Jay CHOU (tradici-ĉine: 周杰倫, simpligit-ĉine: 周杰伦, pinjine: Zhōu Jiélún, Wade-Giles: Chou Chieh-lun), naskiĝis la 18-an de januaro 1979, estas tajvana muzikisto, kantisto, produktisto, kaj gajnanto de la World Music Award (Tutmonda Muzik-Premio). Je 1998, li malkovriĝis per talenta konkurso, kie li elmontris siajn pianajn kaj kantverkadajn lertaĵojn. Dum la sekvaj du jaroj, li dungiĝis por komponi por popularaj ĉinaj kantistoj. Trejnite en klasika muziko, li kunigas ĉina kaj Okcidenta muzik-stiloj por produkti kantojn, kiuj kombinas ritmenblusan, rok-muzikan, kaj pop-muzikan ĝenrojn, ampleksante demandojn kiel hejma perforto, milito, kaj urbecigado.

Jay Chou
Persona informo
Naskonomo 周杰倫
Aliaj nomoj President Chou • 周董
Naskiĝo 18-an de januaro 1979 (1979-01-18) (45-jaraĝa)
en Linkou District
Lingvoj tajvana norma ĉina lingvo • ĉina
Ŝtataneco Tajvano
Alma mater Tamkang High School
Familio
Edz(in)o Hannah Quinlivan
Amkunulo Jolin Tsai • Patty Hou
Okupo
Okupo aktorokantistokantoverkistokomponisto • diskografa artisto • filmreĝisoro • repisto • muzikproduktisto • reĝisoro
vdr
Jay Chou

Je 2000, li eldonis sian unuan albumon titolitan Jay sub la album-etikedo Alfa Music. De post tiam, li eldonis unu albumon ĉiujare, vendante po plurajn milionojn da kopioj. Lia muziko akiris agnoskon tute tra Azio, plej notinde en landoj kiel Ĉinio, Japanio, Malajzio, Indonezio, Singapuro, kaj Vjetnamo, kaj en eksterlandaj ĉinaj komunumoj, gajnante pli ol 20 premioj ĉiujare. Je 2007, li nomiĝis kiel unu el la 50-plej influaj personaj in Ĉinio de la brita cerbumkomitato Chatham House. Li ĉefrolis en Initial D (Inicialo D) (2005), pro kiu si gajnis "Best Newcomer Actor" (Plej Bona Nov-Aktoro) en la Golden Horse Awards (Ora Ĉevalo Premioj) kaj kandidatis por "Best Supporting Actor" (Plej Bona Subtenanta Aktoro) de la Hong Kong Film Awards (Honkongaj Film-Premioj) pro sia rolo en Curse of the Golden Flower (Malbeno de la Ora Floro) (2006). Lia kariero nun ampleksas reĝisoradon kaj administradon de sia propra album-kompanio JVR Music.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. la elsendo interalie prezentas la ĉinan popkanzonon pri la kuba koktelo "Moĥito" en tipe kuba-karibia melodio, kantata per Jay Chou kaj en somero 2020 tre furora en orienta Azio - eĉ prezentiĝas profesieca kantaĵo de parto de ĝi en Esperanto