Koncentrejo Sachsenhausen

muzeo en Germanio
(Alidirektita el Koncentrejo Oranienburg)

Sachsenhausen estis nazia koncentrejo kaj poste sovetia speciala sekreta internigejo, situanta proksime al Oranienburg, je ĉirkaŭ 25 km norde de Berlino.

Ĉefa enirejo ĉe turo A.

Historio dum la nazia tempo redakti

La tenejon instalis jam en la 1933 taĉmentoj de la berlina SA, do tre frue. Komence ĝi estis nomita Koncentrejo Oranienburg kaj servis kiel malliberejo por politikaj kontraŭuloj (komunistoj, socialdemokratoj ktp.); ekde 1936 laŭ ordono de Heinrich Himmler la SS pligrandigis ĝin kaj ĝi iĝis koncentrejego kun (je la fino) ne malpli ol 61 filioj por poloj, germanoj, ciganoj (ankaŭ Sintioj), britaj aviadilistoj kaj atestantoj de Jehovo. Poste ankaŭ judoj kaj sovetiaj militkaptitoj troviĝis en la koncenetrejo, kiuj devis fari devigan punlaboron ĉefe en la armila industrio. Ĝis 1945 nur 140.000 unuopuloj registriĝis, sed fakte estis verŝajne pli ol 200.000 homoj surloke.

La unua transporto de okupata Pollando foriris de varsovia konstruita fare de germanoj malliberejo Pawiak jam la 2-an de majo 1940. Oni direktis al ĝi 800 politikajn malliberulojn de pola intelektularo, arestitaj kadre de Intelektul-kampanjo. En Sachsenhausen estis interalie 169 profesoroj kaj sciencaj laborantoj de Jagelona Universitato kaj de AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio en Krakovo, el kiuj 120 estis liberigitaj post persona interveno de Benito Mussolini. Inter polaj eminentuloj pereis Stefan Rowecki, komandanto de Pola Enlanda Armeo (en lia ĉelo nun troviĝas memortabulo).

En Sachsenhausen preskaŭ la tutan militon pasigis interalie estinta ĉefministro de Hispanio Francisco Largo Caballero, estinta kanceliero de Aŭstrio Kurt Schuschnigg kaj gvidanto de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj Stepan Bandera.

Inter malliberigitoj estis ankaŭ silezianojsileziaj ribelantoj antaŭmilitaj, tie venigitaj kaj murdataj dum la Dua Mondmilito.

Pluraj dekmiloj mortis pro la malbona higieno, turmentadoj, medicinaj eksperimentoj aŭ la provo de la funkciado de gasmortigaj veturiloj (kamionoj) en aŭtuno 1941. Poste la mortigaj veturiloj servis en aliaj naziaj koncentrejoj: Ekstermejo Chełmno kaj Majdanek. Malmultajn tagojn antaŭ la liberigo de la koncentrejo la gardantoj komencis evakui la koncentrejon al aliaj kiel koncentrejo Mauthausen-Gusen kaj Bergen-Belsen. La 22-an de aprilo 1945 la koncentrejon liberigis taĉmentoj de la Dua Varsovia Infanteria Divizio je la nomo al Jan Henryk Dąbrowski de la Pola Soldataro kaj la Ruĝa Armeo. En la koncentrejo restis nur 3000 malliberigitoj – inter ili kelkcent mortis post kelkaj semajnoj.

Uzo dum sovetia okupado redakti

Post la fino de la Dua Mondmilito la komplekso uzitis ĝis 1950 kiel Sovetia speciala internigejo nr. 7 (simile al Buchenwald). Kun ne tute 60.000 arestitoj - inter ili ankaŭ multaj nekulpaj - ĝi estis la plej granda siaspece en Orienta Germanujo.

Konindaj malliberigitoj redakti

Memorigloko redakti

La registraro de GDR faris Sachsenhausen nacia memoriga areo. Du barakoj (kiel loĝis judoj) estis brulitaj en 1992 fare de radikaluloj dekstraj. Post la renovado ili gastigas daŭrajn ekspoziciojn pri la destino de judaj internigitoj kaj pri la ĉiutaga vivo de koncentrejanoj. En 2001 oni krome malfermis elmontradon pri la sovetia internigejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti