La Insula turdo, (Turdus poliocephalus) estas komuna birdospecio membro de la familio de Turdedoj en Azio kaj Oceanio. Oni priskribis preskaŭ 50 subspeciojn el Tajvano, tra Sudorienta Azio kaj Melanezio, al Samoo, montrantaj grandajn diferencojn en plumaro. Kelkaj subspecioj estas minacataj kaj 3 jam iĝis formortintaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Insula turdo
Maskla subspecio de Turdus poliocephalus carbonarius el la insulo Nov-Gvineo
Maskla subspecio de Turdus poliocephalus carbonarius el la insulo Nov-Gvineo
Insula turdo
Insula turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. poliocephalus'
Turdus poliocephalus
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Insula turdo estas membro de la tutmonda genro Turdus (Linnaeus, 1758), unu el la plej ampleksaj distribuataj genroj de birdoj en la mondo. La taksonomio de la Insula turdo estas kompleksa, kaj jam oni klopodis disigi la grupon surbaze de 4 supozataj morfologiaj tipoj. La subspecio Turdus poliocephalus niveiceps el Tajvano reprezentas la plej distingan taksonon kaj povas esti separata specio. Tiu subspecio loĝas en la plej norda parto de la teritorio de la specio, kaj estas la ununura kie maskloj kaj inoj diferenciĝas en koloro. Ŝajne estas almenaŭ ankaŭ du pliaj subspecioj ne ankoraŭ priskribitaj science, ambaŭ el insulo de Indonezio nome Sulaveso.

 
Turdus poliocephalus stresemanni ĉe Monto Lawu, Indonezio

Listo de subspecioj redakti

La jena listo estas farata laŭ alfabeta ordo.[1][2]

Distribuado redakti

La Insula turdo estas amplekse sed laŭpece distribuata en sia teritorio. Ĝi ĉeestas en insuloj de Samoo, Fiĝioj, Vanuatuo, Nov-Kaledonio, Salomonoj, Nov-Gvineo kaj ĉirkaŭaj insuloj, multaj insuloj de Indonezio, Filipinoj kaj Tajvano. Tamen, ĝi estas limigita al areoj kun birdokomunumoj de malpli da 25-35 specioj. En pli grandaj insuloj (kiel Borneo aŭ Nov-Gvineo) tio signifas, ke ĝi troviĝas nur je altaj altitudoj, super 2750 m. Pli malgrandaj insuloj povas elteni nur multe pli malgrandajn birdokomunumojn, kaj en ili la Insula turdo povas troviĝi je pli malaltaj altitudoj. Povas ekzisti du aŭ pliaj subspecioj en kelkaj insuloj, separataj laŭ diversaj habitatoj. La teritorioj de multaj subspecioj povas esti tiom malgrandaj kiom unu insulo elzemple la subspecio de Kadavu nome T. p. ruficeps.

Aspekto redakti

La 49 subspecioj de la Insula turdo ege varias laŭ aspekto, sed preskaŭ ĉiuj similas al tipa turdo de la genro Turdus kaj havas flavajn bekon, okulringon kaj gambojn. La samoa subspecio, T. p. samoensis, estas identa laŭ aspekto al la Merlo (Turdus merula), dum T. p. seebohmi de norda Borneo estas malhela supre kun ruĝa brusto kaj similas al la amerika Migra turdo (Turdus migratorius). Klekaj subspecioj havas tute blankan kapon (inklude la masklon de T. p. niveiceps, sed ne la inon), kaj la formo de Kadavu T. p. ruficeps havas tutoranĝan kapon.

Kutimaro redakti

 
Masklo de T.p.thomassoni manĝanta vermon, Luzono, Filipinoj.

Dieto redakti

La Insula turdo havas ĉiomanĝantan dieton, de ampleksa vario de senvertebruloj kiaj insektoj (ĉefe skaraboj), araneoj, helikoj, tervermoj, krom kadavraĵoj kaj eĉ malgrandaj reptilioj. Ili manĝas ankaŭ fruktojn kaj semojn, depende de kio estas surloke disponebla. La manĝotekniko estas priskribita kiel simila al tiu de la merlo, traserĉanta la sekan foliaron kaj malaltajn branĉojn en densa arbaro, sed en kelkaj lokoj ili povas manĝi ankaŭ en la alta foliaro.

Reproduktado redakti

Plej parto de Insulaj turdoj reproduktiĝas en diskretaj sezonoj de 2 aŭ 3 monatoj (la preciza tempo varias depende de la loko), kvankam la birdoj de Fiĝioj nestumas el junio ĝis januaro. Ili nestumas en bone konstruita tasforma nesto bone kaŝita en densa vegetaĵaro, kie la ino demetas 1 al 3 ovojn.

Konservado redakti

 
La nomiga subspecio el Norfolkinsulo iĝis formortinta en 1975

Kiel specio la Insula turdo ne estas minacata, kaj multaj subspecioj estas surloke tre komunaj. Tamen kelkaj subspecioj estas minacataj, kaj T. p. erythropleurus estas konsiderata endanĝerita specio. Tiu subspecio troviĝas en Kristnaskinsulo, kaj estas minacata pro enmetita flava freneza formiko, kiu kapablas mortigi idojn. Kelkaj aliaj subspecioj havas malpliiĝantajn teritoriojn, inklude la T. p. samoensis el Samoo, kaj T. p. xanthopus el Nov-Kaledonio, kiu jam estas formortinta el Grande-Terre kaj estas limigita al nur 100 individuoj survivantaj nur ĉe Jandeo kaj Neba.

Tri subspecioj formortis, nome la T. p. vinitinctus el Lordhovinsulo, T. p. mareensis el Lojaleca insularo kaj la nomiga raso T. p. poliocephalus el Norfolkinsulo. T. p. poliocephalus estis relative komuna tiom ĵuse kiom ĝis 1941, sed ĉirkaŭ 1975 formortiĝis, pro enmetita Nigra rato, habitatoperdo kaj hibridiĝo sekve de la koloniigo de la tre rilata Merlo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Internet Bird Collection: Island Thrush (Turdus poliocephalus) accessed 1 February 2009
  2. Peterson, A. Townsend. (2007). Geographic variation in size and coloration in the Turdus poliocephalus complex: A first review of species limits. University of Kansas Natural History Museum Scientific Papers 40: 1-17.[1] Arkivigite je 2008-10-31 per Archive-It