István Nemeskürty

István NEMESKÜRTY [iŝtvAn nemeŝkurti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemeskürty István estis hungara verkisto, profesoro kaj literaturisto.

István Nemeskürty
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1925 (1925-05-14)
en Budapeŝto
Morto 8-an de oktobro 2015 (2015-10-08) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Memorigilo István Nemeskürty
Profesio
Okupo verkisto • literaturhistoriisto • scenaristofilmproduktorohistoriisto • filma scenaristo vd
Laborkampo hungara literaturo • historiokinfarado • kina scenverkado vd
Aktiva dum 1968– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Nemeskürty naskiĝis la 14-an de majo 1925 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de oktobro 2015 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Nemeskürty akiris diplomon en Universitato Eötvös Loránd en 1950. Inter 1950-1956 li estis instruisto, poste li havis postenon en redaktejo, fine ĝis la emeritiĝo li estris filmstudion. Ekde 1961 li instruis ankaŭ en ĉeflernejo pri aktoroj. En 2011 li ricevis premion Kossuth, pli frue ankaŭ aliajn premion.

Verkoj (elekto) redakti

  • Bornemisza Péter, az ember és az író (Petro Bornemisza, la homo kaj la verkisto), studo, 1959
  • A magyar széppróza születése (Naskiĝo de la hungara prozo), studo, 1963
  • A magyar film története 1912-1963 (Historio de la hungara filmo ĝis 1963), studo, 1965
  • Ez történt Mohács után (Tio okazis post batalo de Mohács), historia studo, 1966
  • Krónika Dózsa György tetteiről (Kroniko pri agoj de György Dózsa), historia studo, 1972
  • Federico Fellini (Federico Fellini), studo, 1974
  • Balassi Bálint (Bálint Balassi), studo, 1978
  • A filmművészet új útjai (Novaj vojoj de la filmoarto), studo, 1986
  • A magyar irodalom története 1000-1945 (Historio de la hungara literaturo ĝis 1945), studo, 1993
  • Mi történt velünk? (Kio okazis kun ni?), studo, 2003
  • diversaj scenarlibroj

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio