Leigh HUNT (la 19-a de oktobro 1784 - la 28-a de aŭgusto 1859), angla verkisto kaj redaktoro de gazetoj.

Leigh Hunt
Persona informo
Naskonomo James Henry Leigh Hunt
Naskiĝo 19-an de oktobro 1784 (1784-10-19)
en Sudpordego
Morto 28-an de aŭgusto 1859 (1859-08-28) (74-jaraĝa)
en Putney
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglaitala vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Krista Hospitalo vd
Familio
Patro Isaac Hunt vd
Patrino Mary Shewell vd
Gefratoj John Hunt vd
Edz(in)o Marianne Kent Hunt vd
Infanoj Vincent Novello Leigh Hunt • Thornton Leigh Hunt • John Horatio Leigh Hunt • Mary Florimel Leigh Hunt • Jacintha Shelley Leigh Hunt Hunt • Percy Bysshe Shelley Leigh Hunt • Swinburne Percy Leigh Hunt • Julia Trelawny Leigh Hunt • Henry Sylvan Leigh Hunt • Arabella Leigh Hunt vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • aŭtobiografo • literaturkritikisto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la filo de juristo de Filadelfio kaj pia kvakerino, kaj naskiĝis en Londono, Anglio, kie la gepatroj loĝis post la Milito de Usona Sendependo (la patro subtenis la Britan registaron dum tiu milito). Lia unua poemaro aperis en 1805. Baldaŭ li komencis verki eseojn kaj recenzojn de teatraĵoj. Ekde 1808 li redaktis radikalan gazeton, nome "The Examiner". Pro malkomplimenta artikolo pri la Princo-Regento (la estonta Reĝo Georgo la 4-a), li pasis du jarojn en malliberejo, kie li daŭrigis la redaktan verkon kaj ĝuis vizitojn de Lordo George Byron kaj aliaj verkistoj.

En 1822 li vojaĝis al Italio por prizorgi, kun Byron kaj Percy Bysshe Shelley, la fondon de nova radikala gazeto, tamen nur kvar numeroj de la gazeto eldoniĝis, pro la morto de Shelley kaj la iro de Byron al Grekio. Leigh Hunt revenis al Anglio kie li redaktis pliajn novajn gazetojn. Li ankaŭ verkis poemojn kaj dramojn.

Hodiaŭ nur unu-du el liaj poemoj estas popularaj, inklude Jenny min kisis, esperantigita de Edmund Grimley Evans. Eble lia plej grava atingo estis rekoni la genion de John Keats kaj Shelley.