Eliro (historia evento)

biblia epizodo
(Alidirektita el Eliro (Historia Evento))

Eliro (Historia Evento) (greke Ἔξοδος, Eksodos, hebree יציאת מצרים, Jeciat Micrajim signifante Eliro el Egipto) estas la precipa historia evento priskribita en la biblia samnoma libro.

Laŭ la rakonto, la Judoj, kiu sklave setladis en Egiptio eliris tra la Sinaja duoninsulo, en la direkton de Kanaano, gvidate de Moseo. Tiu liberiĝo estas memorata en la rito de la Pesaĥo (pasado, pasko).

La plejparto de studuloj hodiaŭ dubas pri la historia naturo de la rakonto pri la Eliro. [1][2][3] Kvankam, iuj akceptas la teorion de la tradicia interpreto, konatan kiel "Teorio de la Eliro Malfrua", kiu datas la eventon ĉirkaŭ la dua duono de la -13-a jarcento (-1250 al -1200), dum la regado de faraono Ramseso la 2-a aŭ de lia posteulo Merenptah. La tieldirita “Teorio de la Eliro Frua” proponas, male, daton pli antikvan kaj rekondukeblan al du malsamaj historiaj eventoj: la hipotezo Hyksos, laŭ kiu la hebreoj koincidus kun la dominado de Hyksos kaj estis forigitaj de Egiptio de Ahmozo (ĉirkaŭ -1550 al -1525), kaj la hipotezo vulkana, laŭ kiu la judoj eliris el Egipto je la tempo de la mediaj kaj sociaj malordigoj kaŭzataj de la vulkano TheraSantorino (-1630), dum la regno de Ahmozo. Tamen tiu lasta hipotezo perdis kredeblecon en tiuj lastaj tempoj. Rezistas, tamen, en la malfrua kaj frua hipotezo, la “migra supozo”: spontane kaj pace la judoj forlasis la Nilan Delton direktiĝantaj al Kanaano.

Historiaj fontoj redakti

La precipa, kaj preskaŭ sola, historia fonto rilate tiun eventon estas la biblia rakonto de la Eliro. Laŭ la tradicia dokumenta hipotezo, la teksto estis definitive redaktita, same kiel la aliaj libroj de la ToraoPentateŭko, ĉe la epoko de la reveno en la Reĝlandon de Judujo de la deportitoj de la Babilona ekzilo (-597 al -539) sur bazoj, libraj kaj voĉtradiciaj, antaŭaj: la Javeista fonto (J) reiranta al -1000, la Eloista fonto (E) malfrua, datebla al -800, la tieldirita sacerdota fonto (P) eĉ pli malfrua ĉar dateblas ĉe la definitiva redakto, en la -5-a jarcento. La diversaj fontoj, parte harmoniigitaj en la nuna libro-Eliro, montras iujn signifajn malakordojn.

Sed multaj ne taksas la Eliran libron kiel fidela kaj preciza historia rakonto. Inter la kialoj:

  • la diversaj fontoj malfruas plurjarcente rilate la supozitaj eventoj. Laŭ tiu tempopaso la memoro pri la eventoj estis transdonita precipe laŭbuŝe kun kompreneblaj distordoj, ampleksigoj, troigoj;
  • samkiel aliaj bibliaj libroj, la historiaj eventoj rakontitaj havas kleran kaj precizan teologian, nehistorian celon: evidentigi la potencon de Dio kaj lia subteno de la elektita popolo.

La eksterbibliaj historiaj fontoj ne rekte helpas certigifalsi la rakontaĵojn. Jen la libraj elementoj de la okazintaĵoj:

  • la dateno laŭ kiu la faraono Ramseso la 2-a konstruigis la urbon Pi-Ramses kaj pligrandigi Pitom, menciatajn en la Eliro-libro;
  • la steleo de Merenptah (de la fino de la -13-a jarcento), kiu atestas setlaĵon, najbare de la tero Kanaano, de popolo nomata ysrỉr, kutime interpretita de historiistoj kaj bibliistoj kiel “'Izraelo';
  • la pariruso papiro de Ipuŭer, diverse datebla inter la -19-a kaj -13-a jarcento, kiu atentigas pri naturaj kaj sociaj similaj al plagoj;
  • arkeologiaj elsfosaĵoj [4] almetis al evidento spurojn de perforta detruado en iuj kanaanaj urboj proksimume dateblaj inter la jaroj -1250 al -1150, agordigeblaj kun la informoj pri la konkeroj de Josuo priskribitaj en la samnoma libro: Betel, Debir (Tell Beit Mirsim), Eglon (Tell el-Hesi), Hazor, Lachis, Meghiddo;
  • kromaj arkeologiaj elfosaĵoj [5] rimarkigis la ekziston de ĉirkaŭ 250 kamparaj malgrandaj komunumoj senfortikaĵaj setliĝintaj en la monta regiono de Kanaano en tiuj jaroj.

Biblia rakontaro redakti

La informa rakontaro povas esti tiel listigitaj:

  • Jozefo, nomumita vicreĝo, invitas la patron Jakobo (ankaŭ nomata Izraelo) kaj siajn fratojn setliĝi en la tero de Gosen (Biblio) (Gn 45,9-10);
  • La posteuloj de Jakobo, la filoj de Izraelo, loĝas en Egiptujo kaj pace prosperas dum 400 jaroj (Rea 7,6), kie la cifero ne havas historia-kronologian valoron sed nedetalan periodon, kiel okazas ankaŭ aliloke pro la cifero 40;
  • La faraono sklavigas judojn pro timo de ilia kreskanta nombro, ilin devigante konstrui la urbojn Pitom kaj Pi-Ramses (El 1, 15-17); ĉar ili nombre daŭrigas kreski, li ordonas la mortigon de la unuenaskitoj;
  • naskiĝas infano Moseo, li estas forlasita de la patrino sur la rivero Nilo por savi al li la vivon. Li estas trovita kaj adoptita de la filino de faraono kaj edukita en la reĝa kortego. Kreskinte, li mortigas egiptanon kiu estis batanta judon kaj forfuĝas el Egiptio en la direkto de Madian. Ĉi tie Dio al li parolas el la brulanta arbetaĵo kaj al li ordonas liberigi la judojn (El 2-3);
  • Moseo, akompanata de sia frato Aaron, iras plurfoje ĉe la novan faraonon (la antaŭa jam mortis) (El 2,23) por peti la liberigon de la juda popolo. La faraono rifuzas plurfoje kaj Dio frapas Egipton per la dek plagoj (El 2,5-11);
  • ĉe la fino de la lasta plago, la faraono permesas al la hebreoj forlasi Egipton. Moseo kaj izraelidoj foriras kaj surkampiĝas ĉe la Skirpa Maro tradicie tradukita per Ruĝa Maro. La faraono tamen tuj poste pentas pri la permeso kaj ilin postkuras kun tuta sia armeo (El 13-14);
  • Dio pere de Moseo mirakle malfermigas la akvojn de la maro, kaj la juda popolo ĝin trairas paŝante sur la sekigita fundo. Tuj post la trairado, la maro fermiĝas, mortigante ĉiujn egiptajn soldatojn (El 14);
  • La juda popolo vagas en la dezerto kie mirakle estas vivtenata de Dio kiu provizas laŭokaze akvon fontantan el roko, koturnan svarmon, kaj precipe ĉiutagan manaon;
  • Post 40 jara (simbola cifero) vagado en la dezerto, fine la judoj trairas la riveron Jordano kaj eniras Kanaanon.

Datado kaj identigado de la faraonoj redakti

La datado de la eventoj rilataj al la Eliro kaj la aneksita identigado de la faraonoj referitaj estas hipotezaj ĉar la libro Eliro ne liveras historiajn referencojn klarajn kaj precizajn. La libro enscenejigas du apartajn faraonojn, ambaŭ anonimajn;

  • la unua (“kiu ne konis Jozefon” - 1,9) responsas pri redukto al la sklava stato de judoj kaj pri la ordono mortigi la unuenaskitojn, kies filino trovis kaj kreskigis Moseon. Tiu reganto estas kutime indikata kiel la “opresa faraono”;
  • la dua (2,23) estas kiu kondute koliziis kun maturiĝinta Moseo kaj kies rifuzo permesi la foriĝon de la juda popolo altiris sur Egiptujon la dek plagojn. Tiu ĉi estas difinita la “Elira faraono”.

Ekde la antikvaj tempoj estis proponitaj diversaj identecoj por la faraonoj kaj la atento firmiĝis precipe sur la faraono de la Eliro antagonisto de Moseo, do sur Ramseso la 2-a. Tiel pensis Herodoto, Diodoro Sicilia, Eŭsebio el Cezareo, ktp.

La teoria ke la judoj estis identigeblaj kun la Hyksos forigitaj el Egipto de la faraono Ahmozo (ĉ. 1550-1525) estas kredita ĉe la aliĝantoj al la teorio de la Frua Eliro. Tiu estis kredita inter la Ekleziaj Patroj de la unuaj jarcentoj, kun la escepto de Eŭsebio de Cezareo, kaj priskribata de Herodoto kaj Jozefo Flavio.

La plejgranda parto de la modernaj studuloj kaj ekzegezistoj [6] orientiĝas, male, identigi la faraonon de la “opreso” kun Ramseso la 2-a (ĉirkaŭ -1279 al -1212) pro tio ke tiu faraono konstruigis la urbojn en kiuj punlaboriste estis okupitaj la sklavigitaj judoj, nome Pitom kaj Pi-Ramses.

Ebla datado estas deduktebla el 1 Regoj 6,1, el kiu alvenas informo ke, la konstruo de la templo de Salomono, komencita en la kvara jaro (eble en -968), okazis 480 jarojn post la eliro de Izraelidoj el Egipto. Tiu aludo reirus al -1448, nome el la epoko de Tutmoso la 3-a, kaj plifortikigas la teorion de la Frua Eliro. Tamen tiu jaro ne konsiderindas kiel historia dateno, sed kiel nura erudiciula kaj malfrua kalkulo kiu baziĝas sur la sacerdotoj ŝarĝitaj ekde Aaron ĝis Zadok, obligita per 40, la tradicia daŭro de generacio. [7]

Kaŭzo de la foriĝo redakti

a) Fuĝo el opresado.

Estas la kaŭzo elmontrita de la libro mem: la popolo forlasis Egiption por sin liberigi el la sklava kondiĉo.

b) Forigitaj de la egiptanoj same kiel la Hyksos.

La judoj kaj Hyksos estis ambaŭ forpelitaj de Egiptujo kiam la faraonoj reakiris kontrolon de la lando de la Hyksos. (Hyksos estis ŝemida popolo, kiel la judoj, invadis Egiption ĉirkaŭ la jaro -l700, establante sian ĉefurbon en Avaris, en la Malalta Egipto, kie ili regadis ĝis kiam faraono Ahmozo sukcesis rekonkeri, el la Alta Egipto, la Malaltan.)

Tiu hipotezo Hyksos havas originojn antikvajn: la unua kiu identigis judojn kun Hyksos estis Herodoto, en la -5-a jarcento, reprenita poste de Jozefo Flavio kaj de kelkaj Ekleziaj Patroj, sed oni rimarkigas ke judoj en la egipta lando havis ne regan postenon sed nur duarangan, kiu diferencas de la pozicio de la patriarko Jozefo.

c) Paca elmigro.

Laŭ iuj historiistoj, la Eliro estis movtema metaforo por ŝanĝo de politika aparteno al iu regiono aŭ urbo aŭ socia grupo kaj, do, ankaŭ de lando, rilate al la uzo de la vortoj shē't (eliro) kaj yāshā' "eliri").[8] La esprimo, tial, Eliro signifus “fino de la egiptia regado” en Kanaano, evento vere historia okazinta dum la transiro de la Bronzepoka kolapso, kiam Egiptio perdis ĝian potencon de Kanaano.

Iom post iom, tamen, perdiĝus la reala signifo de la metaforo kaj al ĝi oni atribuis tiun tradicion ĉirkaŭ la fino de la -8-a jarcento, kiam disvastiĝis la asiria praktiko deporti signifan proporcion de la gento el unu regiono al alia, kaj kiam subpuŝe de invadantaj popoloj eliris el la norda izraela regno serĉantoj de rifuĝo en la direkto de la suda regno de Judujo. Ja, la unuaj atestaĵoj pri la nova signifo de la vorto troviĝas ĝuste en la lingvaĵo de la popolo de Izraela reĝlando antaŭenpuŝita de la asiria premo.

La nova formulo estus poste retroaktive aplikita al pasintaj rakontaĵoj pri la transmigrado inter la duoninsulo Sinaja kaj la Delto de Nilo, kuniĝis al la rakontaĵoj pri la grupoj de Habiru servantoj de Ramseso la 2-a krei la “historio” de le Eliro. Tiu legado pri la Eliraj eventoj helpus kompreni la kialojn de la multaj ekscesoj agantaj kiel mitoj en la Eliro mem.

Personoj forfuĝantaj redakti

Laŭ Eliro (12,37), la nombro de judoj forfuĝintaj kaj longatempe restantaj en la dezerto estis formita de 600.000 (hebree “elef”) viroj, al kiuj necesas aldoni virinojn kaj infanojn. Kune kun tiu amaso la teksto (12,37) la teksto mencias “ankaŭ granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, (kaj da ŝafoj kaj bovoj tre granda brutaro)” [1], identigeblaj kiel homoj nejudaj (eble egiptanoj aŭ iam enmigrintoj. Se tio veras, la popolo devis atingi la 5 aŭ 6 milionojn da homoj. Historia subteno por tia granda migrado ne estis malkovrita.

Iuj proponis, ke la rakonton estis influita per aparta epopeo, ke la vorto “elef” estas koruptita, aŭ ke la termino “elef” tie signifis “familion” aŭ “klanon”, anstataŭ la ciferon "mil". Do forfuĝis 600 familiajn klanojn, kiuj kune formos tutan nombron de 50-100 miloj individuoj.[9]

La dek plagoj redakti

Pri la senco kaj historieco de tiuj plagoj oni vidu artikolon Dek plagoj de Egiptujo.

La antikva hieroglifa papiruso Ipuwer havas lamentoj, kiuj dokumentas politikan fragmentadon, malabundon, malordon kaj profanadon de temploj. Tiuj reprenas la samajn temojn kiel Eliro, do eble estis la origino de la rakonto. Tiu papiruso estis ekzamenita en 1909, kaj estis datita al la epoko de 12-a dinastio, nome al la periodo de -2200 al -2050.

La transiro de la maro redakti

Teme, la transiro de la Ruĝa Maro (aŭ Scirpa Maro, aŭ Skirpa Maro) (14,15-31) aludas al la potenca triumfo de la "dia helpo" super la maro kaj super la kaoso, kiu, laŭ la biblia pensado, estas reprezentata ĝuste de la maro[10]. Tamen ne necesas demitigi la rakonton ĝis negi la tutan historian valoron, ĉar ĝia nuklea historio povas kunvivadi kun la epopeca ekzaltigo.

Jen la signifajn malsamaĵojn inter la diversaj fontoj de la rakonto pri la efektiva amplekso de la miraklo:

  • la tradicio Javeista (J), pli antikva ol la aliaj, ŝajnas allasi ke la okazintaĵo okazas ankaŭ per naturaj fortoj. La maro ne estas abrupte “dividita” kaj Moseo estas seninflua. La egiptanoj ruiniĝitaj ĉar enkotigitaj kaj kovritaj de la akvoj, ne estas la tuta armeo;
  • la sacerdota tradicio (P), pli ĵusa ol la aliaj, ampleksigas la miraklan aspekton kaj substrekas la centran rolon de Moseo. La egiptanoj mortigitaj estas la tuta armeo kaj la faraono.

Spuroj de javeista kaj sacerdota versioj videblas en 14,21 2 kaj en 14,24-25.

Kiu maro? redakti

La Elira (13,18) asertas ke, la juda popolo, elirante el Egiptio, direktiĝis al Yam-Suf, nome al “skirpa maro”. La identigo pri tiu maro ne estas certa: skirpoj ĉeestas en ĉiuj akvoj, enaj kaj malenaj de la egiptia zono. Oni, tial, provis igi akceptebla la transiron indikante diversajn lokojn, [2]. Ekzemple:

  • Akaba Golfo. En la teksto, la sola ero kiu eksplicitas la geografian naturon de hebree יַם-סוּף estas 1Reĝoj 9,26, kie estas dirate, ke Reĝo Salomono konstruigis havenon ĉe Ejlato sur la bordo de la Skirpa Maro; tiu identigo forgesas ke, tiu marbordo distancas tro da kilometroj el ambaŭ landoj. Iuj tamen supozas devion de la forfuĝintoj en la direkto de la Arabia duoninsulo, kie oni lokigas ankaŭ la sinajan monton;
  • Ruĝa Maro. Tradicio identigis Yam-Suf kun la Ruĝa Maro, nome la nuna Sueza Golfo. La Septuaginto, en la -3-a jarcento, tradukas ĉi-lokan hebrean tekston per “Ruĝa Maro”. Sed ankaŭ tiu interpreto kolizias kun historieco ĉar tro suda rilate la itineron Egiptio-Kanaanan;
  • Amaraj Lagoj. Ili troviĝas najbare de la aktuala Suezo.
  • Sridonia Lago, golfeto ĉe la Mediteranea Maro norde de la sinaja duoninsulo. Tiu norda itinero ŝajnas krei kelke da akordo inter pribibliaj fakuloj.[11]

La unuaj du identigas la Skirpan Maron kun branĉoj de la Ruĝa Maro, malfacile akordigeblas kun la fonto javeista, laŭ kiu la maro sekiĝis pro “forta elorienta vento” (14,21); la aliaj du, male, rilataj al marĉejaj lagaj akvoj, povas konsideriĝi akordigeblaj.

Vulkana erupcio redakti

Unu teorio estas, ke la erupcio de la vulkano Santorino influis la historion rakontatan en la Eliro. La naturaj ampleksaj distordoj provokitaj de tiu erupcio etendiĝis ankaŭ al Egipto kun gravaj ŝanĝoj en la konfigurado de riveroj kaj marbordoj. Ankaŭ la Ruĝa Maro suferis malordigojn ĝis lasi senakvajn zonojn kiuj bone konitaj de Moseo permesis la fuĝon. Ke la erupcio provokis distordojn naturajn kaj sociajn kelkaj deduktas ankaŭ el internaj politikaj kaj artaj eventoj en tiutempa Egipto. Kreiĝis tiu opinio per diversaj sciencaj kontribuoj. Ĉio ekokazus en la la -14-a jarcento. [12].

Malalta tajdo redakti

Alia realisma hipotezo de kelkaj studuloj por la transiro tra la Ruĝa Maro estas, ke la faraono ne koncedis la liberon al la izraelidoj sed nur la permeso ke ili iru oferi al sia Dio en zono eksteregipta, kun la respektivaj familioj (12,31-33 ). Malantaŭe de la juda popolo sekvis egiptia armeo bone ekipita. Tiu ordonis al Moseo grande ekbruligi por ke la popolo povu marŝi ankaŭ noktotempe.[13]. Sed li decidis, ŝanĝante itineron, direktiĝi en la direkto de la maraj marĉejoj, tiel ke la egipta armeo ne povus agadi en tereno taŭga al batalo.

Sendube eblas ke, okaze de la plej grandaj tajdaj ekskursoj, en najbaraj lagoj de la Ruĝa Maro alsurfacadis zonoj sekigitaj meze de alsurfacaj rifoj (videblaj ankoraŭ hodiaŭ), permesantaj la transiron el unu bordo al la alia ankaŭ kun pezaj transportiloj, estante la sablo de tiu akvejoj sufiĉe kompakta. Moseo, koninte tre bone la fenomenon, elektis la ĝustan momenton, en la ĝusta nokto, kaj transirigis sian popolon... meze de la akvoj dispartigitaj... ne nepre age de Dio (14,21). Kiam ektagiĝis, la armeanoj ekvidis la fuĝon kaj decidis postsekvi la izraelidojn. Sed, laŭ la kalkuloj de Moseo, kiam revenis la suno revenis ankaŭ la tajdaj akvoj kaj pereis la soldataro de la faraono kaj pro la impeto de la akvoj kaj pro la pezaj armiloj!

Ĉio tio supozas, eble kun fundamento, ke nur Moseo konis kaj spertis la fenomenon dum la ekziliaj tempoj kaj kapablis profiti de la fenomeno ankoraŭ nekonita de la egiptanoj. Ke Moseo bone sciis pri la fenomeno certe eblas, sed ĉu eblas ke la egipta armeo tion ne sciis?

Sinaja monto redakti

En la rakontata de la Eliro, Moseo ricevis la ordontabulon de la Dek Ordonoj (dekalogo) (!9,10ss) ĉe Sinaja Monto. Toponimia memoro pri Sinaja Monto perdiĝis, same kiel pri aliaj lokoj menciitaj en la Eliro. Diversaj proponoj antaŭeniris:

Eliro en la artoj redakti

En literaturaj versioj kaj kinaj temantaj pri la Eliraj eventoj, la faraonoj de la opreso kaj de la Eliro estas precize identigitaj en Setio la 1-a kaj respektive Ramseso la 2-a ties filo, tiel ke okazis ke ili povis fariĝi temoj de la kolosa “La dek ordonoj” (filmo de 1956) kaj de la animacia filmo “La Princo de Egipto” (1998).

Tiu identigo, kvankam hipoteza, ofertis materialon por enscenejigi la konflikton inter Moseo kaj Ramseso la 2-a, konsiderita ofte la plej granda kaj potenca faraono de la antikva Egipto.

Estis mukiza teatraĵo “La dek ordonoj” (2003).

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Teresa Watanabe, "Doubting the Story of Exodus", Los Angeles Times April 13, 2001
  2. Finkelstein, Israel. From Nomadism to Monarchy: Archaeological and Historical Aspects of Early Israel. Israel Exploration Society, year = 1994. ISBN 1880317206.
  3. William G. Dever. (2002) What Did the Biblical Writers Know and When Did They Know It?. Wm. B. Eerdmans Publishing Company. ISBN 0-8028-2126-X.
  4. Yohanan Aharoni, Michael Avi-Yonah, Atlante della Bibbia, Casale Monferrato 1987, p. 48; Luca Mazzinghi, Storia d'Israele, Bologna 2007, p. 34.
  5. Luca Mazzinghi, Storia d'Israele, Bologna 2007, p. 35.
  6. Ekzemple, Rolf Rendtorff, Das Werden des Alten Testamentes, p. 23; Yohanan Aharoni, Michael Avi-Yonah, Atlante della Bibbia, Casale Monferrato 1987, p. 44.
  7. V. Biblio TOB, noto ĉe 1Reĝ 6,1.
  8. Liverani, Mario (2003). Oltre la Bibbia, pagg. 305-308. Bari-Roma:Laterza. ISBN 88-420-7060-2.
  9. Israel Finkelstein and Niels Ashur Silberman, "The Bible Unearthed: Archaeology's New Vision of Ancient Israel and the Origin of Its Sacred Texts" (Free Press, New York, 2001, ch.2, ISBN 0-684-86912-8)
  10. Noto en la Biblio TOB ĉe El 15,16.
  11. V. Ekzemple Yohanan Aharoni, Michael Avi-Yonah, Atlante della Bibbia, Casale Monferrato 1987, p. 44; Biblio TOB, noto ĉe 13,18.
  12. Teorio proponita de angla Philips Graham en sia "La misteroj de perdita civilizo"
  13. referenco pri la fajra kolono gvidanta la la izraelidojn en la dezerto