House of Cards (brita televida serio)


Domo de Kartoj (en la angla : House of Cards) estas brita drama televida-serio pri politiko elsendita ĉe la BBC en 1990, ĵus post la fino de regado de Margaret Thatcher kiel Ĉefministro de Britio.

House of Cards
televida miniserio
Originala titolo House of Cards
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro televida dramserio, televida serio bazita sur romano
Reĝisoro Paul Seed
Aktoroj Ian Richardson • Susannah Harker • David Lyon • Diane Fletcher • James Villiers • Colin Jeavons • Isabelle Amyes • Malcolm Tierney • Damien Thomas • Miles Anderson • Nicholas Selby
Muziko de Jim Parker
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 4
Daŭro sen reklamoj 55
Elsendo
Elsendita 18 nov. 1990 – 9 dec. 1990
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La intrigo, kiu surbaziĝas sur la libro de Michael Dobbs, membro de la Konservativa Partio, rakontas la manipulan kaj subitan altiĝon al potenco de Francis Urquhart, sagaca, senbrida kaj makiavela politikisto, kiu servas kiel ĉefvipo de la Konservativa Partio en la Parlamento de Britio.

Urquhart, situanta ĉe la klasika ekstremdekstro de la partio, estas frustrita pro la manko de antaŭeniro de sia politika kariero en la nove instalita registaro (li ne ricevas postenon de ministro). Tiel, li konspiras ekstreme kalkulitan kaj zorgeman planon faligi la ĉefministron kaj finrezulte anstataŭigi lin, iom laŭ la intrigo de la ŝekspira teatraĵo de Rikardo la 3-a (kiun li ofte citas). Dum tiu longedaŭra, senkompata sinsekvo de eventoj kiuj en la efektivo rezultigas puĉon, lia vivo estas malfaciligita pro lia rilato kun juna ina raportisto Mattie Storin, kiun li uzas por liki gravan politikan informon en konfido. La demando ĉu la fino de la serio estas tragedio (laŭ teatraĵoj kiel ekzemple Makbeto) estas lasita al la spektanto .

Notinda trajto de la serio estas la rompo de la kvara muro, en formo de intimaj kaj precizaj monologoj, kiuj klarigas la situacion al la spektantaro fare de la ĉefrolulo aktorita kaj interpretita de Ian Richardson, al kiu estis atribuita la BAFTA Televida Premio por la Plej bona Aktoro pro sia rolo.

La unua sezono estis elsendita je la fino de 1990 kaj ricevis du daŭrigseriojn: To Play the King ("Roluli la Reĝon) kiu estis elsendita en 1993 kaj The Final Cut (La Fina Tranĉo) kiu estis elsendita en 1995. La serio ricevis kritika kaj populara aklamo kaj gajnigis al iliaj produktantoj la premio Peabody por Elstareco en Televido en 1996.

Usona televida serio kun la sama nomo, estis evoluigita surbaze de la brita serio kaj komencis esti elsendita en 2013.

Intrigo redakti

Francis Urquhart estas membro de la brita parlamento funkcianta kiel la Vipo de la Konservativa Partio. Urquhart devenas de aristokrata galo-skota familio (kiel la nomo indikas) kiu "elmigris suden kun Jakobo la 1-a". Post la fino de la regado de Margaret Thatcher kaj la nomumo de Henry Collingridge kiel Ĉefministro, Urquhart atendis esti nomumita ministro por internaj aferoj en la kabineto de Collingridge, sed estis seniluziigita ke la reformoj kiujn li proponis estis malaprobitaj kaj li ne estis nomumita kiel ministro. Kun la subteno de lia edzino ( Diane Fletcher ), li ekas venĝan mision kun la fina celo nomumi sin la ĉefministro. Uzante manipuladojn, politikajn intrigojn, sentemajn informojn kiujn li akiris kiel parto de sia rolo kiel partia vipo, ekspluatante neregeblajn partianojn kaj ĉantaĝante ilin, li finfine kaŭzas la eksiĝon de Collingridge, kaj sekvas damaĝi la aliaj defiantoj nome de la partio por tiu ĉi pozicio, ĝis lia nomumo kiel ĉefministro. Urquhart neniel frustriĝas kaj konas neniun baraĵon en siaj klopodoj kaj grimpado al potenco. Interalie li mortigas Roger O'Neill, la proparolanto de la partio kiu ankaŭ estis drogulo kiun li ĉantaĝis. Fine de la serio li murdas Matty ( Suzanne Harker ), junan ĵurnaliston kaj lian amantinon kiun li kutimis liki ĝis ŝi suspektis lin pri la murdo de O'Neill.

En la dua mini-serio (To Play the King), Urquhart funkcias kiel ĉefministro, kaj li alfrontas kontraŭ la nova Reĝo de Britio ( Michael Kitchen ) kiu rekomendas socialisman ekonomian politikon. En ĉi tiu sezono, Urquhart ekspluatas junan politikan konsiliston kaj ne hezitas uzi perforton kaj damaĝi tiujn, kiuj laboras kontraŭ li. Ĉe la fino de la sezono li estis reelektita ĉefministro kaj kaŭzis la eksiĝon de la reĝo.

En la tria mini-serio (The Final Cut) la ĉeftemo de morto prenas elstaran lokon. La sezono malfermiĝas kun la mortigo de la fidela kaj maljuna ĉashundo de Urquhart, kiel sugesto al tio kio venos, kaj en la venonta sceno okazas la entombigo de la antaŭa ĉefministro Margaret Thatcher. Urquhart aspiras lasi sian markon kiel ĉefministro de Britio, kaj en la Eŭropa Unio, kaj superi la heredaĵon de Thatcher. Dum la sezono, li traktas sian pasintecon kiel oficiro en la Brita Armeo en Kipro kaj militkrimojn kiujn li faris kontraŭ la fono de intertraktadoj inter Kipro kaj Turkio en Norda Kipro. Li alfrontas sian ministron pri eksteraj rilatoj, kaj adoptas ambician politikiston kiu ankaŭ estas la amanto de sia kontraŭulo. Samtempe, kiam lia populareco malpliiĝas, li planas eki novan militon kun la espero, ke ĝi bonus al li samkiel tio estis la Falklanda milito al Thatcher, sed la milito finiĝas en fiasko, infana masakro kaj amaskomunikila katastrofo. Kiam lia statuso falas, liaj konfiduloj forlasas lin unu post la alia. Lia edzino certigas plenumi la solan agon, kiu kontribuos al la glorado de lia nomo kaj organizas lian murdon per atenco.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti