Íngrid Betancourt

(Alidirektita el Ingrid Betancourt)

Ingrid BETANCOURT, fraŭline Pulecio (naskiĝis la 25-an de decembro 1961 en Bogoto) estas Kolombia politikistino. Kiel kandidatino por la ofico de Prezidento, ŝi estis forkaptita en februaro 2002 fare de FARK kaj liberigita la 2-an de julio 2008.

Íngrid Betancourt
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1961 (1961-12-25) (62-jaraĝa)
en Bogoto
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioKolombioSejŝeloj
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Lycée français Louis Pasteur • Kolegio Manĉestra Harris
Familio
Patro Gabriel Betancourt Mejía
Patrino Yolanda Pulecio
Edz(in)o Fabrice Delloye • Juan Carlos Lecompte
Infano Mélanie Delloye-Betancourt
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Ingrid Betancourt naskiĝis en Bogoto (Kolombio) la 25-an de decembro 1961, Ŝi estas la dua filino de Gabriel Betancourt, eksa kolumbia ministro pri instruado (sub la diktatoreco de generalo Gustavo Rojas Pinilla), kaj Yolanda Pulecio, eksa belecreĝino, kiu iĝis senatorino.

Ŝia pli aĝa fratino estas Astrid Betancourt. Ingrid kreskis en Parizo, Francio, kie ŝia patro reprezentis Kolombion ĉe UNESKO. En 1975 ŝiaj gepatroj eksedziĝis. Ŝi abiturientiĝis en Bogoto en la franca gimnazio Louis Pasteur.

En 1980 ŝi translokiĝis al Parizo, kie ŝi studis politikon. En 1981 ŝi edziniĝis al la franco Fabrice Delloye kaj akiris francan ŝtatanecon. Ili havis du infanojn: Mélanie kaj Lorenzo Delloye.

Post murdo de Luis Carlos Galán, kiu anoncis batalon al la kolombia drogokartelo, Ingrid retranslokiĝis al Kolombio en 1989. Ŝi eksedziniĝis, kaj eklaboris unue en la financministrejo antaŭ ol kandidatiĝi por parlamento cele lukti kontraŭ korupto en sia lando.

De 1994 ĝis 2002 ŝi estis deputito en la parlamento, komence en la domo de reprezentantoj, ekde 1998 en la senato. En 1997 ŝi fondis sian propran partion, Oxígeno Verde (hispane por verda oksigeno).

Kidnapo fare de FARK redakti

Ingrid Betancourt anoncis sian partoprenon al la prezidentbalotoj en Kolombio en 2002. La 23-an de februaro 2002, kiam ŝi troviĝis kun sia balotestrino Clara Rojas en regiono kontrolita de FARK, maldekstrulaj ribeloj kidnapis ilin ambaŭ.

La 30-an de aŭgusto 2003 kvarminuta filmeto, en kiu ŝi aperis en bona sanstato, estis publikigita.

La 16-an de majo 2007 John Frank Pinchao, sukcese fuĝinta kidnapito de FARK, deklaris, ke li vidis Ingrid lastan fojon la 28-an de aprilo 2007.

La 30-an de novembro 2007 la kolumbia armeo trovis vidbendojn ĉe FARK-ribeloj, kiuj montras Ingrid. Tiuj vidbendoj, datitaj je la 24-a de oktobro 2007 estas la unua vivosigno de Ingrid Betancourt ekde kvar jaroj.

La 2-an de julio 2008 Ingrid estas liberigita de la FARK.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti