Mandelata acido
Mandelata acido | |||
Plata kemia strukturo de la Mandelata acido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Mandelata acido | |||
Mandelata acido estas nature trovata semoj de Prunus dulcis | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 90-64-2 | ||
ChemSpider kodo | 1253 | ||
PubChem-kodo | 1292 | ||
Merck Index | 15,5781 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | kristalblanka pulvoro | ||
Molmaso | 152,1473 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,298g cm−3 | ||
Fandpunkto | 119°C[1] | ||
Bolpunkto | 321,8°C[2] | ||
Refrakta indico | 1,5917 | ||
Ekflama temperaturo | 162,6 °C | ||
Acideco (pKa) | 3,9 | ||
Solvebleco | Akvo:150 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 298 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36 R37 R38 [3] | ||
Sekureco | S22 S26 S39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H318, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[4] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Mandelata acido aŭ C8H8O3 estas aromata alfa-hidrokso-acido, blanka solidaĵo, rezultanta el hidrolizo de la amigdalino, solvebla en akvo kaj polaraj organikaj solvantoj. Ĝi posedas bakteriohaltigaj proprecoj kaj estas buŝe preskribita en la traktado de la urina sistemo.
Ĝi ankaŭ estas baza substanco por konstruado de sennombraj drogoj. Mandelata acido estis malkovrita en 1831 de la germana apotekisto Ferdinand Ludwig Winckler (1801-1868) dum hejtado de la amigdalino, iu ekstrakto de amaraj migdaloj, kun diluita klorida acido. La nomo devenas el la germana "Mandel" por "migdalo".
Mandelata acido ĝenerale estas preparata per acido-kataliza hidrolizo de la "mandelonitrilo", kiu estas la cianhidrino de la benzaldehido. Alternative ĝi povas prepariĝi per hidrolizo de la fenilkloroacetata acido kaj dubromoacetofenono. Ĝi ankaŭ estiĝas per hejtado de la "fenilglioksalo" kun alkaloj. Ĝi ankaŭ estas uzata en la ordinaraj haŭto-problemoj kontraŭ aknoj, malregula pigmentado kaj kiel anti-maljunigo.
Mandelata acido akcelas la biologiajn procezojn pri senŝeligado de la haŭto kaj helpas kontroli la zorgojn pri haŭto-protektado. Mandelata acido havas longan historion pri uzo en la medicina komunumo kiel antibakteriagento kaj buŝa antibiotiko. Mandelata acido samtempe ebligas la produktadon de la kolageno surhaŭte.
Sintezoj redakti
Sintezo 1 redakti
- Produktado per interagado de la benzaldehido kaj kloroformo aŭ formiata acido:[5]:
Sintezo 2 redakti
- Per hidrolizo de la mandelonitrilo[6]:
Sintezo 3 redakti
- Preparado per traktado de la benzaldehido kun natria bisulfito kaj traktado de la fenil-metano-sulfonata rezultanta kun kalia cianido donante la mandelonitrilon. Per hidratigo, tiel kiel en la sintezo 2, oni akiras la mandelatan acidon[7]:
Sintezo 4 redakti
- Preparado per hidrolizo de la "amigdalino" en ĉeesto de sulfata acido oni akiras la mandelonitrilo, kiu siavice, per hidratigo en acida medio formiĝas la mandelata acido:
Sintezo 5 redakti
Sintezo 6 redakti
- Ekde la etilbenzeno. Unue vi reduktas la al stireno kaj poste vi oksidigas kun kalia permanganato:
Sintezo 7 redakti
- Preparado de la mandelata acido ekde la benzila cianido: Unue okazas la bromigo de la benzila cianido. Fine la "fenacila bromido" rezultanta reakcias kun natria bikarbonato:
Sintezo 8 redakti
- Preparado per traktado de la "benzila bromido" kun natria bikarbonato:
Sintezo 9 redakti
- Produktado per reduktigo de la "fenilglioksilata acido" ankaŭ konata kiel "benzoilformiata acido"[10]:
Reakcioj redakti
Reakcio 1 redakti
- Produktado de la fenilacetata acido per reduktigo de la mandelata acido:
Reakcio 2 redakti
- Formado de mandelonitrilo per reduktigo de la mandelata acido. Ebla maniero redukti la mandelatan acidon al la koresponda nitrilo estas:
mandelata acido + AgOH = arĝenta mandelato + H2O
arĝenta mandelato + Br2 = bromo-hidroksa tolueno + HBr + CO2
mandelila bromido + HCN = mandelonitrilo + HBr laŭ la jena ekvacio: |
Reakcio 3 redakti
- Produktado de metila mandelato:
Reakcio 4 redakti
- Produktado de la "fenilglioksilata acido" per reduktado de la mandelata acido:
Reakcio 5 redakti
- Produktado de la "heksametilenotetramina mandelato" kiu posedas antibakteriajn proprecojn kaj estas uzata en la traktado de la urinara sistemo:
Reakcio 6 redakti
- Esterigo de la mandelata acido kun izoamila alkoholo: