La okuloj de la eterna frato

La Okuloj de la Eterna Frato [1] (germane Die Augen des ewigen Bruders) estas legendo verkita de Stefan Zweig. Ĝin eldonis Insel-Bücherei en 1922.

La Okuloj de la Eterna Frato
Aŭtoro Stefan Zweig
Eldonjaro 1932
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 65
vdr

Intrigo redakti

La novelo, kies medio estas Barato iam antaŭ la epoko de Budho Gotamo (6-a jarcento a.K.) en la kortego de Rajputa-a reĝo, rakontas la vojon de la ĉefrolanto al puriĝo. Lia nomo estas Virata kaj li komencas kiel fama kaj honorata de la popolo militisto. Ribelo devigas, ke la reĝo nomumu Viratan estro de siaj armeoj. Ĉi tiu, fidelema al siaj kastaj devoj, akceptas defendi la reĝon ne demandinte, kiuj estas la malamikoj. Li forvenkas la ribelon kaj, rigardante post la batalo la homojn, kiujn li mortigis, li trovas inter ili la kadavron de sia frato, kvazaŭ rerigardantan per akuzaj okuloj. Tial lian koron inundas budhece kompato por la vivuloj, kaj komenciĝas lia transformiĝo. Konsiderante ke iu ajn, kiu mortigas alian homon, mortigas fraton, li rezignas siajn privilegiojn de venkinta armeestro. Li enkorigas la instruon de la Bagavadgito pri ago kaj kulpo kaj ĵetas sin tra sinsekvaj etapoj kiel juĝisto, nobla privatulo, kaj anakoreto, serĉante liberon kaj spiritan trankvilon. Fine li malkovras, ke "Nur tiu, kiu servas, estas libera, tiu kiu donas sian volon al alia, sian forton al ago kaj kiu agas sen demando".[2]

En Esperanto redakti

La verkon tradukis el la germana Helene Wolff. La tradukaĵo eldoniĝis en 1932, kaj ampleksas 65 paĝojn.

Recenzoj redakti

 
 Temo: la peza problemo pri la respondeco de l' homa ago. La stilo estas intence simpla, kaj tio feliĉe helpis la tradukintinon. Ĉi tiun libron mi metus en la manon de l' junularo. 
— 1933, Lajos Tárkony, en Bibliografia Gazeto, paĝo 27
 
 La Vienano Stefan Zweig estas konata aŭtoro kiel verkisto de altvaloraj poemoj, rakontoj, romanoj, studaĵoj, sed ne malpli kiel delikatsenta tradukisto el verkoj de Verhaeren, Baudelaire, Romain Rolland, aperas nun sur la kampo de la Esperanto-literaturo per sia legendo.
La temo de "la okuloj" estas filozofa. La lingvo de la traduko estas neriproĉinda. 
— 1933(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 806
 
 La legendo pri Virata, kiun ĉien persekutas la memoro je la rigardoj de liaj suferantaj kunhomoj — unue de frato senscie mortigita, poste tiuj de kondamnito kaj de turmentita sklavo — kiu rifuĝas en la arbaron por nura medito kaj fine devas ekkoni, ke eĉ rezigno je ĉiu ago povas kaŭzi suferojn al kuuhomoj — jen vere inda temo por esperantista tradukanto. Helene Wolff tre lerte kaj zorge verkis la tekston — nur rilate la akuzativon post prepozicio kaj kiel predikato okazis eraretoj. — Insel-Eldonejo mem, kie aperis la originalo (nro 349 de la malgranda libraro) donis la modelon por la presado: agrablaj aldonoj estas la iom modernaj, sed sendube simboltrafaj ksilografaĵoj de Fritz Dücker. La tradukistino tre ekzakte, kelkfoje eble eĉ tro, sekvis la originalon, nur la dediĉon al Dschmidbonn ŝi forlasis kaj dufoje aliigis la subdividadon. Kiel interesajn paralelojn au kelkfoje ankau iomete diskutindajn tradukojn mi notis jenajn: pĝ. 8 „abrupte leviĝi“ por „aufschrecken“ (pri dormantoj), pĝ. 9 disrompita (pli bone eble; distordita) gesto („zerrissen“); pĝ. 10 la kolero (,Grimm') de la suno; pĝ. 19 bati el la vivo en la morton („vom Leben zum Tode bringen“) plej laŭvorte kaj tamen laŭsence eble: almortigi for de la vivo); pĝ. 21 Eksplodi por „auffahren“ (ekparoli pro kolero); pĝ. 22 ŝutkovritaj („verschüttete“) horoj; pĝ. 24 hele (pli bone eble: klare) malsuprenrigardi sur iun; pĝ. 26 la saltantaj steloj (die springenden Sterne); pĝ. 27 ŝtone stari (Stein stehen); pĝ 29 la pordo fermis la malhelon (fiel ins Dunkel) kaj la nokto falegis super la horojn (stürzte über die Stunden); pĝ. 30 konvulsia (zuckender) bato kaj „mildaĵo malsuprengutetis“ (niederträufelte, laŭsence eble ankaŭ „Malsuprenglitis“); pĝ. 31 la ŝvebado de la koro (die Schwebe des Herzens) kaj „terbulo“ (Scholle, mi supozante ĉerande notis „Erdkloss“); pĝ. 32 „la kaoso (Wirrnis) del’homo“ kaj „naĝe puŝi“ (fortschwemmen); pĝ. 35 la malsuprajo (das Niedere); pĝ. 36 neniu povas esti let jugisto (laŭsence malgraŭ la originalo); pg. 37 agoj lekreskas (sic) el io („etwas wächst zu Taten“)! pg 41 senŝirma al ĉiu arbitra volo (frei jeder Willkür, en pasiva senco); pg. 45 maldiligenteto („Trägheit”, eble iserteco) de l’ sato, 46 satigita avido („gesättigte Habsucht”, pli laŭsence eble: kontentigita posedemo), 48 supre oni algustigu la vortordon: deteni antaŭ sia dometo la kreskajon, kiu; 58 la mailigito (der Abgelöste), 55 je la fino „kvazaü” konstruigas pli bone kun kondicionalo; 58 „foriris en la malmolan teron” (sind in die harte Erde gefahren); 92 mi detenis la servon de la vivo (wehrte dem Leben dei Dienst) kaj „kiu agaa” („tut”) sen demando; 64 en malinda rondo („in feigem Kreise”-tnalkuraĝe ĉirkaŭirante) kaj „konfesi, ke ili estas de lia sango” (pli mallongo eble: konfesi sin liasangaj). 
— Dro Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.110 (jul 1934)
 
 "Tiu ĉi estas la historio pri Virata, kiun lia popolo laŭdegis per la kvar nomoj de la virteco, sed pri kiu estas skribite nek en la kronikoj de la reĝoj, nek en la libroj de la saĝuloj, kaj kies memoron la hom oj forgesis." Tre kapta rakonto pri Hinda saĝulo serĉanta ĉiam pli grandan saĝon kaj kiu fine alvenas al tiu saĝeco rekomendita de la Imitado de Kristo, Libro III, Ĉap. 23: faru aliulan volon prefere ol vian ; pliŝatu la plej malgrandan parton ; serĉu la plej malaltan suban rangon. — La traduko estas bonega krom kelkaj distrecaj eraroj: paĝ. 63 "Estos eble ke KELKo ŝajnas pli granda al la homoj... " anstaŭa [tiel] " ke IO ŝajnas " ; paĝ. 24 : "Cedu al mi lunperiodon da silento, por ke mi iru vojon al la vero, kaj dispensu min SILENTI pri la vojo antaŭ vi". Devas esti kompreneble : "dispenso min P A R O L I pri la vojo". 
— Belga esperantisto n200 (mar-apr 1933)

Referencoj redakti

  1. tiel literumita en Enciklopedio de Esperanto
  2. La okuloj de la eterna frato, tr. Wolff, p. 62

Eksteraj ligiloj redakti