Petro BORNEMISZA (Abstemius) [bornemisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bornemisza Péter (22-a de februaro 1535 en Pest (urbo) - printempo de 1584 en Rárbok, kiu nun estas Rohožník (Malacky), Slovakio) estis hungara luterana predikisto, verkisto kaj edukisto de Bálint Balassi.

Petro Bornemisza
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1535 (1535-02-22)
en Peŝto
Morto 1-an de januaro 1584 (1584-01-01) (48-jaraĝa)
en Rohožník
Religio luteranismo vd
Lingvoj hungaraeklezia latinogermana vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Familio
Dinastio Q893953 vd
Profesio
Okupo verkistopredikisto vd
Aktiva en HlohovecHungara reĝlando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li orfiĝis jam en 1541. Dum lernado li ricevis punon por religiaj starpunktoj. Poste li vizitis Germanion (en Wittenberg), Italion (Padovo, Venecio) kaj Vienon. Pro predikado en 1559 li estis devigita forlasi Vienon. Baldaŭe li trovis sin ĉe familio Balassi en Zólyom (nun estas Zvolen, Slovakio), kie li estis pastro kaj edukisto. Pro religiaj atakoj li vojaĝis al Sempte, fondinta presejon en 1563. Li ofte ŝanĝis loĝejojn en diversaj urboj de Supra Hungarujo (ekzemple en Detrekő kaj en Kassa) pro la oftaj atakoj. En 1576 pro pesto sia edzino kune kun 4 filoj mortis.

Elstaraj verkoj redakti

Bornemisza estis fondinto de la hungara prozo.

  • "Magyar Elektra" (Hungara Elektra), tragedio
  • predikaĵoj en 5 volumoj

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio