Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad)

Nagyvárad
(Alidirektita el Jura Akademio (Nagyvárad))

La Reĝa Katolika Jura Akademio (hungare Nagyváradi Királyi Jogakadémia) estis signifa altedukejo en Hungara reĝlando en Nagyvárad (nuntempe en Rumanio) en Oradea.

Reĝa Jura Akademio
akademioaltlernejo
Komenco 1788 vd
Fino 1919 vd
Lando(j) Hungara reĝlando vd
Sidejo Oradea
vdr
Iam Jura Akademio - nun Liceo Mihai Eminescu
Iam Jura Akademio - nun Liceo Mihai Eminescu
Iam Jura Akademio - nun Liceo Mihai Eminescu

Historio redakti

Ĝermo de la akademio estis gimnazio fondita en 1699 (sed antaŭ dominado de turkoj estis tie altlernejo). Ĝi estis la unua gimnazio de la urbo post la turka erao kaj ĝi funkciis kiel hungara gimnazio ĝis 1923. Nuntempe ĝi estas rumana liceo Mihai Eminescu. De 1717 ĝi funkciis kiel jezuita lernejo, ekde 1874 kiel premonstrata ĉefgimnazio. La akademio estis fondita en 1780 kun filozofia fakultato, post 8 jaroj ankaŭ la dujara jura fakultato ekfunkciis. La akademio longe funkciis en la sama domego, kiel la altgimnazio. Post falo de la Hungara revolucio de 1848 malevoluo komenciĝis, la filozofia fakultato estis translokita al la altgimnazio en 1850, samtempe la lernado okazis germane, sed post 5 jaroj la jura fakultato jam estis trijara. En 1861 la instrua lingvo denove estis la hungara. En 1871 oni lernis jam 4 jarojn kaj estis deklarita egaleco al la universitata nivelo. Ekde 1912 jam 10 katedroj funkciis: romia juro, jurfilozofio, puna juro kun ekonomio kun financo, ŝtata statistiko, hungara kaj aŭstra privata juro, juĝeja kaj eksterjuĝeja procesoj, komerca juro, administra kaj financa juroj, jurhistorio kun eklezia juro. En 1934 la jura akademio estis integrita al Universitato de Kluĵo.

Elektitaj studentoj de la akademio redakti

Elektitaj instruistoj de la akademio redakti

Fontoj redakti