Gerhard Schröder
germana politikisto
(Alidirektita el Gerhard Schroeder)
Tiu ĉi artikolo traktas la socialdemokratian politikiston Gerhard Schröder, kiu inter la jaroj 1998 kaj 2005 estis federacia kanceliero de Germanio. Li ne miksendas kun la pli maljuna konservativa germana politikisto Gerhard Schröder (CDU), kiu de 1953 ĝis 1969 estis nacia ministro de Okcidenta Germanio. |
Gerhard Fritz Kurt SCHRÖDER, [ŝreder] ( prononco), naskiĝis la 7-an de aprilo 1944 en Mossenberg-Wöhren, nun parto de la komunumo Blomberg), estas germana politikisto. De 1990 ĝis 1998 li estis ĉefministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio. De 1998 ĝis 2005 li estis federacia kanceliero (ĉefministro) de Germanio (reelektita en 2002 ĝis 2006). Lia ofico finiĝis je la 22-a de novembro 2005, pli frue ol antaŭvidite pro novelektoj. Lia posteulo kiel kanceliero estas Angela Merkel.[1]
De 1999 ĝis 2004, li estis prezidanto de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD).
Referencoj
redakti- ↑ Merkel nomumita kiel germania kanceliero (Merkel named as German chancellor) (angle). BBC News (10-a de oktobro 2005). Alirita 15-a de novembro 2009 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo Arkivigite je 2021-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio de Gerhard Schröder en la retejo de la Germana Historia Muzeo Arkivigite je 2013-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Gerhard Schröder en la ekspozicio "Spuren der Macht" (bildoj, figuroj, pentraĵoj kaj similaĵoj) Arkivigite je 2007-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
Antaŭe: | Federacia kanceliero de Germanio | Poste: | |
---|---|---|---|
Helmut Kohl | 1998–2005 | Angela Merkel |