Gábor Nagy (aktoro)
Gábor Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Gábor estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia patro estis Zoltán Nagy (grafikisto), lia unua edzino estis Ildikó Pongor.
Gábor Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1949 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1972) |
Familio | |
Patro | Zoltán Nagy (grafikisto) |
Edz(in)o | Ildikó Pongor |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gábor Nagy[1][2] naskiĝis la 25-an de majo 1949 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGábor Nagy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1972. Lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Jam dum la studentaj jaroj li ricevis filmajn rolojn. Post la diplomo li komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis Teatro Szigligeti (Szolnok) (1980), Teatro Thália (Budapeŝto) (1985), Teatro Petőfi (Sopron) (1990). Li ricevis premion en 2005. Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis po unu filinojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Hamleto - Laertes
- Perditaj Amopenoj - Bunkó
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Valentino
- Antonio kaj Kleopatra - Octavius Ceasar
- Molière: Kleraj virinoj - Aristie
- Ferenc Molnár:
- Doktor úr - Csathó
- A hattyú - Caesar
- Imre Kálmán:
- A Montmartre-i ibolya - barono Rotschild
- Cigányprímás - S-ro Baltimore
- István Örkény: Tóték - poŝtisto
- József Katona: Bánk bán - Andreo la 2-a (Hungario)
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Staféta (1971)
- Csínom Palkó (1973) - titolrolo
- Mata Hari (1985) - leŭtenanto Bouchette
- Hoppá (1993) - patro de Kati
- Üvegfal (2005)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Michael Ansara, Karlheinz Böhm, Horst Buchholz, Marcello Mastroianni, Richard Todd[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- A fekete város (serio, 1971) - Antal Fabricius
- Mint oldott kéve (serio, 1983) - János Máriássy
- A Szórád-ház (serio, 1997)