Piotr Łossowski (naskiĝis la 25-an de februaro 1925 en Kalisz) – pola historiisto, ordinara profesoro specialiĝinta pri historio de Mez-Orienta Eŭropo

Piotr Łossowski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1925 (1925-01-01) (99-jaraĝa)
en Kalisz
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Vivo redakti

En 1939 kiel milita rifuĝinto trafis al Litovio. Dum la restado ekkonis la litovan lingvon (loĝis en la distriktoj Ukmergė kaj Kėdainiai) kaj ekinteresiĝis pri la historio de Litovio. Aŭguste 1944 estis varbita al Pola Soldataro kaj tiamaniere revenis al Pollando.

En 1955 finis historiajn studojn en Varsovia Universitato. En 1979 akiris sciencan titolon profesoro.

Specialiĝas pri problemaro de la historio de Pollando kaj de Meza- kaj Orienta Europo en la 20-a jarcento, kaj precipe pri milita historio de Pollando, historio de Baltio kaj pri ties rilato al Pollando, historio de diplomatio en la Dua Pola Respubliko.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Agresja hitlerowska na Polskę (Hitlerana agreso kontraŭ Pollando), 1964
  • Stosunki polsko-litewskie 1918–1920 (Polaj-litovaj rilatoj 1918-1920), 1966
  • Żołnierze minionych lat (Soldatoj de la pasintaj jaroj), 1969
  • Kraje bałtyckie na drodze od demokracji parlamentarnej do dyktatury (Baltiaj landoj survoje de parlamenta demokratio al diktaturo), 1972
  • Między wojną a pokojem (Inter milito kaj paco), 1976
  • Litwa a sprawy polskie 1939–1949 (Litovio kaj la polaj aferoj 1939-1949), 1982
  • Po tej i po tamtej stronie Niemna: Stosunki polsko-litewskie 1883–1939 (Malantaŭ tiu kaj ĉi tiu flanko de Nemunas. Polaj-litovaj rilatoj 1883-1939), 1985
  • Zerwane pęta: Usunięcie okupantów z ziem polskich w listopadzie 1918 (Rompitaj kateniloj. Forigo de okupantoj de la polaj teritorioj novembre 1918), 1986
  • Polska w Europie i świecie (Pollando en Eŭropo kaj la mondo), 1992
  • Stosunki polsko-estońskie (Polaj-estonaj rilatoj), 1992
  • Historia dyplomacji polskiej (Historio de pola diplomatio), 4-a volumo, 1995 (redaktoro)
  • Konflikt polsko-litewski (Pola-litova konflikto), 1996
  • Stosunki polsko-litewskie 1921–1939 (Polaj-litovaj rilatoj 1921-1939), 1997
  • Jak Feniks z popiołów. Oswobodzenie ziem polskich spod okupacji (Kiel Fenikso de la cindroj. Liberigo de polaj teritorioj el sub okupado), 1998
  • Litwa. Historia państw świata XX wieku (Litovio. Historio de ŝtatoj de la mondo en la 20-a jarcento), 2001
  • Dyplomacja polska 1918–1939 (Pola diplomatio 1918-1939), 2001