Maszewo

urbo en nuntempa Pollando

Maszewo (kaŝube: Maszewò, germane: Massow) - estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando.

Maszewo

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Maszewo (Pollando)
Maszewo (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Maszewa
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Goleniowski
Komunumo Maszewo
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1478
Koordinatoj 53° 29′ N, 15° 4′ O (mapo)53.48333333333315.066666666667Koordinatoj: 53° 29′ N, 15° 4′ O (mapo)
Areo 5,56 km²
Loĝantaro 3062 (en 2004)
Loĝdenso 550,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 72-130
Telefona antaŭkodo 91
Aŭtokodo ZGL
TERYT 4324304034
Estro Jadwiga Jolanta Ferensztajn
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Wolności 2
Poŝtkodo de estraro 72-130
Telefono de estraro 91 418-75-67
Fakso de estraro 91 418-75-06
Poŝto de estraro um@maszewo.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Mölln
Komunuma retejo http://www.maszewo.pl/
Domajno maszewo.pl
vdr
La fragmento de la urboplaco kun la Francia Turo

Historio redakti

Historio de Maszewo en la Mezepoko redakti

 
La gentoj de okcident-slavoj, en la 9-a kaj 10-a jarcentoj
 
Supozata grandeco de la lando de la unua pola princo Mjeŝko la 1-a
 
Pollando dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa
 
Duko de Pomerio Bogusław la 10-a Granda
 
La defendmuroj en Maszewo el la 13a kaj 14a jc

La nomo Maszewo (Massow), aperis en la skriba dokumento de la loka parokestro Bertram el Maszewo en la jaro 1232. Laŭ la arkeologoj, la plej malnovaj spuroj de la setlado en Maszewo estas el la 10a jc kaj ili estas tuj apude de la hodiaŭa urbo, sur la altaĵo 500 m okcidenten de la nuna centro de la urbo. Sur tiu altaĵo estis la mezepoka burgo (kastelo). Proksime de ĝi disvolviĝis la malferma setlejo kiu poste estis la komenco de la mezepoka urbo. La burgo kaj loĝantaro apartenis al la Duklando Pomerio, kaj de la 13a jc sub la regado de la princoj el la dinastio Grifoj. En la jaro 1253 en la skribaj fontoj aperis grava por la urbo la nomo de kavaliro Konrado von Massow, kiu transprenis la nomon de la loko kaj influis la kreon de la urbo. La komenco de la urbo ne estas tute klara. La lokiga dokumento laŭ la leĝo de Magdeburgo estis farita de episkopo Herman von Gleichen en la jaro 1278. En la jaro 1286 episkopo Herman ŝanĝis la leĝon de Magdeburgo al la Lubeko, kio estis ligita kun la dono de la juĝaj privilrgioj, kaj ankaŭ la urbanoj ricevis la rajton posedi la muelejojn kaj ventumilojn. En la nomo de episkopo regis en la urbo la urba konsilantaro, en kiu komence de la jaro 1290 aperis la reprezentantoj de la urbanoj. Aljuĝitajn tiam la privilegiojn certigis poste ankoraŭ kvarfoje: en la jaro 1501 fare de duko de Pomerio Bogusław la 10-a Granda, en la jaro 1663 fare de grafo Ludoviko von Eberstein, en 1699 fare de princo-elektisto Frederiko la 3-a (Germana Regno) (aŭ: Frederiko la 1-a (Prusio)), kaj en la jaro 1714 fare de la reĝo Vilhelmo la 1-a (Germana Regno) (aŭ: Frederiko Vilhelmo la 1-a (Prusio)).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Maszewo de la 16a jc ĝis la 19 jc redakti

La disvolvo de la urbo dum la 16a jc bone prosperis. La novaj posedantoj de la urbo baldaŭ post la jaro 1500 helpis establigi la latinan lernejon. Jam en la 14a jc la urbo estis ĉirkaŭita per la urbaj defend-muroj kaj posedis la preĝejon, en la 15a jc la brikdomojn de la urbanoj kaj la urbodomon. Ekster la urbaj muroj estis la du antaŭurboj ĉe la urb-pordegoj. La fonto de la enspezoj de la tiamaj urbanoj estis ĉefe agrikulturo, komerco kaj la eta metio. Dum la dua duono de la 16a jc la posedantoj de la urbo konstruis en la sud-okcidenta parto la kastelon.

 
La urbodomo en Maszewo

Komence de la 17a jc oni plikonstruis la antaŭurbojn, aperis la mastrumadaj konstruaĵoj, en la urbo loĝis ĉirkaŭ 1000 da urbanoj. Rezulte de la epidemio de ĥolero en la jaro 1625 la nombro de la loĝantoj malgrandiĝis je duono. Sekve dum la jaroj 1628, 1638 kaj 1639 okazis la grandaj brulegoj (incendioj), denove malgrandiĝis la nombro de la urbanoj kaj malaperis preskaŭ ĉiuj domoj. En la dua duono de la 17a jc denove komencis kreski la nombro de la loĝantaro, oni rekonstruis la loĝdomojn laj la mastrumadajn konstruaĵojn.

 
La poŝtoficejo en Maszewo

En la jaro 1740 oni konstruis la hospitalon, en la jaro 1743 apud la urbo oni konstruis la brik-fabrikon. Dum la jaroj 1784-1786, oni malkonstruis la mezepokajn defend-murojn, kaj la fosaĵo estis ŝutkovrita per la tero. Dum la jaroj 1821-1822 oni konstruis la novan urbodomon. En la jaro 1866, kadre de la renovigo de la stratoj (pavimoj), oni decidis malkonstrui la urbajn pordegojn.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Maszewo dum la 20a jc redakti

 
La urboplaco kun la urbodomo

Komence de la 20-a jc (1903) oni ligis Maszewo per fervojo kun Goleniów, kaj apude de la stacidomo oni konstruis la utilajn por la urbo domegoj.

 
La preĝejo de la Dipatrino de Ĉenstoĥovo

Ĝi apartenas al Maszewo en distrikto Goleniowski.

 
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito

En la jaro 1910 oni konstruis la elektrocentrejon (elektrocentralon), kio permesis modernigi la ekzistantajn entreprenojn kaj konstruon de la novaj, ligitaj kun la agrikultur-produktejojn. Tiam estis establigita la ŝrot-muelejo, pajlotranĉmaŝinejo kaj la oleo-fabriko. Proksime de la elektrocentralo oni konstruis la kvartalon de la domoj por laboristoj. La ekonomia vigligo rezultis per la pligrandigo de la loĝantaro. La nombro de la loĝantoj 2665 el la jaro 1905, estis jam 3872 en la jaro 1935. La Ruĝa Armeo ekokupis la urbon la 7an de marto 1945, la urbo estis etruita je 30%. Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon). La ĝisnuna germana loĝantaro de Maszewo forpelis antaŭ la proksimiĝanta la Ruĝa Armeo, kaj tiuj germanoj kiuj restis estis translokitaj al Germanio.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Bibliografio redakti

  • Agnieszka Chlebowska, Maszewo i okolice na przestrzeni wieków, Szczecin: Wydawnictwo Hogben,

2008.

  • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski, Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 6, Varsovio: Nakładem Władysława Walewskiego, 1885.