Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-21-jaruloj

La Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-21-jaruloj (angle UEFA UNDER21 Championship) estas futbala turniro kiu okazas ĉiun duan jaron en iu Eŭropa lando, kaj partoprenas ĉiuj eŭropaj naciaj futbal-teamoj de viroj sub 21 jaroj, kiuj sukcesis kvalifikiĝi. La eventon ekde la jaro 1978 organizas la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj, mallonge UEFA, sed antaŭe de 1972 ĝis 1976 jam okazis simila Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-23-jaruloj, kies daŭrigo estas la nuna ĉampionado de futbalistoj sub-21-jaraj. Ĉiun kvaran jaron la ĉampionado samtempe estas la eŭropa kvalifikiga turniro por samspeca konkurso de la Someraj Olimpikoj. Ĝis la jaro 2006 la turnira finfazo okazis en para jaro, ekde la sekva jaro, de 2007, la finfazo estas okazigata en malpara jaro. Laŭ la stato de majo 2013, la plej sukcesa teamo estis tiu de Italio, kiu ĉampionis kvinfoje, kaj la aktuala ĉamipiono de 2011 estas la teamo de Hispanio.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-21-jaruloj
Pokala trofeo por la ĉampiona teamo.
Pokala trofeo por la ĉampiona teamo.
internacia futbala konkurso inter naciaj teamoj
futbala konkurso • eŭropa ĉampionkonkurso
Komenco 1972 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La ĉampionado de 2013 okazas inter la 5-a kaj 18-a de junio de tiu jaro en Israelo, kies nacia teamo de sub-21-jaruloj (kun Armenio, Azerbajĝano, Kazaĥio, Kipro, Rusio kaj Turkio unu el 7 naciaj asocioj de futbalo, kies landa teritorio parte aŭ tute situas en Azio, sed kiuj preferas konkursi en la eŭropa, ne la azia ĉampionadoj).

Historia superrigardo redakti

Jaro Gastiganta lando Finalaj teamoj Rezulto laŭ goloj
2025 Slovakio
2023 Kartvelio
2021 Hungario-Slovenio
2019 Italio-San-Marino
2017 Pollando
2013-2015   Ĉeĥio
2012-2013   Israelo
2009-2011   Danio   Hispanio    Svislando 2-0
2007-2009   Svedio   Germanio   Anglio 4-0
2006-2007   Nederlando   Nederlando   Serbio 4-1
2004-2006   Portugalio   Nederlando   Ukrainio 3-0
2002-2004   Germanio   Italio   Serbio kaj Montenegro 3-0
2000-2002    Svislando   Francio   Ĉeĥio 0-0 (Ĉeĥio post penalado)
1998-2000   Slovakio   Italio   Ĉeĥio 2-1
1996-1998   Rumanio   Grekio   Hispanio 0-1
1994-1996   Hispanio   Italio   Hispanio 1-1 (Italio post penalado)
1992-1994   Francio   Italio   Portugalio 1-0 (post plilongigo)
1990-1992   Italio
  Svedio
  Svedio
  Italio
2-0
1-0
1988-1990   Jugoslavio
  Sovetunio
  Sovetunio
  Jugoslavio
2-4
3-1
1986-1988   Grekio
  Francio
  Francio
  Grekio
0-0
3-0
1984-1986   Italio
  Hispanio
  Hispanio
  Italio
2-1
2-1 (post penalado)
1982-1984   Hispanio
  Anglio
  Anglio
  Hispanio
0-1
2-0
1980-1982   Anglio
  Okcidenta Germanio
  Okcidenta Germanio
  Anglio
3-1
3-2
1978-1980   Orienta Germanio
  Sovetunio
  Sovetunio
  Orienta Germanio
0-0
1-0
1976-1978   Orienta Germanio
  Jugoslavio
  Jugoslavio
  Orienta Germanio
0-1
4-4