Pál Halmos

usona matematikisto

Pál Halmos [halmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmos Pál, konata ankaŭ Paul Richard Halmos estis hungara-usona matematikisto, profesoro, membro (honora en 1979) de Hungara Scienca Akademio. Pál Halmos [1] naskiĝis la 3-an de marto 1916 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de oktobro 2006 en Los Gatos en Kalifornio.

Pál Halmos
Persona informo
Naskonomo Halmos Pál
Naskiĝo 3-an de marto 1916 (1916-03-03)
en Budapeŝto,  Aŭstrio-Hungario
Morto 2-an de oktobro 2006 (2006-10-02) (90-jaraĝa)
en Los Gatos
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo St. Luke's Episcopal Church vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • Lincoln Park High School vd
Familio
Edz(in)o Virginia Halmos vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofo • statistikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo algebroanalitiko • funkcia analitiko • probabloteorioaro-teorio • matematika statistiko • operatora teorio • hilberta spaco • ergoda teorio • mezurteoriomatematika logiko vd
Doktoreca konsilisto Joseph Leo Doob vd
Verkado
Verkoj Naive Set Theory vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Pál Halmos vivis en Usono ekde 1929. Li akiris diplomon en 1934 en universitato en Ilinojo. Li ekinstruis samloke inter 1938-1943, poste en universitato en Syracuse. Li longe instruis en Ĉikago, poste en aliaj gravaj universitatoj en Usono. Li estis kunulo de alia hungaro John von Neumann. Li emeritiĝis en 1985. Li redaktis fakrevuojn Mathematical Reviews kaj American Mathematical Monthly. Li okupiĝis precipe pri probablokalkulo kaj statistiko. Li ricevis usonajn kaj hungaran premiojn inter 1948-1983.

Elektitaj libroj redakti

  • 1962: Algebraic Logic
  • 1978: Bounded Integral transform|Integral Operators on L² Spaces
  • 1985: I Want to Be a Mathematician
  • 1996: Linear Algebra Problem Book

Fontoj redakti