Ebonacoj

(Alidirektita el Ebenaceae)

La ebonacoj[2] (latine Ebenaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj ĉirkaŭ 750 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas diospiro[4], kies malnova sinonimo estas ebono[2] (Ebenum).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ebonacoj
Kakinoko (Diospyros kaki), arbo kun maturaj fruktoj
Kakinoko (Diospyros kaki),
arbo kun maturaj fruktoj
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: ebonacoj Ebenaceae
Gürke [1]
diospiro Diospyros
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plej konata genro estas la tipa genro, diospiro ankaŭ nomata ebonarbo (Diospyros), kiu hejmas plejparte en la tropikoj de orienta Azio kaj Afriko kun ĉirkaŭ 725 specioj.

Priskribo redakti

 
ilustraĵo de lotusdiospiro (Diospyros lotus)
 
kakinoko (Diospyros kaki)
 
ilustraĵo de Diospyros blancoi

Vegetativaj karakterizaĵoj redakti

La ebonacoj estas lignaj plantoj: plej ofte arboj, kelkfoje arbustoj. La ekstera ŝelo de la trunko, la radikoj kaj ofte ankaŭ la branĉoj estas nigraj; ankaŭ la sekaj folioj fariĝas nigraj. La interna flanko de la arboŝelo estas flava. La durligno havas tipe nigra koloro. Kelkaj specioj havas branĉojn, kiuj finiĝas en akraj pintoj.

La folioj estas plej ofte alterne kaj duvicaj, malofte kontraŭstaras; ili estas gladrandaj kaj havas malhelaj glandoj je la supra folisurfaco. Stipuloj mankas.

 
persimono aŭ Virginia diospiro (Diospyros virginiana): floroj

Generativaj karakterizaĵoj redakti

La floroj estas kelkfoje duseksaj; plej ofte ili estas unuseksaj, tiuj specioj estas dioikaj. La viraj floroj staras malofte solaj aŭ en malgrandaj grupoj. Plej ofte ili staras en cumoj. La inaj floroj staras plej ofte unuope en la foliakseloj. La radioforme simetriaj tri- ĝis sepnombraj floroj havas duoblan perianton. La tri ĝis sep sepaloj estas kunkreskintaj. La tri ĝis sep petaloj estas kunkreskintaj kaj la florkorono estas tordita. En viraj kaj inaj floroj estas unu, du aŭ pluraj cirkloj kun entute tri ĝis 28 anteroj. La filamentoj estas liberaj aŭ duope kunkreskintaj. En viraj floroj gineceo povas ekzisti rudimente aŭ ĝi tute mankas. Di ĝis kvin (malofte ĝis 16) karpeloj estas kunkreskintaj alepigea aŭ hipogea sinkarpa ovario kun same multaj kameroj kiel karpeloj. Po ovario estas plej ofte nur unu aŭ pli malofte du ovoloj. La inaj floroj povas enteni rudementan stamenon. Du ĝis ok pistiloj estas liberaj aŭ nur je la bazo kunkreskintaj kunsimpla aŭ duloba stigmo.

Kelkaj specioj havas manĝeblajn, grandajn, pli aŭ malpli karnecajn berojn, kiuj entenas nur malmultajn semojn. La ofte ĝis la fruktmaturiĝo pligrandiĝintaj sepaloj estas bone videblaj sur la frukto. La ruĝece ĝis nigraj semoj havas oleajn endospermojn.

Uzado redakti

Kelkaj specioj liveras valoran lignon. La diversaj tipoj de ebono estas ĝenerale nigraj, sed estas ankaŭ ebonoj kun helaj strioj (ekz. D.celebica).

Ekzistas pluraj gravaj manĝeblaj fruktoj. Plej grava estas la kakinoko (D.kaki).

 
fosilio de frukto de Royena graeca.

Disvastigado redakti

La familio originis en okcidenta Gondvano.

La plimulto de la specioj kreskas en la tropikoj, sed kelkaj specioj ankaŭ kreskas ĝis moderaj klimatoj. La disvastigejo estas tuttropika kun la disvastigcentro en Hindujo-Malajujo.

Taksonomio redakti

La plantfamilio ebonacoj (Ebenaceae) estis unuafoje priskribita en 1891 fare de Robert Louis August Maximilian Gürke en Die Natürlichen Pflanzenfamilien, 4(1), p. 153. tipogenro estas Ebenus Kuntze, aŭ Ebono en Esperanto. Hodiaŭ ĝi estas sinonimo de Diospyros L. (Diospiro en Esperanto).

La vorto jam ekzistis en la latina (ebenus), en la antikva greka (ἔβενος ebenos) kaj en la hebrea (håvnîm); verŝajne la plej antikva formo estas en la egipta (hbny). La antikva vorto celis ja nigran lignon de tropika arbo, sed eble ne precize la lignon de ebonarbo.

Sinonimoj por „Ebenaceae Gürke“ estas: Diospyraceae Vest, Guaiacanaceae Juss., nom. illeg., Lissocarpaceae Gilg. La familio Ebonacoj estis pli frue en la ordo „Ebenaloj Engler“. Hodiaŭ ĝi apartenis al la ordo Erikaloj. La plej proksimaj parencoj estas la primolacoj (Primulaceae).

La ebonacoj dividiĝas en du subfamiliojn kun sume 3 ĝis 6 genroj kaj ĉ. 500 specioj:[5]

  • Lissocarpoideae Wallnöfer: hipogea ovario kaj tre malvasta korontubo, kun nur unu genro:
    • Lissocarpa Benth.: ok specioj en la tropika Sudameriko.
  • Ebenoideae Thorne & Reveal: epigea ovario kun ĉ. tri genroj:
    • Diospyros L., Diospiro aŭ Ebonarbo (sinonimoj: Cargillia R.Br., Cavanillea Desr., Ebenus Kuntze, Embryopteris Gaertn., Guaiacana Duhamel, Idesia Scop., Maba J.R.Forst. & G.Forst., Mabola Raf., Macreightia A.DC., Noltia Thonn., Paralea Aubl., Pimia Seem., Rhaphidanthe Hiern ex Gürke, Ropourea Aubl.,, Tetraclis Hiern) tutmonde, kun ĉ. 500 specioj plejparte tropikaj (kelkaj ankaŭ en moderaj klimatoj).[6][7] [8]
    • Euclea L.: kun 12 ĝi 20 specioj, indiĝenaj en Afriko, Araba Duoninsulo, Sokotro kaj Komoroj.
    • Royena L.: ofte taksata sinonimo de Diospyros[9]), hejmanta en Afriko kun la centro en Sudafriko.

Laŭ WFO kaj TPL redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[10]:

Fontoj redakti

  • Die Familie der Ebenaceae bei der APWebsite. (Abschnitt Systematik und Beschreibung)
  • Die Familie der Ebenaceae bei DELTA. Arkivigite je 2021-01-05 per la retarkivo Wayback Machine (englisch)
  • James E. Eckenwalder: Ebenaceae in der Flora of North America, Volume 8, S. 247: Online. (Abschnitt Beschreibung)
  • Shugang Li, Michael G. Gilbert & Frank White: Ebenaceae in der Flora of China, Volume 15, S. 215: Online. (Abschnitt Beschreibung)
  • Bruno Wallnöfer: A revision of Lissocarpa Benth. (Ebenaceae subfam. Lissocarpoideeae (Gilg in Engler) B. Walln.), in Annalen des Naturhistorischen Museums in Wien, Serie B, 2004, 105, S. 515-564.
  • Bruno Wallnöfer: Ebenaceae, in: O. Hokche, P. E. Berry & O. Huber (Herausgeber): Nuevo Catálogo de la Flora Vascular de Venezuela, 2008, S. 356-357.
  • Sutee Duangjai, Bruno Wallnöfer, Rosabelle Samuel, Jérôme Munzinger & Mark W. Chase: Generic delimitation and relationships in Ebenaceae sensu lato: evidence from six plastid DNA regions., in American Journal of Botany, 93 (12), 2006, S. 1808-1827: Online. Arkivigite je 2008-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
  • Anke Geeraerts, Joost A. M. Raeymaekers, S. Vinckier, A. Pletsers, E. Smets & S. Huysmans: Systematic palynology in Ebenaceae with focus on Ebenoideae: Morphological diversity and character evolution, in Review of Palaeobotany and Palynology, Volume 153, Issues 3-4, 2009, S. 336-353.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Ebenaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 ebono en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Ebenaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2020-06-17.
  4. 4,0 4,1 diospiro en PIV ĉe vortaro.net
  5. Ebonacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  6. Bruno Wallnöfer: A revision of neotropical Diospyros (Ebenaceae): part 1, en Annalen des Naturhistorischen Museums in Wien, Serie B, 108, 2007, S. 207-247.
  7. Bruno Wallnöfer: A revision of neotropical Diospyros (Ebenaceae): part 2, en Annalen des Naturhistorischen Museums in Wien, Serie B, 2009, 110. S. 173-211.
  8. Sutee Duangjai, Rosabelle Samuel, Jérôme Munzinger, Felix Forest, Bruno Wallnöfer, Michael J. H. Barfuss, Gunter Fischer & Mark W. Chase: A multi-locus plastid phylogenetic analysis of the pantropical genus Diospyros (Ebenaceae), with an emphasis on the radiation and biogeographic origins of the New Caledonian endemic species., en Molecular Phylogenetics and Evolution, 52, Issue 3, 2009, S. 602-620.
  9. Sutee Duangjai, Bruno Wallnöfer, Rosabelle Samuela, Jérôme Munzinger & Mark W. Chase: Generic delimitation and relationships in Ebenaceae sensu lato: evidence from six plastid DNA regions., en American Journal of Botany, 93 (12), 2006, S. 1808-1827: Online. Arkivigite je 2008-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets