Ney (pli juna)
Dávid NEY (pli juna) [nej], laŭ hungare kutima sinsekvo ifj. Ney Dávid estis hungara operkantisto (tenoro). Lia parenco estis Dávid Ney, lia frato estis Tibor Ney, lia edzino estis Ibolya Darvas.
Dávid Ney (pli juna) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ney Dávid |
Naskiĝo | la 18-an de septembro 1905 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 1-an de junio 1945 en Gunskirchen (Germanio) |
Mortokialo | Tifo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Ibolya Darvas |
Parencoj | Dávid Ney (avo) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto aktoro |
Ney Dávid [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de junio 1945 en Gunskirchen (Germanio).
Biografio
redaktiNey Dávid frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1926. Li estis aktoro de Teatro Magyar unu jaron, poste li lernis en la Muzikakademio. En 1929 li havis stipendion de Reĝa Operejo de Budapeŝto, en la sekva jaro li estis membro de la Operejo. En 1939 la Operejo forigis lin pro la kontraŭjudaj leĝoj, li rajtis kantadi nur antaŭ juda publiko kaj en sinagogoj. En 1944 li estis trudlaboristo en nazia Germanio, kie jam post la bataladoj li mortis.
El lia repertuaro
redakti- Richard Wagner:
- Die Walküre — Siegmund (debuto, 1929)
- Die Meistersinger von Nürnberg — Walther von Stolzing
- Der Fliegende Holländer — Erik
- Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg — Heinrich
- Tristan und Isolde — Melot
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Borsa
- Aida – heroldo
- Il Trovatore – Ruíz
- Léo Delibes: Lakmé —
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly — Jamadori
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor – Normann
- Don Pasquale – notario
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Nathaniel
- Beethoven: Fidelio — Florestan
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci — unua kamparano
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-01-17 per la retarkivo Wayback Machine