Diskuto:Eŭropo

Latest comment: antaŭ 10 monatoj by RG72 in topic Kosovo

Laŭ mia opinio la nomo "Ukrainio" pli taŭgas ol "Ukrajno".

Laŭ Google:

 796 Ukrainio
 134 Ukrajno

--Andreas SCHLAPSI


Ŝajnas, ke multaj homoj uzas la nomon Britain por la Unuiĝinta Regno. Ĉu ni povas aŭ devas ligi "Britio" kaj "Unuiĝinta Regno" iamaniere? -Werner Moeller


Laŭ Google:

  1530 Britio
     6 Unuiĝinta Regno

Tial, Unuiĝinta Regno devas esti alidirekto al Britio.

"Britio" klare inkluzivas ne nur Anglion, Kimrion kaj Skotlandon de la ĉefa insulo, sed ankaŭ Nordan Irlandon. Vidu: http://www.mintex.demon.co.uk/espinfo/uk/espuk_eo.htm

--Stefano KALB


Mi ne komprenas kial vi uzas la vorton: "prezidento" anstataŭ: prezidanto (Respublikestro) bv. kontroli ekz. Reta Vortaro Vito Redsky - Pollando

Saluton Vito! Laŭ mi la vorto prezidento estas tute taŭga, simile kiel studento anstataŭ studanto. En PIV la vorto ankaŭ ekzistas. Eble precizigu, kial vi malŝatas tiun ĉi vorton. Amike, Unukorno

Kazaĥstano kvankam menciitas en teksto, en la mapo ĝi forestas. Mapo ŝanĝendas. — Wolliger Mensch 04:28, 5. Mar 2007 (UTC)

Ne EŭropEo redakti

Gravas emfazi, ĉar oni facile povas erari surbaze de influo de kelkaj naciaj lingvoj

El Impresoj de svedoj, vojaĝantaj en Rusujo, Lingvo Internacia, provnumero, decembro 1895 [1]

"Mi ne havis tian timon. Tamen, mi devas konfesi, – se mi sincere parolas, – ke mi ne iris al la rusoj kiel al amikoj; mi iris Rusujon por ekvidi, mi pensis, popolon, kiu dank’ al ĝia ankoraŭ iom barbara kaj haltigita stato devas esti interesanta por mi, okcidenta eŭropEano kaj, kvazaŭ ano de unu el la plej kultivitaj nacioj de l’ mondo."

Sj1mor (diskuto) 09:25, 15 nov. 2022 (UTC)Reply

Tabelo pri landoj kaj valutoj redakti

La landoj (fakte teritorioj) de valuto Eŭro en la koncerna tabelo pri valutojj nun listiĝas en la jena sinsekvo

  Andoro,   Kosovo,   Monako,   Montenegro,   San-Marino,    Vatikanurbo,   Eŭropa Unio,   Germanio,   Aŭstrio,   Hispanio,   Portugalio,   Francio,   Italio,   Irlando,   Luksemburgo,   Nederlando,   Belgio,   Grekio,   Finnlando,   Estonio,   Litovio,   Slovenio,   Slovakio,   Kipro,   Malto,   Latvio,   Kroatio

Laŭ kiu stranga ordigo estas tiu sinsekvo?? Oni povas toleri, ke la teritorio   Eŭropa Unio iom malprecize enestas en tiu listo, sed krome la listigo nek estas kronologia nek alfabeta. Mi proponas alfabetigon, inkluzive de EU tiam temas pri

  Andoro,   Aŭstrio,   Belgio,   Estonio,   Eŭropa Unio,   Finnlando,   Francio,   Germanio,   Grekio,   Hispanio,   Irlando,   Italio,   Kipro,   Kosovo,   Kroatio,   Latvio,   Litovio,   Luksemburgo,   Malto,   Monako,   Montenegro,   Nederlando,   Portugalio,   San-Marino,   Slovakio,   Slovenio,    Vatikanurbo. ThomasPusch (diskuto) 03:23, 9 jun. 2023 (UTC)Reply

Kosovo redakti

Ĉu indus listigi inter la landoj de Eŭropo ankaŭ Kosovon, kiu ne estas agnoskita eĉ de ĉiuj ŝtatoj de Eŭropo, sen paroli pri la mondo ĝenerale, nek estas membro de UN? RG72 (diskuto) 05:02, 9 jun. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Eŭropo".