György Király

hungara literaturisto

György Király [djordj kirAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Király György estis hungara filologo, literaturhistoriisto, instruisto, tradukisto.

György Király
György Király
György Király
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de decembro 1887(nun 1887-12-01)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario, Ómoravica
Morto la 25-an de aprilo 1922
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo György Király
Okupo
Okupo tradukistoverkisto • literaturhistoriisto • edukisto • filologo
vdr

György Király[1] naskiĝis la  1-an de decembro 1887(nun 1887-12-01) en Ómoravica (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Oravița en Rumanio), li mortis la 25-an de aprilo 1922 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Király maturiĝis en gimnazio en Pozono en 1905, poste li akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1909 kaj 1910, dum en la lernojaro 1908 li studis en Berlino. Post siaj studoj li instruis en mezlernejoj en Budapeŝto. Dum la Hungara Sovetrespubliko li instruis en la universitato pro amasaj rezignoj de la originaj instruistoj. Depost fino de la revolucio li ne rajtis instrui eĉ en mezlernejoj, poste li apartenis al stabo de Nyugat, krome li estis motoro de literaturaj eldonaĵoj de presejo de Izidor Kner. Li mortis tre frue pro bronkito.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Törökországi Levelek forrásaihoz (ankaŭ disertaĵo, 1909)
  • Mikes Kelemen levélformája (1913)
  • A kuruc balladák hitelességének kérdése (1915)
  • Világbíró Sándor mondája régi irodalmunkban (1918)
  • A magyar ősköltészet (monografio, 1921)
  • A filológus kalandozásai (elektitaj studoj, 1981)

Elektitaj tradukaĵoj redakti

  • Miguel de Cervantes: Cornélia (novelo, 1918)
  • Alphonse Daudet: Ifjabb Fromont és idősebb Risler (romano, 1919)
  • Émile Zola: Párizs gyomra (romano, 1920)
  • Oscar Wilde: A canterville-i kísértet (romano, 1920, 1925)
  • Edgar Allan Poe: Arthur Gordon Pym csodálatos kalandjai. – A Morgue utcai gyilkosság. (romanoj, 1921)
  • Guy de Maupassant: A Tellier-ház (romano, 1921, 1925, 1931)
  • Guy de Maupassant: Erős, mint a halál (romano, 1922, 1960, 1964, 1970)
  • Robert Louis Stevenson: A kincses sziget (romano, 1944)
  • Alphonse Daudet: Ifjabb Fromont és idősebb Risler (romano, 1956)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (1986)

Fontoj redakti

Referencoj redakti