Krasulacoj
La krasulacoj[2] (latine Crassulaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo saksifragaloj (Saxifragales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 1500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas krasulo[2].
Krasulacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
krasulo Crassula L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Preskaŭ ĉiuj genroj el tiu familio havas dikan, karnecan folion. Herboj kaj arbustoj unujaraj aŭ plurjaraj. Ili vivas dismonde, sed abunde en Sudafriko, Meksiko, Mediteraneo. Ili vivas en sekaj areoj, sed evitas la salajn grundojn kaj dezertojn. La nombro de karpeloj kaj petaloj samas. La floroj ĉiam estas duseksaj kaj radisimetriaj.
La akvodeponiga histo en folioj ebligas la travivon de la longaj sekaj periodoj. La stomoj estas malmultaj kaj enprofundiĝintaj en la folion. La muko en la suko obstaklas la transspiradon.
Asimilado okazas ankaŭ fermitaj stomoj: nokte estiĝas malata kaj citrata acido, kiuj dumtage malkombiniĝas je akvo kaj karbona dioksido. Tiujn la planto tuj asimilas.
Pliobligo okazas per vegetativaj metodoj (branĉetoj, folioj povas radikumi).
Insektopolenitaj, la frukteroj ventodisvastigitaj.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Saxifragales Bercht. & J.Presl - saksifragaloj
- Crassulaceae J.St.-Hil. - krasulacoj
- Adromischus Lem. - adromisko
- Aeonium Webb & Berthel. - eoniumo
- Afrovivella A. Berger - afrovivelo
- Aichryson Webb & Berthel. - aikrizo
- Altamiranoa Rose - altamiranoo*
- Amerosedum Á. Löve & D. Löve - amerosedo*
- Bryophyllum Salisb. - briofilo
- Chiastophyllum (Ledeb.) Stapf ex A. Berger - kiastofilo
- Cotyledon L. - kotiledo
- Crassula L. - krasulo[2]
- Cremnophila Rose - kremnofilo
- Diamorpha Nutt. - diamorfo**
- Dudleveria G.D. Rowley - dudleverio
- Dudleya Britton & Rose - dudlejo
- Echeveria DC. - eĉeverio
- Graptopetalum Rose - graptopetalo
- Graptoveria - graptoverio
- Hylotelephium H. Ohba - hilotelefio
- Hypagophytum A. Berger - hipagofito
- Jovibarba (DC.) Opiz - jovibarbo
- Kalanchoe Adans. - kalankoo
- Kungia K.T. Fu - kungio
- Lenophyllum Rose - lenofilo
- Meterostachys Nakai - meterostakio
- Monanthes Haw. - monanto
- Ohbaea V.V. Byalt & I.V. Sokolova - obao
- Orostachys Fisch. - orostakio
- Pachyphytum Link, Klotzsch & Otto - pakifito
- Pachyveria J.N. Haage & Schmidt - pakiverio
- Parvisedum - parvisedo
- Perrierosedum (A. Berger) H. Ohba - perierosedo
- Phedimus Raf. - fedimo
- Pistorinia DC. - pistorinio
- Poenosedum Holub - penosedo
- Prometheum (A. Berger) Ohba - prometeumo
- Pseudosedum (Boiss.) A. Berger - pseŭdosedo
- Rhodiola L. - rodiolo
- Rosularia (DC.) Stapf - rozulario
- Sedastrum Rose - sedastro
- Sedum L. - sedo[5]
- Sempervivum L. - sempervivo[6]
- Sinocrassula A. Berger - sinokrasulo
- Stylophyllum Britton & Rose - stilofilo*
- Tacitus Moran - tacituso
- Tetraphyle Eckl. & Zeyh. - tetrafilo
- Thompsonella Britton & Rose - tompsonelo
- Tillaea L. - tileo
- Tolmachevia Á. Löve & D. Löve - tolmaĉevio*
- Tylecodon Toelken - tilekodono
- Umbilicus DC. - umbiliko[7]*
- Villadia Rose - viladio
- Crassulaceae J.St.-Hil. - krasulacoj
- Saxifragales Bercht. & J.Presl - saksifragaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Kelkaj genroj
redakti- sedo (Sedum): herboj kaj arbustoj, plejparte kun karnecaj, sukplenaj folioj kaj simetriaj floroj en panikle kunmetitaj cumoj.
- sempervivo[6] (Sempervivum): plurjaraj herboj kun dikaj, vitrodaŭraj folioj en densaj rozetoj, el kelkaj el kiuj aperas vertikala ŝoso kun disaj folioj kaj surpinte de la fortika tigo, paniklo de plej ofte 12-nombraj floroj. Ĝi kreskas en sunbrilaj lokoj, pluraj specioj estas ĝardene kulturataj, precipe kiel tapiŝplantoj.
- krasulo (Crassula) estas genro de afrikaj herboj kaj arbustoj, plejparte kun ligneciĝantaj tigoj kaj kun dikaj karnecaj folioj.
-
Sempervivum tectorum
-
floro de Rosularia
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Crassulaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 krasulo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Crassulaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-17. Alirita 2020-05-17 .
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ sedo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 6,0 6,1 sempervivo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ umbiliko en PIV ĉe vortaro.net